Flughaveno Zuriko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Flughaveno Zuriko
Remove ads

La Flughaveno Zuriko (IATA: ZRH, ICAO: LSZH, antaŭe nomita Flughaveno Zuriko-Kloten) estas laŭ nombro de la flugmovoj la plej granda flughaveno de Svislando. Ĝin mastrumas la sociento "Flughafen Zürich AG" kiu komercas sub la nomo "Unique".

Thumb
Rapidaj faktoj internacia flughaveno, IATA: ZRH ICAO: LSZH ...
Thumb

La Flughaveno Zuriko troviĝas rekte norde de la urbo Zuriko en la distrikto Bülach. Ĝia areo etendiĝas sur la teritorio de la komunumoj Kloten, Opfikon-Glattbrugg, Rümlang, Oberglatt kaj Winkel. Ĝi estas bazo de la aviadilkompanioj Swiss, servas kiel 3-a ĉefflughaveno de la germana Lufthansa, al Air Berlin kaj estas hejmflughaveno de Belair, Edelweiss Air kaj Helvetic Airways. Ĝi ankaŭ estas la sidejo de la Schweizerische Rettungsflugwacht (Rega) (esperante: Svisa Vivsavflugkompanio).

Remove ads

Historio

Unua civila flughaveno en la regiono Zuriko estis en Dübendorf, kiu samtemtempe servis al la armeo. Por disigi armean kaj civilan aviadiladon necesis konstrui en la zurika regiono novan grandan flughavenon kaj la registaro konsilantaro trovis la taŭgan lokon sur la teritorio de la urbo Kloten. Per decido de la Federacia Konsilio de la 22-a de junio 1945 estis decidita, ke tie estos la loko de estonta interkontinenta flughaveno. Jam en 1946 povis komenci la konstrulaboroj kaj la 14-an de junio 1948 startis la unua flugo de la nova flughaveno. Ek de tiam la flughaveno estis konstante grandigita kaj plibonigita. La 1-an de junio 1980 estis malfermita la subtera fervoja stacidomo Zürich Flughafen. Ek de tiam la Ĉefstacidomo Zuriko kaj la centro de la urbo Zuriko atingeblas en 11 minutoj trajne kaj la flughaveno estas ligita al la Zurika Trafik-Unio. Lasta granda novkonstruo estis la terminalo E malfermita la 5-an de decembro 2002.

Remove ads

Ciferoj

En 2007 tra la Flughaveno Zuriko pasis 20 739 113 pasaĝeroj kaj oni nombris 268 476 flugmovojn. La kargo-volumeno estis 374 300 tunoj. La flughaveno posedas tri kureojoj, nome: 16/34 kun longeco de 3 700 metroj, 14/32 kun longeco de 3 300 metroj kaj 10/28 kun longeco de 2 500 metroj.

La mastrumanta kompanio (Unique (Flughafen Zürich AG) en 2007 faris profiton de 17,3 milionoj da sivsaj frankoj je vendo cifero de 637 milionoj da svisaj frankoj.

Remove ads

Rektaj flugceloj de la Flughaveno Zuriko

De Zuriko estas rektaj liniaj flugoj al 80 urboj en Eŭropo kaj 39 ekstereŭropaj urboj kaj krome ĉarterfluoj al diversaj aliaj urboj: (La suba listo ne jam kompletas - helpu ĝin kompletigi!)

Afriko

Azio

Eŭropo

Mezameriko

Nordameriko

Sudameriko

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj Ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads