Endokrina sistemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La endokrina sistemo, aŭ hormona glandaro estas, kune kun la nerva sistemo, unu el du plej gravaj regsistemoj en la korpo. Hormonoj, produktitaj kaj sekreciitaj far senduktaj glandoj, pasas en la sangon kaj reguligas diversajn korpofunkciojn, ĉefe la energian ekonomion, la intenson de reakcioj kemiaj en la ĉeloj, kaj la transportadon de substancoj tra ĉelaj membranoj aŭ aliajn funkciojn de la ĉeloj, ekzemple kreskon kaj sekrecion.

Hormono estas substanco sekreciata al la korpolikvoj el ĉelo aŭ ĉelaro, kiu efikas fiziologie al aliaj ĉeloj. Kelkaj influas preskaŭ ĉiun ĉelon de la korpo, ekzemple la tiroidan hormonon de la tiroido. Aliaj influas specifan histon, ekzemple adrenokortikotropino, kiu influas nur la kortikon surrenan.
Remove ads
Organoj
- Pituitario (aŭ Hipofizo)
- Pineala glando (aŭ Epifizo)
- Tiroido
- Paratiroidoj
- Timuso
- Surrenoj
- Pankreaso (aŭ Pankreato)
- Ovarioj
- Testikoj
Endokrinaj kaj eksokrinaj glandoj

1. Parotida glando,
2. Submandibla glando,
3. Sublanga glando.
La endokrinaj organoj estas nomataj ankaŭ senduktaj glandoj aŭ endokrinaj glandoj, ĉar ĝiaj sekrecioj estas forigitaj rekte al la sangofluo,[1] dum la eksokrinaj glandoj eligas siajn sekreciojn sur interna aŭ ekstera surfaco de la haŭtaj histoj, la mukozo de la stomako aŭ la ŝirmaĵo de la pankreataj duktoj. La endokrinaj glandoj ĝenerale kunhavas komunajn karakterojn, inter kiuj la foresto de duktoj, alta sangofluo kaj esto de intraĉelaj vakuoloj en kiuj oni stokigas la hormonojn. Tio kontrastas kun la ekzokrinaj glandoj kiel la salivaj glandoj kaj kun tiuj de la gastrointesta tubaro kiuj havas malabundan irigacion kaj posedas dukton aŭ eligas la koncernajn substancojn al kavaĵo. La glandoj plej reprezentaj de la endokrina sistemo estas la hipofizo, la tiroida glando kaj la surrenaj glandoj.[2]
Krom la endokrinaj glandoj specializitaj tiucele, estas aliaj organoj kiel la renoj, la hepato, la koro kaj la gonadoj, kiuj havas duarangan endokrinan funkcion. Por ekzemplo la reno sekrecias endokrinajn hormonojn kiel la eritropoetino kaj la renino.
Remove ads
Hormonoj

Hormono (el la helena participo ὁρμῶν "movanta") estas ia membro el klaso de ĉel-signalantaj molekuloj produktataj de glandoj en plurĉelaj organismoj, kiujn portas la kardiovaskula sistemo por celi malproksimajn organojn por reguligi fiziologion kaj konduton. Hormonoj havas diversajn kemiajn strukturojn, ĉefe el tri klasoj: eikosanoidoj, steroidoj, kaj aminoacidaj/proteinaj derivaĵoj (aminoj, peptidoj, kaj proteinoj). La glandoj, kiuj sekrecias hormonojn, konsistigas la endokrinan signalan sistemon. La termino hormono estas fojfoje etendata por inkludi kemiaĵojn produktatajn de ĉeloj, kiuj efikas la saman ĉelon (aŭtokrinoj aŭ intrakrinoj) aŭ proksimajn ĉelojn (parakrinoj).
Propagado kaj agadmanieroj
- Hormonoj liberiĝas al la eksterĉela spaco.
- Hormonoj disvastiĝas al la Sangaj vaskuloj kaj estas transportataj pere de la sango.
- La efiko de hormonoj estas rekte proporcia al ĝia koncentriĝo.
- Sendepende de ĝia koncentriĝo, hormonoj postulas taŭgan funkciecon de ricevilo por plenumi sian efikon.
Efikoj

Hormonoj faras la jenajn efikojn al la korpo:
- stimulo aŭ inhibo de kreskado
- rego de la ciklo dorm-veka kaj aliaj cirkadiaj ritmoj
- humoraj ŝanĝegoj
- indukto aŭ subpremo de apoptozo (programita ĉelmorto)
- aktivigo aŭ inhibo de la imuna sistemo
- reguligo de metabolismo
- preparo de la korpo por kopulacio, lukto, fuĝo, kaj alia aktiveco
- preparo de la korpo por nova vivofazo, ekzemple pubereco, patrozorgo, kaj menopaŭzo
- rego de la reprodukta ciklo
- sentigo de malsato
- seksa ekscito
Hormono ankaŭ povas reguligi la produktadon kaj liberigon de aliaj hormonoj. Hormonaj signaloj regas la internan medion de la korpo per homeostazo.
Oni diras, ke du hormonoj estas antagonistoj kiam ili havas kontraŭajn efikojn. Por ekzemplo la insulino malpliigas la koncentriĝon de glukozo en la sango kaj la glukagono pliigas tiun koncentriĝon en la sango. Du aŭ pliaj hormonoj estas sinergiaj kiam ili kune havas efikon pli fortan ol aparte (ekzemple: hGH kaj T3/T4).
Tipoj de komunikado

Hormonoj estas uzataj en komunikado inter organoj kaj histoj por reguligi fiziologiajn kaj kondutajn procezojn, ekzemple digeston, spiron, histan funkcion, sentuman percepton, dormon, ekskrecion, produktadon de lakto por mamnutrado, streson, kreskadon kaj disvolviĝon, movan kunordiĝon, reprodukton, kaj humoron.[3][4] Hormonoj efikas malproksimajn ĉelojn per ligiĝo al specifaj ricevantaj proteinoj en la celita ĉelo, rezultigante ŝanĝiĝon de ĉela funkcio. Kiam hormono ligiĝas al sia ricevanto, ĝi rezultigas aktiviĝon de signaltransdukta vojo. Tio povas konduki al tipspecifaj ĉelaj respondoj, kiuj inkludas rapidajn negenomajn efikojn aŭ pli malrapidajn genomajn respondojn, kie la hormonoj, agante per siaj ricevantoj, aktivigas genan transskribon, rezultigante plian genekspresion de celitaj proteinoj. Aminoacid-bazitaj hormonoj (aminoj kaj peptidaj aŭ proteinaj hormonoj) estas solveblaj en akvo kaj agas al la surfacoj de celitaj ĉeloj per duarangaj mesaĝantoj; steroidaj hormonoj, estante solveblaj en lipidoj, moviĝas tra la plasmaj membranoj de celitaj ĉeloj (kaj citoplasmaj kaj nukleaj) por agi en iliaj nukleoj.
Tipoj de hormonkomunikoj

- Endokrina: La ĉeloj de la glandoj de interna sekrecio kiel la tiroido kiu eligas la hormonojn al la sangofluo. La hormono cirkulas tra la tuta organismo kaj interagadas kun la celitaj ĉeloj kiuj estas distance kaj posedas specifajn ricevilojn en sia ĉela membrano aŭ en la interno de la citoplasmo.[5]
- Parakrina: Estas la komunikado kiu disvolviĝas inter ĉeloj kiuj estas relative proksimaj. Tial temas pri loka komunikado. Ekzemplo de hormona substanco kun parakrina agado estas la interleŭkino 1.[5]
- Aŭtokrina: la ĉeloj respondas al siaj propraj signaloj.[5]
- Neŭroendokrina. Tiu komunikadtipo okazas kiam la nervaj terminaloj de kelkaj neŭronoj liberigas hormonojn al la sangocirkulado. La klasika ekzemplo de tiu tipo de komunikado estas la hormonoj liberigitaj de la neŭronoj de la hipotalamo kiuj pasas al la sangofluo kaj agadas sur aliaj organoj.
Remove ads
Ĉefaj endokrinaj glandoj




- Hipotalamo kaj hipofizo. La hipofizo estas eta glando kiu troviĝas en la interno de la kranio, en la regiono nomita "turka seĝo", konsistas je du partoj kiuj nomiĝas "adenohipofizo" kaj "neŭrohipofizo". La hipofizo estas kunigita al la hipotalamo kiu estas parto de la cerbo sub la talamo. La hipotalamo sekrecias ok malsamajn hormonojn kaj la hipofizo sep, la plimulto el kiuj kontrolas siaflanke la funkciadon de aliaj endokrinaj glandoj. La aro formita de la hipotalamo kaj la hipofizo estas nomita "hipotalama-hipofiza akso" kaj ĝi ludas gravan rolon por la kontrolo de multaj funkcioj de la organismo regataj per hormonoj.[6][7]
- Kreskohormono. La Kreskohormono estas sekreciita de la antaŭa hipofizo aŭ adenohipofizo,[8] estas polipeptido formita de ĉeno de 191 aminoacidoj. Ĝi favoras la pligrandigon de la ĉeloj kaj la dividon (mitozo), induktante la kreskon de la diversaj organoj kaj histoj, estante ĝia agado estas speciale elstara ĉe la osta kaj muskola kresko.
- Tropohormonoj. Estas aro de kvar hormonoj sekreciitaj de la adenohipofizo kiuj havas stimulajn efikojn sur aliaj endokrinaj glandoj. Inter ili menciindas jenaj:[7]
- TSH, nomita ankaŭ tirotropino. Ĝi agadas helpante la sekrecio de tiroidaj hormonoj.
- ACTH, nomita ankaŭ hormona adrenokortikotropo. Ĝi stimulas la kreskon de la ŝelo de la surrena glando kaj favoras la produktadon de la hormonoj kiuj sinteziĝas mem.
- FSH, nomita ankaŭ folitropino (foliklostimulina hormono). Ĉe virinoj, ĝi agadas favore al la maturiĝo de la ovariaj folikloj kaj stimulante la sekreciadon de estrogenoj. Ĉe viroj, ĝi favoras la disvolvigon de la testikoj kaj la procezon de formado de spermatozoidoj (spermatogenezo).
- LH, nomita ankaŭ luteotropo (aŭ luteiga hormono). Ĝia ĉefa agado estas favori la formadon kaj aktivecon de la lutea korpuso de la ovario. Kiel konsekvenco de tiu stimulado la lutea jorpuso produktas strogenojn kaj progesteronon.
- Kontraŭdiureta hormono, nomita ankaŭ vazopresino, estas produktita de la superoptika kerno[9] kaj de la paraventrikla kerno de la hipotalamo, sed ĝi stokiĝas kaj liberigas pere de la neŭrohipofizo. Ĝiaj ĉefaj efikoj estas pliigo de la koncentriĝo de la urino kaj malpliigo de ties volumeno.
- Oksitocino. Same kiel la kontraŭdiureta hormono, ĝi estas produktita de la hipotalamo, sed estas sekreciita de la hipofizo. Ĝi stimulas la kuntiriĝon de la utero dum la nasko kaj favoras la elĵeton de lakto en la periodo de laktonutrado. Stimulado de la cico per la suĉo de la bebo antaŭenigas la sekrecion de oksitocino.
- Tiroido. La tiroida glando pezas proksimume 30 gramojn kaj estas en la kolo, sub la laringo. Ĝi estas formata per du loboj, nome dekstra kaj maldekstra. Ĝi produktas du ĉefajn hormonojn kiuj ricevas la aran nomon de "tiroidaj hormonoj", nome la trijodotironino aŭ T3 kaj la tetrajodotironino aŭ T4. La agado de la tiroidaj hormonoj konsistas en la pliigo de la baza metabola indico, tiel ili pliigas la konsumon de oksigeno fare de la ĉelo por formi ATP kaj pliigas la ĉelan metabolon de karbonhidratoj, lipidoj kaj proteinoj. La efikoj de la T3 en la histoj estas ĉirkaŭ kvarfoje pli fortaj ol tiuj de la prohormono T4, ĉar ĝi kuniĝas pli afine al la riceviloj. La troa produktado de tiroidaj hormonoj kondukas al hipertiroidismo, kiu karakteriziĝas pro tendenco al nervozeco kaj pezperdo, la deficito de tiroida hormono okazigas hipotiroidismon, kiu karakteriziĝas pro malrapidigo kaj tendenco al pezplliĝo.[6]
- Paratiroido. Estas kvar glandetoj kiuj estas ĉiuj proksimume 6 mm x 4 mm x 2 mm longaj. Ili havas la funkcion sekrecii la hormonon parathormonon kiu plenumas gravajn funkciojn en la regado de la nivelo de kalcio en la sango. La troa produktado de parathormono okazigas la malsanon nomatan "hiperparatiroidismo", dum la malmulta produktado okazigas la malsanon nomatan hipoparatiroidismo.[6]
- Surrenaj glandoj. Ili estas du malgrandaj strukturoj kiuj estas ĉiu sur po unu reno. Ili estas formataj per la surrena medolo en la centro kaj la surrena ŝelo en la ekstero. La surrena medolo sekrecias adrenalinon reage al stresaj situacioj kiel tuja danĝero aŭ fizika ekzercado. La surrena ŝelo sekrecias tri tipojn de hormonoj: glukokortikoidaj kiel kortizolo, mineralkortikoidaj kiel la aldosterono kaj androgenoj kiel la testosterono.[6]
- Epifizo. La epifizo, nomita ankaŭ pineala glando, estas en regiono de la encefalo nomita diencefalo. La ĉefa hormono kiun ĝi produktas estas nomata melatonino kaj estas tre grava por la bontenado kaj alĝustigo de la biologia horloĝo de la organismo. La sekreciado de melatonino varias depende de la ciklo de lum-malhelo rilata kun la tago kaj la nokto, tiel ke ties koncentro en sango pliiĝas nokte kaj malpliiĝas dum la horoj de lumo.[7]
- Pankreato. La pankreato estas endokrina kaj ekzokrina glando. Ĝi produktas kelkajn hormonojn, inter kiuj la plej gravaj estas la insulino kaj la glukagono.[10]
- Insulino. La insulino estas hormono produktita de la beta-ĉeloj de la pankreato. Ĝi ludas ŝlosilan rolon por elteni la taŭgajn nivelojn de glukozo en la sango, faciligas, ke la glukozo eniru en la interno de la ĉeloj kaj tial malpliiĝas la glukemio. La ĉefaj lokoj sur kiuj ĝi agadas estas la strimuskolo, la hepato kaj la grasa histo. Ĝia agado estas anaboliga ĉar ĝi helpas la stokigon de glukozo kiel glikogeno. La deficito de produktado de insulino okazigas la malsanon konatan kiel diabetes mellitus.[11]
- Glukagono. Ĝi estas produktita de la alfa-ĉeloj de la pankreato. Ĝi produktas efikon malan al tiu de la insulino, pliigas la nivelon de glukozo en la sango, aktivigas la glikogenolizon kaj la glukoneogenezon.
- Ovario kaj testikoj. Ovario kaj testikoj plenumas la funkcion produkti ovolojn kaj spermatozoojn, sed ili agadas ankaŭ sekreciante diversajn hormonojn.
- La ovario produktas inajn hormonojn, ĉefe estrogenojn kaj progesteronon. La estrogenoj stimulas la kreskon kaj disvolvigon de la ina genera aparato, de la mamo kaj de la inaj duarangaj seksaj karakteroj.
- La testiko fabrikas masklajn hormonojn, ĉefe testosteronon. La testosterono stimulas la maturiĝon de la masklaj seksaj organoj, la formadon de la skroto, la kreskon de la laringo kaj la aperon de la barbo kaj de la androgena hararo, kaj pliigas la muskolan mason kaj la densecon de la osto.[6]
Remove ads
Hormonoj de aliaj histoj kaj organoj

La ĉeloj, kiuj produktas hormonojn, povas esti grupigitaj kune, kiel oni jam vidis, formante memstarajn organojn, ekzemple la surrenajn, tiroidajn kaj paratiroidajn glandojn. Tamen, en multaj kazoj pluraj hormonformaj ĉeloj estas grupigitaj ene de organo kiu havas alian funkcion. Tial malsamaj organoj kaj histoj, kiuj ne estas konsiderataj endokrinaj glandoj, havas ĉelojn, kiuj produktas hormonojn. Malsupre estas kelkaj el la plej gravaj:
- Reno. Ĝi produktas jenon: eritropoetino kaj renino.
- Koro. Ĝi produktas jenon: la atria natriurea peptido.
- Digesta aparato. Ĝi produktas jenon: sekretino, gastrino, kolecistocinino, GLP-1, oksintomodulino kaj grelino, kiu estas la nura hormono produktita periferie en la stomakaj ĉeloj kaj kiu agadas centre por stimuli la ingeston de manĝaĵoj.
- Hepato. Ĝi produktas jenon: trombopoetino kaj faktoro de insulina kresko tipo 1a.
- Osta medolo. Ĝi produktas jenon: trombopoetino.
- Grasa histo. Ĝi produktas jenon: lektino kaj malgrandaj kvantoj de estrogenoj.
- Placento. Ĝi produktas jenon: koriona gonadotropino.
Remove ads
Endokrinaj malsanoj
Ekzistas diversaj malsanoj okazigitaj de maltaŭga funkciado de la endokrina sistemo. Ili povas esti okazigitaj ĉu pro troa produktado de hormonoj (hiper) ĉu pro malsufiĉa produktado (hipo).[12]
Kelkaj el la plej oftaj estas la jenaj:
- Diabetes mellitus: ĝi estas kaŭzita pro malalta produktado de insulino fare de la pankreato aŭ rezistado de la ĉeloj kontraŭ ties agado.[13]
- Hipertiroidismo: la tiroida glando produktas troan tiroidan hormonon kaj tio okazigas pezperdon, trorapidan korritmon, ŝvitadon kaj troan nervozecon.[13]

- Hipotiroidismo: la tiroida glando ne produktas sufiĉan tiroidan hormonon kaj tio okazigas lacecon, konstipon, haŭtosekigon, malrapidigon kaj pezpliigon.[13]
- Hiperparatiroidismo: okazigas ĝin troa produktado de parathormono fare de la paratiroido.[13]
- Hipoparatiroidismo: okazigas ĝin malalta produktado de parathormono fare de la paratiroido.[13]
- Surrena nesufiĉo: la surrenaj glandoj produktas malmultan kvanton de kortisola hormono kaj de aldosterono. Ĉefaj simptomoj estas malbonfarto, laceco, dehidratiĝo kaj ŝanĝoj en la haŭto.
- Malsano de Cushing]: ĝi estas okazigita de hiperaktiveco ĉe la surrenaj glandoj.
- Akromegalio: ĝi estas okazigita de troa sekrecio de la kreskohormono fare de la hipofizo.
- Hipofiza naneco aŭ malsufiĉo de la kreskohormono: la produktado de la kreskohormono fare de la hipofizo estas malalta kaj konsekvence la kreskorapideco malpliiĝas kaj okazas malaltecon.
- Sengusta diabeto: ĝi estas okazigita pro manko de sekrecio de kontraŭdiureta hormono fare de la hipofizo.
- Sindromo de maltaŭga sekrecio de kontraŭdiureta hormono: ĝi estas okazigita de troa produktado de kontraŭdiureta hormono, nome vazopresino.
- Plurobla endokrina neoplazio I kaj II (MEN I kaj MEN II): ĝi konsistas en genetika antaŭpreteco al la disvolvigo de tumoroj en diversaj histoj, ĉefe en la endokrinaj glandoj.
- Frua pubereco: ĝi estas okazigita de produktado de seksaj hormonoj je tro fruaj aĝoj.
Remove ads
Ĉefaj hormonoj
Aliaj hormonoj
Aktivino | Adiponektino | Androstenediono | Betaendorfino | Encefalino |
Endotelino | Insulina kreskofaktoro de tipo 1 | Insulina kreskofaktoro de tipo 2 | Hepcidino | Inhibino |
Kispeptino | Motilino | Neŭropeptido Y | Oreksino | Osteokalcino (osto) |
Oksintomodulino | Intesta tubetaktiva peptido | Cerba natriureta peptido | Peptido simila al glukagono de tipo 1 | Stomaka inhibopeptido |
Pankreata polipeptido | Rezistino | Timusino (timuso) | Timulino (timuso) | Timopoetino (timuso) |
Remove ads
Bildaro
- Molekulo de Oksitocino
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads