Marŝala Insularo

lando, konsistanta el insuloj en Pacifiko From Wikipedia, the free encyclopedia

Marŝala Insularo
Remove ads

La Marŝala InsularoMarŝalaj Insuloj[2]Marŝaloj[3] estas lando en Oceanio, en la Pacifika Oceano. Ili havas sian nomon laŭ la brita mararmea kapitano John Marshall. La nacia himno de la Marŝala Insularo estas Forever Marshall Islands (Por ĉiam Marŝala Insularo).

Thumb
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Thumb
Situo de Marŝala Insularo en la Pacifiko
Remove ads

Informeroj

  • Landkodo: MH.
  • Esperanto-nomo: Respubliko de Marŝala Insularo.
  • Nacia nomo: Republic of the Marshall Islands angle, Aolepān Aorōkin M̧ajeļ (marŝale).
  • Areo: 182 km².
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: Christopher Loeak.
  • Ĉefurbo: Majuro.
  • Loĝantaro: 59 mil (1997), precipe marŝalanoj.
  • Ŝtataj lingvoj: marŝala kaj angla.

Geografio

Historio

En 1952 parto de Pacifikaj insuloj estis transdonitaj de UN al Usono por "prizorgado". Ekestis la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. En 1975 el ilia konsisto eliris Nordmarianaj Insuloj, kiuj akceptis statuson de "dependa teritorio de Usono". En 1983 surbaze de tutpopola plebiscito la saman statuson akceptis ankaŭ Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio kaj Respubliko de Marŝala Insularo. En 1986 La Federacio de Mikronezio kaj en 1990 La Marŝala Insularo iĝis sendependaj ŝtatoj, kaj ambaŭ ŝtatoj fariĝis membroj de UN en 1991. Ilian spuron sekvis Palaŭo, kiu en 1994 deklaris sendependecon.

Ekstera politiko

La Marŝala Insularo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Galerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads