Itapipoca

municipo kaj grandurbo en la subŝtato Cearao de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia

Itapipoca
Remove ads

Itapipoca estas municipo kaj grandurbo de Brazilo. Ĝi situas en la nordorienta regiono de Brazilo kaj en la subŝtato Cearao. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 131 123 loĝantoj sur areo de 1 614,68 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 81 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj municipoj Amontada, Irauçuba, Itapagé, Miraíma, Trairi, Tururu kaj Uruburetama.

Thumb
la plaĝo Baleia
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Remove ads

Geografio

Itapipoca situas en la nordorienta parto de la lando. Fortalezo troviĝas 130, Teresina 400, São Luís 532, Natalo (Brazilo) 547, Recife 724, Maceió 808, Belém 1015, Salvador de Bahio 1061, Braziljo 1643, Goiânia 1807, Belo Horizonte 1886, Nova Iguaçu 2182, Rio-de-Ĵanejro 2193, Manaus 2270, Campinas 2304, Guarulhos 2343, San-Paŭlo (urbo) 2353, Campo Grande 2491, Curitiba 2648, Porto Alegre 3194 km.

Thumb
la katolika paroĥa kirko
Thumb
Itapipoca, vidata el la ĉirkaŭaj montoj
Thumb
kirko "Jesuo de la maristoj" ĉe la plaĝo
Remove ads

Historio

En tiu loko diversaj indiĝenaj grupoj loĝis antaŭ alveno de la portugaloj. La koloniado komenciĝis nur en la 17-a jarcento. Oni okupiĝis pri brutoj kaj kotonoj. La loknomoj komence estis São José, Vila Velha, Imperatriz, ekde 1889 Itapipoca. Ĝi estis fondita en 1823, la municipo formiĝis en 1915.

Ekonomio

En la municipo Itapipoca ĉe la marbordo oni okupiĝas pri turismo, fiŝoj, diversaj fruktoj, pli interne oni produktas kotonojn, maizojn, fabojn, bananojn, kafojn, ricinojn, legomojn, mielojn, vaksojn, laktojn, fromaĝojn, ledojn kaj brutojn. En la urbego oni produktas ŝuojn kaj prilaboraj manĝaĵojn, nutraĵojn. La turismo estas grava pro naturaj, arkeologiaj kaj arkitekturaj altiroj.

Klimato

La municipo estas konata kiel "urbo de la tri klimatoj" pro la marbordo, ebenaĵo kaj montoj. Itapipoca situas en tropika zono. Jare pluvas po 1130 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter januaro kaj majo.

Famuloj

En Itapipoca naskiĝis la aktoro, humuristo, kantisto kaj politikisto Francisco Everardo Oliveira Silva, konata laŭ sia artista nomo Tiririca.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads