Kanada franca
formo de la franca lingvo parolata en Kanado From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La kanada franca aŭ kanadfranca (angle Canadian French, france français canadien) estas la franca lingvo parolata en Kanado. Ĝi inkludas multajn variaĵojn, el kiuj la plej elstaraj estas la kebekia franca. Iam la esprimo kanada franca referencis nur al la kebekia franca kaj al la tre rilataj variaĵoj de Ontario kaj de Okcidenta Kanado — kontraste kun la Akadia franca, kiu estas parolata en kelkaj areoj de orienta Kebekio, Nov-Brunsviko (inklude la Ŝjakan dialekton), kaj en kelkaj areoj de Nova Skotio (inklude la dialekton de la Golfeto Sankta Maria). Insulo Princo Eduardo kaj Novlando kaj Labradoro havas apartan parolmanieron nome la Novlanda franca.
En 2011, la totala nombro de indiĝenaj francparolantoj en Kanado estis ĉirkaŭ 7.3 milionoj (22% el la tuta loĝantaro), dum aliaj 2 milionoj parolas ĝin kiel dua lingvo. Je federacia nivelo, ĝi havas oficialan statuson kun la angla. Je provinca nivelo, la franca estas la nura oficiala lingvo de Kebekio same kiel unu el la du oficialaj lingvoj de Nov-Brunsviko, kaj kunoficiala (derivite el sia federacia jura statuso) en Nunavuto, Jukonio, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj. Registaraj administraciaj servoj estas havigitaj en franca je kelkaj lokoj en Manitobo kaj Ontario (pro la leĝo Loi sur les services en français aŭ French Language Services Act) kaj, je malpli granda etendo, aliloke en la lando, depende multe el la proksimeco al Kebekio kaj/aŭ la franckanada influo en ajna regiono.
Nov-Anglia franca (nome dialekto parolata en usona norda Nov-Anglio) estas esence variaĵo de Kanada franca kaj ne montras partikularajn diferencojn disde la kanadaj dialektoj, male al la Luiziana franca kaj al la Luizian-kreola franca.[2]
Remove ads
Statuso
Kaj la franca kaj la angla havas statuson de oficiala lingvo de Kanado, sed la angla estas la gepatra lingvo de la plimulto da kanadanoj. Tiun statuson agnoskas precipe la Konstitucio de Kanado (1867, reviziita en 1982) kaj la Leĝo pri oficialaj lingvoj (1969). La kanada registaro provizas servojn en la du lingvoj, kaj faras same en ĉiuj federaj institucioj.[3]
Kanado estas federacio, kaj ĉiu provinco havas sian propran leĝaron. La konstitucio de Kanado ne precizigas ĉu lingvo estas federa aŭ provinca afero. Tial la federa registaro kaj la provincaj registaroj povas enleĝigi pri tio. Okaze de konflikto, la Supera Kortumo de Kanado decidas.
Kebekio deklaris la francan la sola oficiala lingvo de la provinco en 1974 per la Leĝo pri la oficiala lingvo, anstataŭita en 1977 per la Ĉarto de la franca lingvo, kiu konfirmas kaj plifortigas tiun statuson. La franca lingvo uzita en Kebekio estas enkadrigita de la Kebekia Ofico de la franca lingvo.
Nov-Brunsviko estas la sola kanada provinco oficiale dulingva. Koncerne al la provincaj registaroj de Ontario kaj de Manitobo, la Konstitucio devigas, ke ili provizu registarajn servojn en la franca en regionoj, kie la nombro de franclingvanoj pravigas tion.
En la tri nordaj teritorioj (Jukonio, Nord-Okcidentaj Teritorioj, Nunavuto), kiuj havas malsaman statuson de tiu de la provincoj, la du lingvoj estas oficialaj, same kiel kelkaj lokaj lingvoj.
Laŭ la konstitucio, ĉiuj kanadaj provincoj devas provizi la baznivelan kaj meznivelan edukon al nacimalplimultoj en la du oficialaj lingvoj.
Remove ads
Tipografio
La oficiala tipografia normo uzata por la franca en Kanado malsamas de tiu en aliaj franclingvaj landoj.
Malkiel la francaj tipografiaj uzoj de la nacia presejo de Francujo kiu estas uzata en franclingva Vikipedio, la kanada uzo estas ne enmeti spacetojn antaŭ la signoj de duobla interpunkcio, tio estas, la krisigno, la demandosigno, kaj la punktokomo. La dupunkto estas escepto al la regulo kaj devas esti post spaco.[4][5] Monaj simboloj kaj la procento prenas spacon.
La citiloj kaj iliaj uzoj sekvas la samajn regulojn kiel en la franca normo:[6] oni uzas la ĉevronajn aŭ francajn citilojn kun spacetoj (« … ») al la unua nivelo de la citaĵoj. Por la citaĵoj de dua rango, kontraŭe al tio kion preferas la Nacia Presejo de Francujo, la kanada normo uzas anglajn duoblajn citilojn (“…”) kiel multaj francaj eldonaĵoj kiel la ĵurnalo Le Monde.[7][8]
Remove ads
Vortoj
Remove ads
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads