From Wikipedia, the free encyclopedia
William CONGREVE (n. la 24-an de januaro 1670, m. la 19-an de januaro 1729) estis angla verkisto kiu famas ĉefe pro siaj teatraĵoj.
William Congreve | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
William Congreve | ||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1670 en Leeds | |
Morto | 19-an de januaro 1729 (58-jaraĝa) en Londono | |
Tombo | Abatejo Westminster vd | |
Lingvoj | franca • angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | |
Alma mater | Kilkenny College (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Henrietta Godolphin vd | |
Infanoj | Mary Osborne, Duchess of Leeds (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo tradukisto inĝeniero verkisto poeto libretisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en Bardsey, malgranda vilaĝo proksime al Leeds, Okcidenta Jorkŝiro, kaj estis filo de William Congreve kaj ties edzino Mary Browning. Li havis fratinon kiu entombiĝis en Londono en 1672.
Li infanis en Irlando, kien lia patro translokiĝis dum la regado de Karlo la 2-a. Li studis ĉe Trinity College (Dublino), kie li amikiĝis al Jonathan Swift. Poste li iris al Londono por studi juron, sed altiriĝis al literatura kariero. Li ege admiris la verkojn de John Dryden.
Congreve havis plurajn malgravajn ŝtatpostenojn.
Li neniam edziĝis, sed ĝuis amrilatojn kun famaj nobelinoj kaj aktorinoj, inter kiuj estis Anne Bracegirdle kiu ĉefrolis en ĉiuj liaj teatraĵoj, kaj Henrietta Godolphin (dukino de Marlborough), kiu estis filino de la generalo John Churchill (1-a duko de Marlborough), kaj de kies filino Mary (1723-1764) li onidire estis la patro.
Antaŭ 1710 li komencis suferi pro kataraktoj kaj podagro. Septembron 1728 li vundiĝis dum kaleŝakcidento kaj neniam resaniĝis. Li mortis en Londono en januaro 1729 kaj entombiĝis apud aliaj gravaj verkistoj en Abatejo Westminster.
De 1693 al 1700 li verkis kvin tre popularajn teatraĵojn:
La komedioj eĉ nun ensceniĝas, aparte Love for Love kaj The Way of the World.
Post 1700 li verkis nur unu-du poemojn kaj plurajn tradukojn, inkluzive Monsieur de Pourceaugnac de Molière.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.