Imre Zsögödi Nagy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
NAGY Imre (nadj) estis rumania hungara pentristo naskita la 25-an de julio en 1893 en vilaĝo Jigodin kaj mortinta la 22-an de aŭgusto 1976 en Miercurea Ciuc.
Remove ads
Premioj, distingoj
- 1932: grafikpremio Zichy Mihály de Szinyei Merse Pál Társasága;
- 1942: grandpremio de Artistsemajnoj de Kluĵo;
- 1957: Meritmajstro;
- 1963: 1-a grada de Labormeriordeno;
- 1968: 1-a grada Kultura Meritordeno .
Kariero
Inter 1918-1920 Imre Nagy studis en Magyar Képzőművészeti Főiskola de Budapeŝto, en 1920-1922 li laboris kiel stipendiulo en la artistkolonio de Kecskemét. Dume li mastrumadis en sia naskiĝvilaĝo, li havis laborejon ankaŭ en Kluĵo kaj li vivis longtempe en Budapeŝto. Dum la 20-aj jaroj ĉiusomere li laboris en la Artistkolonio de Baia Mare. En 1927-1928 li studvojaĝis en Italio. De 1930 li estis unu el fondintoj de la Barabás Miklós Céh kaj ties ekspoziciinto. En 1935 li estis gastiganto de pentristo Vilmos Aba-Novák en Jigodin. De 1949 mallongtempe li estis instruisto de Arta Altlernejo de Kluĵo.
Remove ads
Eventoj
En 1959 li donacis 44 pentraĵojn al Biblioteko Teleki (hun. Teleki Téka) en Târgu Mureş tiel fondinte tie artgalerion por siaj pentraĵoj. Li havas artgalerion ankaŭ en sia naskiĝvilaĝo. Lia naskiĝdomo estas memordomo. En 1941 pasigis du semajnojn en lia domo verkisto Zsigmond Móricz por konataĝi pri la vivmaniero de la sikuloj. La Galerio Imre Nagy estis malfermita la 28-an de julio 1973 honore al 80-a naskiĝjara datreveno de pentristo.
Individuaj ekspozicioj
- 1922 • Zuriko
- 1925 • Újságíró Klub, Kluĵo • Klingsor Terem (chambro de la kulturrevuo Klingsor), Braŝovo
- 1926 • Kluĵo • Miercurea Ciuc • Braŝovo • Kultúrpalota, Târgu Mureș • Kultúrpalota, Arado [Walter Widmannal]
- 1927 • Újságíró Klub, Kluĵo • Redout, Braŝovo
- 1928 • Újságíró Klub, Kluĵo • Klingsor Terem, Braŝovo
- 1929 • Kluĵo
- 1930 • Redout, Braŝovo
- 1931 • Budapeŝto
- 1933 • Redout, Braŝovo • Sibio
- 1935 • Miercurea Ciuc • Redout, Braŝovo
- 1936 • Vigadó
- 1938 • Londono
- 1943 • Târgu Mureș
- 1958 • Kluĵo • Bukareŝto • Târgu Mureș
- 1963 • Kluĵo • Kultúrpalota, Târgu Mureș
- 1974 • Csíkszeredai Múzeum, Miercurea Ciuc
Remove ads
Elektitaj grupaj ekspozicioj
- 1929 • Hivatalos Szalon (Salonul Oficial), Bukareŝto
- 1929 • Magyar Festészeti kiállítás (hungara pentra ekspozicio), Nurenbergo
- 1937 • Barabás Miklós Céh, Csekonics-palota, Budapeŝto
- 1942 • Művészeti Hetek, Kluĵo
- 1944 • Barabás Miklós Céh, Nemzeti Szalon, Budapeŝto
- 1957 • Román képzőművészeti kiállítás (rumana ekspozicio pri vidaj artoj), Moskvo
- 1968 • Kolozsvári képzőművészek, Titogrado (YU).
Aŭtobiografio
- Följegyzések (Notaĵoj), Kriterion Könyvkiadó, Bukarest, 1979 Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine.
Bibliografio
- József Gazda : Nagy Imre, Kriterion Könyvkiadó, Bukarest, 1972.
- András Szabó: A bőfény forrása, Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Csíkszereda, 2006.
Fonto
- Artportal.hu Arkivigite je 2014-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- Biografio kaj verkaro
- Arto en Hungario
- La lasta intervjuo kun la pentristo Arkivigite je 2013-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads