Cebua bubuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Cebua bubuko, konata ankaŭ kiel Cebua akcipitrostrigo (Ninox rumseyi), estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Ninox. Ĝi estas endemio de Filipinoj, kie ĝi vivas en arbaroj. La Cebua bubuko estas unu el la strigoj en la komplekso de Filipina bubuko. Ĝi estas endemio de la insulo Cebuo en Filipinoj. Ĝi antaŭe estis konata kiel subspecio de la Filipina bubuko, sed estis reklasifikita en 2012, ĉar voĉo kaj aliaj indikaĵoj sugestis, ke ĝi estas aparta specio.[1]
Remove ads
Aspekto kaj taksonomio
eBird priskribas la birdospecion jene: "Mezgranda strigo de arbarkovritaj areoj sur la insulo Cebuo. Kapo kaj supraj partoj malhelbrunaj kaj malklare striecaj. Subaj partoj oranĝecbrunaj. Montras iom da blanka makuleco en la flugiloj, palan strion malantaŭ la ŝultro, brile flavajn okulojn kaj blankajn brovojn formantajn arkan V-formon. Notu la grandan blankan gorĝomakulon. Nedubebla. Neniu alia strigo troveblas en ĝia teritorio. Kanto estas distinga "vip! Du-vip! Doh" kun la mezaj notoj falantaj kaj poste altiĝantaj, kaj la fina noto falanta. Ankaŭ donas unuopajn "vip"-notojn kaj skrapadojn."[2]
La Cebua bubuko estas senorela specio. Maskloj kaj inoj aspektas similaj. Ĝi nestas en naturaj kavaĵoj de pli malnovaj, pli grandaj arboj.
Kune kun la Kamigina bubuko kaj la Romblona bubuko, ĝi estas la plej granda en la specikomplekso de la Filipina bubuko je 25 cm alta kompare kun la multe pli malgrandaj Luzona bubuko, Mindanaa bubuko, Mindora bubuko kaj Sulua bubuko, kiuj varias en grandeco de 15 ĝis 20 cm altaj.[3]
Remove ads
Ekologio kaj kutimaro
Tiu ĉi specio nutriĝas per dieto de insektoj, malgrandaj mamuloj, reptilioj, amfibioj kaj birdoj. Inter la filipinaj bubukoj, ĉi tiu specio ŝajnas nutriĝi pli per birdoj, kun specioj kiel la Eleganta paruo, la Grandioza sunbirdo (Aethopyga magnifica), la Ruĝkanela florbekanto (Dicaeum australe) kaj muŝkaptuloj kiel parto de la birdoj, kiujn oni registris kiel ĝia manĝo. Nestoj estis trovitaj en majo. Oni kredas, ke ĉiu reprodukta paro tenas teritoriojn de 10 hektaroj. Nestoj estis trovitaj en naturaj kavaĵoj en la trunkoj de altaj arboj. La nesto enhavis 2 ovojn.[4]
Remove ads
Habitato kaj konservostatuso
Ĝiaj naturaj vivejoj estas tropikaj humidaj malaltebenaĵaj praarbaroj kaj sekundaraj arbaroj ĝis altitudo de 700 metroj super marnivelo. Ĝi ankaŭ videblas en maldensejoj kaj plantejoj kondiĉe ke estas proksima arbaro.[3]
La Ruĝa Listo de IUCN klasifikas ĉi tiun birdon kiel vundeblan kun populaciaj taksoj de 250 ĝis 999 maturaj individuoj, kun la kredo, ke ĝia populacio estas ĉe la pli malalta takso de tiu arealo. La ĉefa minaco de ĉi tiu specio estas habitatoperdo kun pogranda senigo de arbaraj vivejoj kiel rezulto de laŭleĝa kaj kontraŭleĝa arbohakado, minado kaj konverto al terkulturaj teroj per bruligado kaj urbigo. Cebuo spertis severan senarbarigon en la 1890-aj jaroj kaj nun nur 0.03% aŭ 15 km² da arbara kovro restas. La arbaroj de Cebuo daŭre spertas ĉaspremon kaj senarbarigon — plue reduktante la malmulton, kiu restas.
La Cebua bubuko vivas en protektitaj arbaroj de Alcoy, Argao, Dalaguete, Tabunan kaj Boljoon, sed kiel ĉe ĉiuj lokoj en Filipinoj protektado estas malstrikta.
Nuntempe ne ekzistas speci-specifa konservadprogramo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



