Mi estas Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov el la suda parto de Rusio, urbo Vladikavkaz. Mi naskiĝis la la 20-an de majo 1978. Nun mi laboras en Sankt-Peterburgo. Mi estas edziĝinta kaj patriĝinta. Mi laboras kiel universitata instruisto en SPbŜU, instruas Esperanton ĉeeste kaj rete, partoprenas de temp’ al tempo en diversaj IT-projektoj kiel Interret-ĵurnalisto, redaktoro aŭ programisto.
Pliaj informoj Vikipedio:Babelejo ...
Fermi
- Ignorado de la problemo ne estas ĝia solvo. Ĉar inspiro fortege ekmankis al mi, mi prenas vikiferion por mi ne scias kiom da tempo. Feliĉajn lingvajn reformojn, gekaraj! 21:48, 13. Mar 2010 (UTC)
Movade mi estis B-komitatano de UEA (ĝis UK en 2007), membro de REU, UEA, BEMI kaj E@I, redaktoro de la ruslingva novaĵservo Esperanto novosti/ (Esperanto-novaĵoj) kaj ties aktiva dulingva forumo. Mi kungvidas la du grandajn grupojn pri Esperanto en la furora rusia socia reto VK.com (vKontakte).
En 2010 mi aktive partoprenos la internacian Rusian Esperanto-Kongreson (REK) en Peterburgo, interalie gvidonte tie kunvenon pri Vikipedio kaj prezento de rusiaj temoj en ĝi. Trovu informojn pri REK ĉe http://reu.ru/
En 2004 mi jam estis ĉeforganizanto de la peterburga parto de tiujara IJK en Rusio.
Iom rande de la movado mi partoprenas evoluon de lingvaj festivaloj kaj, interalie, organizis dek lingvajn festivalojn en Peterburgo (2007 kaj poste).
Krom la Esperanta, mi aktivas ankaŭ en la rusa kaj la oseta Vikipedioj. La osetan, fakte, lanĉis kaj propagandas mi; mi estas ankaŭ ĝia administranto (jam unu el kelkaj). Vd. ankaŭ artikolon pri la oseta lingvo, kies ŝatanto kaj reuziganto mi estas. Mi foje aperas ankaŭ en la angla, ĉuvaŝa, pola, kartvela, turka kaj aliaj Vikipedioj, ĉefe por aldoni/ŝanĝi interlingvajn ligojn aŭ helpi pri kategorioj. Mi laŭeble agadas por disvolviĝo de Vikipedioj en la lingvoj de Rusio, i. a. helpis lanĉi la lakan enciklopedion (kiu bedaŭrinde ne vere evoluas) en la laka lingvo de Dagestano.
Vd. ankaŭ (iom pli detale, sed ne ĉiam ĝisdate): http://slavik.ikso.net/ kaj, blogforme, http://amikeco.ru/pro/eo