-ad-

sufikso en Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La esperantlingva sufikso "-ad-" aldonatas al vortradikoj por indiki pri daŭra aŭ ripeta ago. La koncerna vortradiko en sia verba formo do jam devas havi agan signifon, kies daŭro per aldono de la sufikso iĝas pli longtempa aŭ iĝas ripeta, plurfoja.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Sufiksoj en Esperanto ...
Remove ads

Ekzemploj

  • "Uzado" fontas el la verbo "uzi" kaj la substantivo "uzo" kaj havas la signifon de longtempa aŭ regula uzo.
  • "Vizitadi" fontas el la verbo "viziti" kaj signifas "ofte aŭ regule viziti".
  • "Marteladi" fontas el la substantivo "martelo" (ilo) kaj ties verbigo "marteli" (labori per martelo) kaj signifas "longtempe aŭ regule labori per martelo".
  • "Malfruadi" fontas el la substantivo "malfruo" (eco) kaj ties verbigo "malfrui" (fari ion malfrue) kaj signifas "ofte aŭ regule fari ion malfrue".
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads