oka kaj plej ekstera planedo de la sunsistemo From Wikipedia, the free encyclopedia
Neptuno estas la oka kaj plej ekstera[3] planedo de la sunsistemo. Ĝi estas ankaŭ la lasta kaj malplej granda el la kvar gasgigantoj, sed la kvara plej granda kaj tria plej peza el ĉiuj planedoj de la sunsistemo[4].Neptuno estas la nura objekto en la Sunsistemo kiu nun estas konsiderata planedo (Plutono ne plu estas konsiderata planedo) kiun normalaspekta persono ne povas vidi de la Tero per la nuda okulo, kvankam Urano estas tiel malforte videbla ke ankaŭ ĝi estis nur konsiderata planedo malfrue.
Neptuno | |
Planedo | |
astronomia simbolo | |
glacia giganta planedo • ekstera planedo • Ter-ekstera planedo | |
---|---|
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Neptuno vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Johann Gottfried Galle[1] |
Dato de malkovro | 23-a de septembro 1846[1][2] |
Loko de malkovro | Berlino[1] |
Unua superflugo | Voyager 2 (25-an de aŭgusto 1989) |
Unua enorbitiĝo | Neniam |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
4 503 443 661 km (30,10 AU)[2] 4 452 940 833 km (29,77 AU) 4 553 946 490 km (30,44 AU) |
Discentreco | 0,011214269[2] |
Meza anomaliangulo | 267,767281° |
Klinangulo | 1,767975° (rilate al la ekliptiko)[2]; 6,43° (rilate al la suna ekvatoro); 0,72° (rilate al la laplaca ebeno) |
Periodo | 60 190 tagoj (164,79 jaroj)[2] |
Meza cirkulrapido | 5,43 km/s[2] |
Longitudo de suprenira nodo |
131,794310° |
Argum. de periapsido | 265,646853° |
Naturaj satelitoj Ringoj |
Jes, 14[2] Jes[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro Ekvatora diametro Polusa diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
49 528 km vd 49 528 ± 30 km[2] 48 682 ± 60 km[2] 0,0171 ± 0,0013 7,6408 × 109 km2 6,254 × 1013 km3[2] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,0243 × 1026 kg 1,638 × 103 kg/m3 11,15 m/s2[2] 23 500 m/s[2] |
Rotacia periodo - Sidera periodo |
0,6713 tagoj (16h 6min 36s)[2] |
Aksa kliniteco | 28,32°[2] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 72 K (averaĝe, je 1 baro) 55 K (averaĝe, je 0,1 baroj)[2] |
Geometria albedo Albedo laŭ Bond |
0,41[2] 0,290[2] |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
7,67 vd 8,0 7,78[2] |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
2,2″[2] 2,4″[2] |
Malkovris Neptunon la germana astronomo Johann Gottfried Galle la 23-an de septembro 1846[1], helpe de kalkuloj de Urbain Le Verrier kaj John Couch Adams[2], kiuj kalkulis la lokon de tiu planedo per la perturboj de la orbito de Urano.
Neptuno estis nomata laŭ Neptuno, la romia dio de oceano. Ĝia signo estas ♆, stiligita tridento.
Neptuno estas nevidebla nudokule[5] kaj en teleskopo aperas kiel bluverda disko. Ĝin vizitis nur unu kosmosondilo: Voyager 2, kiu preterpasis ĝin la 25-an de aŭgusto 1989. Ĝia plej granda satelito estas Tritono.
Kun maso je 1,0243 × 1026 kg[2], Neptuno estas ĉielkorpo inter Tero kaj la aliaj gasgigantoj: ĝia maso estas 17-oblo de tiu de Tero, sed nur 19-ono de tiu de Jupitero[4]. La neptunan surfacan graviton (11,15 m.s−2) superas nur la jupitera[4]. Ĝia ekvatora radiuso (24 764 km) estas preskaŭ kvaroble pli granda ol tiu de Tero[2].
La interna strukturo de Neptuno similas al tiu de Urano. Ĝia atmosfero konsistigas 5 ĝis 10% el ĝia maso kaj etendiĝas eble ĝis 10 aŭ 20% de la vojo al la kerno, ke ĝi atingas premon je proksimume 10 GPa. Pli altaj koncentritecoj da metano, amoniako kaj akvo troviĝas en la malsupraj regionoj de la atmosfero.
Tiuj pli varmaj kaj profundaj regionoj densiĝas kaj fariĝas varmega likva mantelo, kie temperaturo atingas 2 000 ĝis 5 000 K. La mantelo havas 10- aŭ 15-teran mason kaj riĉas je akvo, amoniako kaj metano[6]. Kiel kutime en planedoscienco, tiun miksaĵon oni nomas glacia, kvankam temas pri varma densega fluaĵo. Tiun fluaĵon, kiu havas altan elektran konduktivon, oni kelkfoje nomas akv-amoniaka oceano[7]. En prufundeco je 7 000 km, la kondiĉoj povas esti tiaj, ke metano diseriĝas en diamantajn kristalojn, kiuj precipitiĝas al la kerno.
La kerno de Neptuno konsistas el fero, nikelo kaj silikatoj, kaj probable havas mason je 1,2-oble tiu de Tero. La premo en la centro estas 700 GPa, plurmilionoble pli ol tiu de la tersurfaco, kaj la temperaturo povus esti 5 400 K.
En altaj tavoloj, la atmosfero de Neptuno enhavas 80% da hidrogeno kaj 19% da heliumo. Ankaŭ spuroj da metano ĉeestas. Ĉefaj sorbolinioj de metano okazas je ondolongoj super 600 nm, en ruĝa kaj transruĝa partoj de la elektromagneta spektro.
Kiel ĉe Urano, la sorbado de ruĝa lumo fare de la atmosfera metano parte donas al Neptuno ĝian bluan koloron[8], kvankam la neptuna lazuro kontrastas kun la pli dolĉa bluverdo de Urano. Ĉar la atmosfero de la du planedoj enhavas similan kvanton da metano, ia nekonata atmosfera konsistaĵo kredeble kontribuas al la koloro de Neptuno[9].
La atmosfero de Neptuno konsistas el du ĉefaj regionoj: la malsupra troposfero, kie temperaturo malkreskas kun alteco, kaj la stratosfero, kie temperaturo kreskas kun alteco. La limo inter la du (tropopaŭzo) havas premon je 10 kPa[10].
Modeloj pensigas, ke la troposferon de Neptuno strias nuboj de varianta konsisto, depende de la alteco. La plej supraj nuboj havas premon je malpli ol unu baro, kie la temperaturo konvenas, por ke metano likviĝu. Je premoj inter 1 kaj 5 baroj (100 kaj 500 kPa), nuboj el amoniako kaj hidrogena sulfido kredeble formiĝas. Super premo je 5 baroj, la nuboj povus konsisti el amoniako, amoniaka sulfido, hidrogena sulfido kaj akvo. Pli profundaj nuboj el akva glacio devus troviĝi je 50-bara premo (5 MPa), kie la temperaturo atingas 0 °C. Sub tio, povas esti nuboj el amoniako kaj hidrogena sulfido.
Altaj nuboj de Neptuno estis observitaj ombrante la nediafanan nubotavolon malsupre. Ankaŭ ekzistas altaj nubaj strioj, kiuj ĉirkaŭzonas la tutan planedon je konstanta latitudo. Tiuj ĉirkaŭaj strioj larĝas je 50 ĝis 150 km kaj superas la nubotavolon je 50 ĝis 110 km[11].
La lumspektroj de Neptuno pensigas, ke ĝia malsupra stratosfero estas nebula pro likviĝo de produktaĵoj de ultraviola lumdisigo de metano, kiel etano kaj acetileno[10]. La stratosfero ankaŭ enhavas spurojn da karbona monooksido kaj hidrogena cianido[10]. La stratosfero de Neptuno estas pli varma ol tiu de Urano pro la alta koncentriteco je hidrokarbonoj[10].
Pro ankoraŭ nekonataj kialoj, la termosfero de Neptuno estas nenormale varma je 750 K[12]. La planedo estas tro malproksima de la suno, por ke tiu varmo estu kreita de ultraviola radiado. Ebla kialo por tiu varmiĝo estas atmosfera interago kun jonoj de la magneta kampo de la planedo. Aliaj ebloj estas deinternaj gravitaj ondoj disperdiĝantaj en la atmosfero. La termosfero enhavas spurojn da karbona duoksido kaj akvo, kiuj povus deveni de eksteraj fontoj, kiel meteorŝtonoj kaj polvo.
Ankaŭ la magnetosfero de Neptuno similas al tiu de Urano: la magneta kampo estas klinita je 47° rilate al la rotacia akso, kaj discentra je almenaŭ 0,55 radiuso (13 500 km) de la fizika centro de la planedo. Antaŭ ol Voyager 2 vizitis Neptunon, oni hipotezis, ke la klinita magnetofero de Urano estas rezulto de ĝia klinita rotacio. Tamen, komparante la magnetajn kampojn de ambaŭ planedoj, sciencistoj nun pensas, ke la orientiĝo povas rezulti de internaj fluadoj en la planedoj.
Neptuno havas maldikan ringan sistemon. Neptuno havas kvin ringoj: Galle, Le Verrier, Lassell, havis grandajn monrimedojn, kaj Adams. [13]
La ĉefa natura satelito de Neptuno estas sendube Tritono, unu el la plej grandaj lunoj de la sunsistemo, kiun malkovris William Lassell nur 17 tagojn post la malkovro de Neptuno mem.
La aliaj satelitoj oficiale agnoskitaj de la Internacia Astronomia Unio estas Najado, Talaso, Despino, Galateo, Lariso, Proteo, Nereido, Halimedo, Psamato, Sao, Laomedeo kaj Nezo.
La nomoj de la neptunaj satelitoj ĉiuj omaĝas marajn diojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.