Zdenka Novotná
ĉeĥa esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zdenka NOVOTNÁ (naskiĝis la 9-an de februaro 1933 - mortis la 21-an de septembro 2017) estis ĉeĥa esperantistino, honora membrino de ĈEA, laborinta kun infanoj.
Zdenka Novotná | |
---|---|
Zdenka Novotná en 2013 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1933 (1933-02-09) |
Morto | 21-an de septembro 2017 (2017-09-21) (84-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Zdenka NOVOTNÁ estis multjara esperantistino, prezidantino kaj kronikistino de Esperanto-Rondeto „Amikeco“ en Česká Třebová. Aktive laboris ankaŭ en AEH kaj IKUE. Laŭprofesie instruistino, ekde la jaro 1986 ofereme instruis Esperanton al lernantoj en bazaj lernejoj en Česká Třebová, Opatovec kaj Brandýs nad Orlicí. Kun „siaj“ infanoj preparis propagandajn programojn, organizis diversajn programojn – scenetojn, dancetojn, kantetojn ktp., kiujn sukcese prezentas en diversaj aranĝoj, - asociaj konferencoj, diversaj renkontiĝoj, sed ankaŭ eksterlande – Francio, Anglio, Pollando, Hungario, Italio, Latvio, Kroatio. La programoj havis ĉie grandan sukceson. Zdenka Novotná aperis ĉie, kie ŝi estis necesa por Esperanta movado. Ŝi ankaŭ havis pudelinon Katy, kiu komprenas esperanton.[1] Sian ampleksan kolekton pri popolkostumitaj pupoj, kiun ŝi arigis dum siaj eksterlandaj vojaĝoj, ŝi donacis al Esperanto-Muzeo en Svitavy, en kiu unuopaj partoj de ĝi ankaŭ estis plurfoje ekspoziciitaj ([2], 2015). Dum la 11-a ĈEA-Kongreso en Vyškov en 2005 ŝi estis proklamita Honora membro de ĈEA ([3]).