-iv-

sufikso en Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

-iv estas neoficiala pseŭdosufikso de Esperanto. Ĝi estas uzata en iuj vortoj menciataj en la Plena Ilustrita Vortaro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Sufiksoj en Esperanto ...

Ĝi devenas el Ido, inspirita de la latina lingvo, kaj posedas ĝenerale du signifojn:

  • Kapablo je ago esprimata en la antaŭa radiko (kiel en "pagiva" = "pagipova")
  • Kapablo je igo esprimata en la antaŭa radiko (kiel en "kreativa" = "kreatigipova").

Ekzistas similaĵoj al tiu ĉi sufikso en aliaj lingvoj: ekzemple -dyktig [dikti] (norvege); -tüchtig [tyĥtig/tyĥtiĥ], -fähig [fehig], -tauglich [taŭgliĥ] (germane).

Remove ads

Ekzemploj

Oni notu ke la ĉi-subaj ekzemploj estas tradicie rigardataj kiel unuradikaj vortoj, en kiuj "iv" estas nur parto de radiko kaj ne afikso. La montrita interpreto kun "iv" kiel sufikso estas nur la interpreto de tiuj, kiuj ŝatas enkonduki "iv" en Esperanton.

Signifo kapabla

  • akv'o'tra'las'iv'a,
  • brul'iv'a,[mankas fonto]
  • daŭr'iv'a (kapabla daŭri),
  • esprim'iv'a,
  • konstru'iv'a(kapabla konstrui),
  • konvink'iv'a,
  • kre'iv'a (kapabla krei),
  • produkt'iv'a (kapabla produkti),
  • sent'iv'a

Signifo igikapabla

Remove ads

Argumentoj por -iv-

Laŭ kelkaj esperantistoj -iv- povas utili kiel aktiva ekvivalento de la pasiva -ebl-.

Cetere, la dua signifo iasence internaciiĝas per la 15-a regulo de Esperanto (kvankam necesas ĉiam akcenti, ke la 15-an regulo eblas apliki nur, kiam ne estas iu alternativo esprimi iun koncepton).

Argumentoj kontraŭ -iv-

Sendube ekzistas en oficiala Esperanto pluraj manieroj esprimi la saman signifon kiel la pseŭdosufikso -iv-. Eblas ĝenerale uzi la jenajn sufiksojn:

  • -a (kreiva - krea)
  • -ema (produktiva - produktema)
  • -pova (pagiva - pagipova/pagopova)

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads