Adidas Al Rihla (pilko)
pilko uzita dum la futbala mondpokalo de 2022 From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Al Rihla (arabe الْرِّحْلَة "Vojaĝo") estas piedpilko produktita de la firmao Adidas. Ĝi estas la oficiala pilko de la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.[1][2][3][4][5] La pilko enhavas pendigitan inerci-mezurilon en la aerujo, kiu provizas la videohelpan arbitracion (VAR) per tujaj, tre detalaj datumoj pri movado de la pilko.
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2022. Por oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2014 rigardu la paĝon Adidas Brazuca. Por firmao "adidas" legu la artikolon Adidas. |

Remove ads
La nomo

Araba vorto Al-Rihla (الْرِّحْلَة ar-riḥla, "Vojaĝo") estis elektita kiel la nomo de la pilko. Rihla estas ankaŭ tradicia ĝenro de araba literaturo.
Historio
Adidas prezentis Al Rihla la 30-an de marto 2022.[6][7] En Kataro la prezentantoj estis iamaj mondaj ĉampionoj Kaka el Brazilo kaj Iker Casillas el Hispanio, kaj ankaŭ Farah Jefri el Saud-Arabio kaj Nouf Al-Anzi el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[8][9]
Tio estas la unua futbala pilko, produktita per ekologiaj farbo kaj gluo.[10]
Priskribo
Surfaco
La membrano de Al Rihla konsistas el dudek senkudraj poliuretanaj termovelditaj paneloj.[10][11] Ĝia surfaco "Speedshell" estas bosita per makro- kaj mikroornamaĵoj, plibonigantaj la stabilecon de la pilko dum flugo kaj ties deklinemon[2][12]. Franziska Loffelmann, dezajnodirektoro ĉe Adidas, priskribas Al Rihla kiel "la plej rapidan kaj plej precizan FIFA-pilkon nuntempe"[5].
Movsensilo
En la pilkon estas enmuntita "teĥnologio de konektita pilko", suspensio ene de la aerujo kun inerci-mezurilo en la centro, por provizi la arbitraciistan videohelpilon (VAR) per kiel eble plej precizaj datumoj pri movado de la pilko post nur kelkaj sekundoj[13][14]. Tiu teĥnologio estis ellaborita kune kun FIFA kaj Kinexon en Munkeno[13][14] .
Aspekto
Laŭ FIFA, la aspekto de la pilko estas inspirita de la Kataraj kulturo, arkitekturo, boatoj kaj flago[12].
Produktado
La pilkoj estas produktitaj en Ĉinio kaj Sialkot en Pakistano.
Esperanto
Sur la versio "Pro" de la pilko videblas la teksto "Futbalo estas ..." en ses lingvoj: la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj Esperanto. En Esperanto estas skribite meze "FUTBALO ESTAS", kaj ĉirkaŭe "kolektiva - respondeco - pasio - respekto - teamlaboro - honesteco".[15][16]
Eksteraj ligiloj
- Al Rihla kaj Al Hilm: Esperanto sur la pilkoj de la Mondpokalo 2022, gazetara komuniko 1085 de UEA, aperinta 2022-12-15 esperante
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads