Tiosulfita acido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiosulfita acido[1] aŭ hiposulfita acido estas sulfura oksoacido, en kiu la sulfuro prezentas malaltan oksidonombron +1. Ĝi same nomatas "dusulfura acido" pro tio ke ĝi estas la ekvivalenta acido de la dusulfura unuoksido. Tiosulfita acido estiĝas per reakcio inter la sulfida acido kaj sulfura duoksido laŭ meditemperaturo. En alkala medio, tiosulfita acido rapide degeneriĝas estigante miksaĵon da sulfido, sulfuro, sulfito kaj tiosulfato.
Tiosulfita acido | ||
Plata kemia strukturo de la Tiosulfita acido | ||
Tridimensiaj kemiaj strukturoj de la Tiosulfita acido | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
Hiposulfita acido | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 15060-43-2 | |
ChemSpider kodo | 7827575 | |
PubChem-kodo | 24478 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 98.14668 g mol−1 | |
Smiles | OS(S)=O | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+330+331, P305+351+338, P308+310 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
En acidaj kondiĉoj ĝi estigas sulfidan acidon kaj sulfura duoksido.; Tiosulfita acido reakcias ku sulfita acido por estigi tetrationatojn, kaj kun tiosulfata acido ĝi estigas heksationatojn. Tiosulfita acido eble estigas esterojn kaj alkoholojn, ekzemple, la dumetila estero de la tiosulfita acido aŭ la duetila estero de la tiosulfita acido. Ili estas produkteblaj reakciante "natrian metoksidon" aŭ "natrian etoksidon" kun "dusulfura duklorido" kaj distilante la likvaĵoj sub redukta premo. Ili estas nesolveblaj en akvo, sed estas solveblaj en benzeno aŭ karbona kvarklorido.