Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)
Remove ads

Karolo la 6-aKarlo la 6-a (naskiĝis la 1-an de oktobro 1685 en Vieno; mortis la 20-an de oktobro 1740 en Vieno) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 1711 ĝis sia morto. Krome li estis ankaŭ:

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Thumb
Karolo la 6-a

Karlo estis la dua filo de Leopoldo la 1-a, kies unua filo, Jozefo la 1-a, regis antaŭ Karlo.

Li havis tri filinojn, Maria Teresia, Maria Anna kaj Maria Amalie, sed lia sola filo mortis kiel infaneto. Ĉar laŭ la tradicio de la Sankta Romia imperio virinoj ne povis heredi la regadon, li je la 19-a de aprilo 1713 dekretis la Pragmatan Sankcion, laŭ kiu liaj filinoj ne nur ricevis la rajton heredi la regadon, sed eĉ la prioritaton al la filinoj de lia frato Jozefo. La Sankcio krome fiksis, ke la habsburga regno ne estu dividita.

Post la morto de Karlo kelkaj regnoj (Bavario, Francio, Prusio, Saksio) kontestis la Sankcion, per kio ekestis la Aŭstria Hered-Vica Milito (Aŭstria Sukcedo-Milito). Post tiu milito la Dua Paco-Traktato de Aĥeno en 1848 agnoskis la regadon de Maria Terezo; jam en 1845 Francisko la 1-a Stefano, la edzo de Maria Terezo, estis elektita kiel Imperiestro de la Sankta Romia imperio.

Karlo, kiu antaŭe estis reganto de la hispana parto de la habsburga regno, en Aŭstrio enkondukis la hispanan kortegan ceremoniaron kaj konstruigis la Hispanan Kortegan Rajdlernejon. Li alkonstruigis al la kastelo Hofburgo en Vieno la Mikaelanan Alon, en kiu troviĝis ĝis 2005 la Internacia Esperanto-Muzeo.

Remove ads

Bazaj informoj

Remove ads

Kontribuo al kulturo

En 1716-1737 laŭ ordono de la imperiestro ĉe Karlsplatz en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio) estis konstruita Karlskirche dediĉita al la imperiestra patrono Karlo Boromeo. Tiel li plenumis sian promeson, donitan en 1713, kiam la lasta epidemio de la bubona pesto trafis Bohemion, mortiginte 100 mil homojn[1].

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads