Distrikto Main-Taunus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Main-Taunus situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 222 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 430838 loĝantojn. La distrikto estas parto de la ekonomia regiono Rejno-Majno, kaj rekte okcidenta najbaro de la urbo Frankfurto ĉe Majno. Domoj, stratoj kaj urbotrajnaj reloj de Frankfurto simple daŭriĝas en la teritorio de la - do laŭ karaktero "antaŭurba" - distrikto, kaj la ligoj al la Frankfurta urbocentro estas fortaj. La okcidenton de la teritorio karakterizas la arbaroriĉa mezalta montaro Taunus.
Krome najbaras norde la simile strukturita distrikto Hochtaunus, nord-okcidente la distrikto Rheingau-Taunus, okcidente la urbo Wiesbaden kaj sude la industrie strukturita distrikto Groß-Gerau. Plej granda urbo de la distrikto kaj ĝia administra centro estas la urbo Hofheim am Taunus.
Remove ads
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)
|
|
Bildoj
malnova urbodomo de Hofheim fortikaĵo Eppstein nobela bieno Retters en Kelkheim domo Hundertwasser en Bad Soden
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads