Esperanto sem mestre

From Wikipedia, the free encyclopedia

Esperanto sem mestre
Remove ads

Esperanto sem mestre (portugale, "Esperanto sen majstro" aŭ pli ekzakte "Esperanto sen instruisto") estas lernolibro verkita en 1937 (1-a eldono en 1938) de Francisco Valdomiro Lorenz (1872-1957) kaj post la 5-a eldono ricevis diversajn kunlaborojn de la akademiano D-ro Porto Carreiro Neto (1895-1964). Poste ĝin eldonis Brazila Spiritisma Federacio. La libro enhavas 20 lecionojn, kun ekzercoj pri gramatiko, tradukado kaj konversacio kaj ties respondlistojn. Krome, ĝi ankaŭ enhavas vortaretojn pri portugallingvo-esperanto/esperanto-portugallingvo kaj enhavas laŭvortan indekson. Tiu ĉi libro estas unu el la plej gravaj brazilaj Esperanto-lernolibroj kaj uzata en aliaj portugallingvaj landoj. Estas nuntempe ĝia 9-a eldono (de septembro de 1996).

Rapidaj faktoj
Remove ads

Libropriskribo

TitoloEsperanto sem mestre ("Esperanto sen majstro").
AŭtoroFrancisco Valdomiro Lorenz.
Dato1937 (verkita), 1938 (1-a eldono), septembro de 1996 (9-a kaj plej freŝa eldono).
EldonejoBrazila Spiritisma Federacio.
LokoBraziljo.
KategorioEsperanto-lernolibro, portugallingva Esperanto-lernolibro, brazila Esperanto-lernolibro.
IdiomoPortugallingvo kaj Esperanto.
Formato13 x 18 cm
Paĝoj400
Pezo?
Materialo? (kovrilo), ? (interno).
Impresokolorigita, ilustrita (freŝdataj kovriloj); N&B, malmulte ilustrita (interno).
Bindobroŝuro.
ISBN?
NotojLernolibro je 9-a eldono (septembro de 1996); 8-a eldono en 1988; 1-a eldono en 1938. La freŝdataj eldonoj enhavas noton de 6-a eldono (fare de eldoninto), la tekston Para estudar sem mestre ("Por studi sen majstro"), 20 lecionojn/ĉapitrojn kun ekzercoj pri gramatiko, traduko kaj konversacio, respondlistojn de la ekzercaro, notojn pri vortaretoj, vortaretojn pri portugallingvo-esperanto/esperanto-portugallingvo kaj trovlokan indekson. La freŝdataj eldonoj havas kovrilon de Cecconi, sen kovrilklapojn kaj kun senteksta kvaraj kovrilpaĝoj. Post 5-a eldono, prilaboris tiun verkon D-ro Porto Carreiro Neto (1895-1964).
Remove ads

Librenhavo

Sekvas la librenhavo de la freŝdataj eldonoj:

Pliaj informoj Leciono, Temo ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads