Wilhelm Wien
From Wikipedia, the free encyclopedia
(Karl Werner Otto Fritz Franz) Wilhelm WIEN (13-an de januaro 1864, Gaffken, Orienta Prusio, hodiaŭ Ruslando – 30-an de aŭgusto de 1928, Munkeno) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1911 pro la forŝova leĝo priskribante la ellasitan termoradiadon de la perfekta nigra korpo. Ĉar la Wien-leĝo ne estas preciza je pli grandaj ondolongoj, la diferenco instigis lin je pluaj ekzamenoj, tiel li alvenis al la kvantuma teorio de la radiado.
Wilhelm Wien | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Wilhelm Wien | |||||
Naskonomo | Wilhelm Carl Werner Otto Fritz Franz Wien | ||||
Naskiĝo | 13-an de januaro 1864 (1864-01-13) en Parusnoje, Reĝlando Prusio, Germana Federacio | ||||
Morto | 30-an de aŭgusto 1928 (1928-08-30) (64-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Tombo | Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Germanio vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen • Munkena universitato • Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Luise Mehler vd | ||||
Infanoj | Karl Wien vd | ||||
Parencoj | Max Wien vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto vd | ||||
Laborkampo | fiziko • radiado • varmo vd | ||||
Aktiva en | Aachen • Munkeno • Prusio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Hermann von Helmholtz vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | nigra korpo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La radiado de la nigra korpo okazas en larĝa ondolonga spektro, sed ekzistas interna ondolongo, ĉe kiu la intenseco de la radiado atingas maksimumon. Wien en 1893 difinis teorion, laŭ kiu la ondolongo apartenanta al la maksimumo, estas reciproke proporcia al la absoluta temperaturo de la korpo. Oni nomumis Wien en 1899 al fizika profesoro de Giessen-a Universitato, en 1920 al tiu de la Munkena Universitato. Li sukcese analizis la katodradiojn (elektronfaskojn), rentgenradiojn, kanalradiojn (pozitive ŝargitaj atomfaskoj).