Angra dos Reis

municipo en la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia

Angra dos Reis
Remove ads

Angra dos Reis estas municipo, havenurbo kaj urbego de la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Angra dos Reis en la subŝtato (ruĝe).

Geografio

Thumb
Vido en Angra dos Reis
Thumb
Kirko en Angra dos Reis

Angra dos Reis situas kun 365 enmaraj insuloj en orienta parto de la lando laŭ Atlantiko. Nova Iguaçu troviĝas 91, Rio-de-Ĵanejro 110, Guarulhos 234, San-Paŭlo (urbo) 244, Campinas 285, Belo Horizonte 345, Curitiba 569, Goiânia 875, Braziljo 888, Porto Alegre 1040, Campo Grande 1103, Salvador de Bahio 1271, Maceió 1742, Recife 1942, Teresina 1999, Natalo (Brazilo) 2148, Belém 2439, Manaus 2786 km.

Remove ads

Historio

En 1502 alvenis la unuaj portugalaj ŝipistoj. Ekde 1556 jam formiĝis vilaĝo, post 4 jaroj la municipo, en 1593 paroĥo formiĝis. Tiutempe la haveno apartenis al la plej gravaj brazilaj havenoj. En 1835 estis deklarita la urba statuso. La municipo falis en malkreskon post 1872 pro apero de la regionaj fervojoj. Angra dos Reis ricevis fervojan linion nur en la 1920-aj jaroj. Baldaŭ ankaŭ la haveno evoluis. En 2010 pro terglitoj mortis 55 homoj.

Ekonomio

En Angra dos Reis la plej gravaj ekonomiaj branĉoj estas la komerco, fiŝkaptado, servoj kaj la turismo. La haveno havas naftoterminalon (ekde 1977) kaj ŝipkonstruejon (ekde 1959). La atomcentraloj (Angra I kaj Angra II) situas proksime. Sennombraj strandoj funkcias sur la marbordo kaj nature en la insuloj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas ĉefe bananojn, kokosojn, oranĝojn, sukerkanojn.

Klimato

En Angra dos Reis en la plena jaro pluvas po 1977 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 23 °C.

Trafiko

Angra dos Reis havas facilan aliron al Rio-de-Ĵanejro laŭ la marborda ĉefvojo. La flughaveno situas en la najbareco. Menciindas trafiko de la haveno.

Thumb
Larĝa panoramo de Angra dos Reis
Thumb
Larĝa marborda panoramo de Angra dos Reis

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads