944 Hidalgo
asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
944 Hidalgo estas malgranda malhela asteroido, kies orbito estas nekutima pro ĝia discentreco kaj klinangulo.

Remove ads
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 31-an de oktobro 1920 de la germana astronomo Walter Baade elde la Observatorio de Hamburgo.
Nomo
Ĝia nomo honoras la pastron Miguel Hidalgo y Costilla, heroo de la sendependiĝo de Meksiko. Tiun nomon elektis grupo da germanaj astronomoj, venintaj en Meksikon observi la sunan eklipson de la 10-a de septembro 1923, post aŭdienco kun la meksika prezidento Álvaro Obregón.
Ecoj
La orbito de 944 Hidalgo similas tiujn de la Centaŭroj, tiuj objektoj kiuj orbitas inter Jupitero kaj Neptuno. Tamen, kvankam ĝia orbita granda duonakso superas tiun de Jupitero (5,2 AU), la Minor Planet Center ne klasifikas 944 Hidalgon inter la Centaŭroj[1].
944 Hidalgo havas plej longan orbitan periodon (13.77 jaroj) inter la asteroidoj de la ĉefa zono kaj, ĝis la malkovro de Plutono, estis la konata planedeto kiu plej malproksimiĝas for de Suno.
Ĝia perihelio de 1,95 AU tanĝas la interan randon de la ĉefa asteroida zono, dum ĝia afelio de 9.539 AU proksimiĝas la Saturnan orbiton: tio, kiu estas karakterizilo de kometoj de la tiel nomataj "Saturna kometa familio"[2][3].
Iuj astronomoj opinias ke 944 Hidalgo estis iama kometo[4] kiu nun estas perdinta siajn vaporiĝemajn materialojn.
Ĝi estas listigita kiel Saturnrenkonta asteroido, sed pro ĝia granda klinangulo, ĝi tre malproksimiĝas la orbitan ebenon de Saturno kiam ĝi estas je sia apoapsido. Kompense, ĝi proksimiĝas Jupiteron kaj eble ŝuldas sian klinangulo de 42° al la perturbanta Jupitera altiro. En 1922 ĝi proksimiĝis je 0,89 AU de Jupitero.
En la 1990-aj jaroj, reto da astronomoj studis la lumajn kurbojn de dek asteroidojn inter kiuj 944 Hidalgo[5], observoj kiuj permesis konstrui modelojn de iliaj formoj kaj rotacioj.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads