Rudolf Vrba
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rudolf 'Rudi' VRBA (naskiĝis la 11-an de septembro 1924 en Topoľčany (Ĉeĥoslovakio) kiel Walter Rosenberg, mortis la 27-an de marto 2006 en Vankuvero) estis emerita profesoro en farmakologia kaj terapeŭtika fako de la Universitato de Brita Kolumbio en Kanado. Li akiris mondkonatecon en 1944, kiam en tiujara aprilo li kaj Alfred Wetzler sukcese eskapis el la koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) en Pollando kaj informis la aliancanojn pri la amasmurdado. Vrba kaj Wetzler estis du judoj el la kvin sukcese eskapintaj homoj. Li verkis la 32-paĝan protokolon de koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico), kiu estis pruvaĵo eĉ en la Nurenbergaj procesoj. Ĉar li laboris en ĉiu parto de la murdejo, li povis detale priskribi la fiagojn en Auschwitz (Aŭŝvico).
Rudolf Vrba | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Walter Rosenberg | ||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1924 (1924-09-11) en Topoľčany | ||||
Morto | 27-an de marto 2006 (2006-03-27) (81-jaraĝa) en Vankuvero | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Etno | judoj • slovakoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Kanado vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gerta Vrbová vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | farmakologo • kuracisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | farmakologio • Holokaŭsto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li volis per tiu protokolo atentigi la sekvajn viktimojn, la hungarajn judojn. (Oni konstruis novajn relparojn al la gaskameroj kaj oni aŭdis interparoli la naziojn, ke alvenos "hungara kolbaso".)
La hungaraj judoj ne aperigis la dokumentojn, ĉar timis la interkonsenton kun la germanoj. La minacoj de la aliancanoj savis nur judojn de la hungara ĉefurbo. La guberniestro Miklós Horthy malpermesis la deportadojn la 9-an de julio 1944.