Klio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Klio
Remove ads

Klio (en la antikva greka lingvo Κλειώ [Kleio], eble el κλέω [kleo] «celebri, kanti»), en la helena mitologio estas unu el Muzoj. Muzo de historio kaj plue de etiko kaj epopea poezio, ŝi prikantas la estintecon de homoj kaj iliaj farintoj sub la egido de Apolono.

Thumb
Κλειώ - Klio, parto de la pentraĵo La alegorio de pentrarto de Vermeer (ĉirkaŭ 1666)
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Informoj ...

Klio estas ofte prezentata pli aŭ malpli juna virga knabino, pli kutime kiel filino de Zeŭso kaj la memoreca diino Mnemozina[1]. Ŝi estas unu el naŭ muzoj kune kun siaj fratinoj, Eŭterpo, Talio, Melpomeno, Terpsiĥoro, Erato, Polimnio, Uranio kaj Kaliopo kiu estas la sola pli aĝa ol ŝi [2].

Ŝi naskiĝis en Pierio (historia regiono de Antikva Makedonio) kiam Zeŭso, malproksime de la senmortuloj, naŭfoje vizitis Mnemozina kiu fine akuŝis ĉe la finjaro la naŭ muzojn, interalie Klio[3]. Ŝi vivis en montoj, en Pieiro, ĉe la monto Olimpo, aŭ ĉe la monto Helikono (Ἑλικών) en Beotio.

En la helena mitologio oni atribuas al ŝi esti la inventistino de la gitaro.

Remove ads

En mitologio

Kiel la aliaj muzoj, Klio ne tre rekte ŝi mem intervenis en la mitologiaj eventoj kvankam ŝi kuniĝas reĝojn kaj heroojn tra la rakontoj. La verkisto Apolodoro tamen speciale raportis tion[4]. Unufoje, Klio parolis malrespekte pri la amo el diino Afrodito por Adoniso. Tiam, Afrodito, kiel la ameca diino, venĝis, amigegante Klio-n por Pieroo, filo de Magneteso (eponima heroo el regiono Pierio). El li, ŝi haviĝis la belegan junan viron Hiakinto, en kiun Apolono kaj Zefiro enamiĝis. La eksterordinara beleco de Hiakinto laŭdire vekis ankaŭ la amon de la trakia aedo, Tamiriso. Tial laŭ Apolodoro naskiĝis la pederastio. Hazarde Hiakinto mortiĝis de Apolono kaj transformiĝis en floron.

Thumb
Hiakinto ; François Joseph Bosio, 1817, Luvro

Ankaŭ, kelkaj poetoj faras ŝin la patrino de Himeneo (greke Ὑμέναιος, latine Hymenaeus)[5]. Oni trovas ankoraŭ ke ŝi havu filinon, kiu nomiĝas Polyboea kaj kiun oni kelkfoje vidis kiel la patrino de la fama heroo Orfeo.[6]

Remove ads

Reprezentado

Klio estas kutime knabino, sed ŝia aĝo ne estas tre preciza: iafoje ŝi certe estas juna knabino, alia foje ŝi estas juna virino. Neniam ŝi aperas pli maljuna ol tio. Ŝi estas reprezentadita pli aŭ malpli serioza. Ŝi estas rekte aŭ sidigite perceptita en siaj portretoj. Ŝi havas ofte helan hararon, eĉ blondan kaj buklan. Ŝiaj atributoj evoluiĝis tra la tempo.

Kutimaj atributoj

  • Trumpeto, (tenita ofte en la dekstra mano) kio sonas al ĉiuj la gloron
  • Laŭrokrono, kiel simbolo de venkisto
  • Libro (aŭ Volvolibro) en la maldekstra mano, por la grava koneco kaj sperto (speciale akumulite el estinteco) ; Sur ĝin kelkafoje estas skribite la nomo de la fama greka historiisto Tucidido
  • Argiltabuleto kaj grifelo por noti okazaĵojn
  • Globuso aŭ pli simpla globo, (kie iafoje Klio lokas sur ĝin) signifante la historio ĉirkaŭprenas ĉiujn lokojn
  • Iu simbolo pri tempo kiel klepsidro (akvohorloĝo) kio diras la historion ĉirkauprenas ankaŭ ĉiujn epokon
  • Cigno proksimiĝas ŝin
  • Gitaraĵo en unu mano, kaj plektro en la alia; ŝi laŭmitologie inventis la gitaron

Artaĵo

Klio bildiĝas ofte en la artoj: en beletro, en skulptarto, pentrarto... sole aŭ kune siaj fratinoj.

Klio je ora trono

Pindaro, Nemaj 3

Kantu, Klio, donantino de mildeco

—Bakĥulideso, Fragmento 3

Ora Klio

—Samonideso, Fragmento 577

InformationAlklaku la miniaturon por pligrandigi ĝin.
Remove ads

Sugestigo

  • Asteroido, 84 Klio, trovita en la 25-a de aŭgusto 1865 ricevis ŝian nomon.
  • La franca aŭtomovilproduktisto Renault kreis aŭtomarkon de nomo Clio.
  • La unuo libro de Historio de Herodoto kutime oni nomiĝas Klio.

Fontoj

Klasike

speciale poeziaj referencoj

Nuntempe

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads