Kroata nacia teamo de futbalo
vira nacia teamo de futbalo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La kroata nacia teamo de futbalo estas la oficiala futbalista teamo de la sudorienteŭropa lando Kroatio. La ĝis nun plej granda sukceso de la teamo estis la tria loko kadre de la Futbala Mondpokalo 1998 en Francio.
Ekde la 7-a de oktobro 2017, la trejnisto de la teamo estas Zlatko Dalić, kaj laŭ la stato de somero 2024 la entute plej multajn golojn (45) atingis Davor Šuker kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (145) kadre de la kroata teamo partoprenis la futbalisto Luka Modrić.
La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, atinginte la kvaronfinalon, kaj aparte sukcese partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2018, kie ĝi atingis la duan lokon kaj venkiĝis nur en la finala matĉo kontraŭ la franca teamo. La kroata teamo gajnis kiel premio por la Futbala Mondpokalo 2018 23,6 milionojn da eŭroj, kiujn la sportistoj komplete donaci por malriĉaj infanoj. La teamano Luka Modrić en tiu turniro gajnis la "oran pilkon" kaj oni nomis lin tie la plej bona ludisto de la Futbala Mondpokalo 2018.
Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo daŭre estas Zlatko Dalić, kaj la teamestro estas Luka Modrić.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads