Java orelstrigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Java orelstrigo (Otus angelinae) estas malgranda specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Otus. Ĝi troviĝas en la insulo Javo, Indonezio. Ĝi estas malgranda specio de strigo vivanta ĉefe en altaj vulkanoj de Okcidenta Javo.[1] Kiel plimultaj strigoj, ankaŭ tiu noktema birdo havas fortan kapablon silente flugi.[2]
Remove ads
Identigo
La averaĝa pezo de ĉi tiu birdospecio estas 75-90 gramoj kun korpolongo de 160-180 mm.[3] Ĝi havas malgrandan voston (63-69 mm) sed grandajn flugilojn (135-149 mm) por akomodi ĝian longan glitaddistancon.[1][2][3] O. angelinae havas helan ruĝecbrunan vizaĝdiskon kaj elstarajn blankajn brovojn, kiuj etendiĝas en oreltufojn. Ilia kurba beko estas 19,5-21,5 mm longa kaj varias en koloro de malhele pajloflava ĝis helgrizecflava.[4][1] La supra parto de ilia korpo estas bruna aŭ ruĝbruna, ĝenerale kun rustbruna malantaŭkola kolumo, blankeca skapula strio kaj strioj. La suba parto de ilia korpo estas blanka ĝis palbruna kun okulfrapa nigra strio supermetita sur helruĝbrunaj vermikuladoj.[4] Ĉi tiuj brunaj plumoj striecaj kun nigraj kaj blankaj makuloj helpas ilin pli bone kamufli en la medion.[1] Oni povas distingi O. angelinae de O. lempiji per rimarkado de iliaj pli orflavaj aŭ oranĝecflavaj irisoj, elstaraj blankaj brovoj kaj oreltufoj kaj tarsa plumkovraĵo super la bazo de la fingroj.[2]
Remove ads
Sistematiko
Java orelstrigo estas eble plej proksima al la O. brookii.[4] Foje traktata kiel subspecio de O. brookii aŭ O. spilocephalus,[3] ĝi estas nuntempe difinita kiel aparta specio pro diferencoj en morfologio kaj voĉa kutimo.[4]
Subspecioj
La Java orelstrigo estas monotipa.[3]
Distribuado kaj habitato
Ĉi tiuj birdoj estas endemiaj el la altebenaĵa arbaro de Okcidenta Javo.[5] Iliaj spuroj estis malkovritaj en montoj kiel Monto Salak, Monto Pangrango, Monto Gede, kaj Monto Tangkuban Perahu; iliaj aperoj ankaŭ estis historie raportitaj en la regionoj Papandayan kaj Nacia Parko Monto Ciremai.[6]
La Java orelstrigo preferas montarbarojn kun bonevoluinta subvegetaĵaro je altitudoj variantaj de 1 500 ĝis 2 000 m.[4] Ilia dokumentita vivaltitudo varias de 900 ĝis 2 500 metroj.[3] Ili preferas loĝi en la pli malaltaj kaj mezaj kanopeaj tavoloj kun pli vasta vario de arbospecioj.[4]
Remove ads
Kutimaro kajh ekologio
Manĝado
Insektoj kiel skaraboj, akridoj, griloj kaj mantoj konsistigas la ĉefan parton de ilia dieto.[4] Estis raportoj pri etaj lacertoj kaj serpentoj konsumitaj foje.
Javaj orelstrigoj povas liveri skarabojn (Coleoptera), mantojn (Mantodea), fasmojn (Phasmatodea), akridojn (Tettigoniidae, Orthoptera) kaj grilojn (Gryllidae, Orthoptera) por nutri la elnestiĝintajn idojn.[4] Rilate al manĝakirado, ili uzas sian akrajn vidon kaj aŭdon por spuri sian predon kaj kapti ĝin de la trunko, foliaro aŭ la grundo.[2]
Voĉo
Dum plej multaj malgrandaj orelstrigoj kutime konatiĝas per siaj persistaj voĉoj, la java orelstrigo estas relative silentema.[7] La alarmvokoj de la birdo estas ripetataj eksplodemaj "pu-pu" kun 0,5-sekunda prokrasto kaj tonalto-malkresko inter la du notoj. Ĉi tiu voko estos ripetata plurfoje kaj ofte havas treman kvaliton.[8] La kontaktalvoko de ĉi tiuj birdoj estas sibla "ĉ-ĉŝŝŝ".[5] La maskla birdo povas produkti ankaŭ pli malaltan kaj mildan konsolvokon kiel "vuk-vuk".[4]
Reproduktado
Tri familiaj unuoj kun du ĵus elnestiĝintaj idoj estis raportitaj en antaŭa literaturo, unu komence de februaro kaj la aliaj du komence de julio.[5] Surbaze de ĉi tiuj observaĵoj, oni antaŭvidas, ke la demetado okazos en la dua semajno de decembro kaj majo, respektive, kaj la ovodemetado plej verŝajne estas du ovoj.[4]
Remove ads
Konservostatuso
La Java orelstrigo estas listigita kiel vundebla specio en la Ruĝa Listo de IUCN. Ĝia agadteritorio estas limigita al la arbaroj de Javo kaj Balio.[5] Kvankam ĝi estas konsiderata malofta fare de la plej multaj aŭtoroj, ĝi estas iom pli ofta en la monta arbaro super 1 400 m sur Monto Salak. Ĝia sekretema konduto kaj silentemaj kutimoj malfaciligas la taksadon de la birda populacio.[4] La tutmonda populacio de ĉi tiu specio estas taksita je inter 1500 kaj 1700 individuoj, kun malkreskanta tendenco pro arbarfragmentiĝo.[6]
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


