-em-
sufikso en Esperanto, esprimanta inklinon From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La esperantlingva sufikso "-em-" aldonatas al vortradikoj por indiki "inklinon aŭ preferon al io" (kutime al ago). Povas temi pri natura, ĉiama tendenco aŭ pri momenta prefero.
Remove ads
Ekzemploj
Natura, ĉiama tendenco:
- mensogi → mensogema = inklina al mensogado, ofte mensoganta
- timi → timema = inklina al timado, ofte timanta
- manĝi → manĝema = inklina al ofta aŭ multa manĝado
- kompreni → komprenema = tia, ke oni ĉiam volas kompreni
- servi → servema = tia, ke oni ofte volas servi al aliaj
- venĝi → venĝema = tia, ke oni volas venĝi, nepardonema
- pura → puri = esti pura → purema = tia, ke oni volas esti pura
- dogmo → dogmi = prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn → dogmema = inklina al dogmado[1]
Momenta prefero aŭ volo:
- Ŝi sentis fortan manĝemon. (= ... fortan malsaton.)
- Subite li fariĝis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)[1]
Remove ads
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads