Kristana filozofio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kristana filozofio estas tiu esplorokampo kiu serĉas respondojn pri la senco de la mondo kaj de la vivo je la lumo de la Kristana revelacio; tiasence ĝi referencas plipropre al la rilatoj inter filozofio kaj religio. Filozofio estas certe frukto de la rezonadoj de la homa intelekto; sed tiu ĉi lumiĝas ankaŭ per revelaciaj datenoj, jam ilustritaj de la racio, kaj do pri tiuj aplikiĝas la homa filozofianta racio.

Remove ads
Enkonduka historia kunteksto
Kvankam la filozofio jam almondiĝis en la Antikva Grekio kiel superpaso de la eksplikoj mitologie religiaj pri la kosmo, liberiĝante el tiuj lastaj kaj unuafoje proponante pensadon bazitan sur racia metodo, tiu ĉi sama metodo estis grandparte asimilita de la mezepoka kristana teologio, kiu ĝin metis al si kiel fundamenta alvenpunkto de la filozofia sciado.[1]
Cetere la apero en Grekio de la filozofio kiel aŭtonoma rezonado, kiu jam kunportis pliiĝantan diferenciĝon el la religioj ekzoteraj por akiri sendependon, kunportis ankaŭ provon analizi la enhavojn laŭ vidpunkto pli ena kaj elĉerpa, alproksimiĝante nome al religieco tipe esotera. Tion oni povas scii per la fakto ke la unuaj filozofiaj konceptoj, kiaj arĥe (ἀρχή) aŭ logos, estis eltiritaj el la mitoj de antikvaj religiaj kosmogonioj. Ĉi-kaze filozofio alprenis la veston de kritika penso esploranta pri ekstera aspekto de la dieco ĝin enkondukante al nivelo pli introspekta kaj racia. Flanke de la religieco, tipe tradicia, aldoniĝis alia pli subtera esprimiĝanta precipe laŭforme de orfeaj kaj eleŭzisaj misteroj.[2] Alivorte estis antaŭmetita la postulo repripensi la rilaton kun la dieco kaj alfronti la problemojn proprajn de la etiko, aŭ la maniero laŭ kiu homo kondukas sian ekziston kaj siajn rilatojn kun la Poliso uzante raciajn kaj spekulativajn instrumentojn, pere, tamen, de aliro rezervita al malmultaj inicitoj kaŭze de la karakterizo sankta atribuata al la novaj doktrinoj.[3]
Per la ensceniĝo de Sokrato, Platono kaj Aristotelo, la filozofia esplorkampo etendiĝis trans la atentigoj de naturalismaj surfacigitaj de la unuaj tiukampe pensuloj, ĝis fakte konfuziĝi kaj miksiĝi kun teologio. Strikta ligo kun ĉi lasta estis konservita en la helenisma epoko, aparte ĉe stoikismo. Okazos ĉe la alveno de kristanismo la konsciiĝo pri la neceso akordigi filozofion kaj religion ene de pensado kiu helpu la homan spiriton elstariĝi ĝis transformiĝi al mistikismo. La pagana esprimo de tiu nova filozofia-religia sento estis novplatonismo de Plotino, kiu konstruis ankaŭ asketan vojon al la Unuo.
Remove ads
Respondoj al postuloj de racieco en religio
Kristanismo montras kaj ekscitas tian bezonon de racieco: fakte, ĝi tuj oponas religion pensitan kiel miton, absolute direktiĝante al religio kiel scio kaj al Dio kiel Logoso (ordiganto krom kreanto). Ĉio tio trovas fundamenton, krom en la apogo sur la konkreteco de la sia historio kontrolebla ĉiumomente kaj spertita en la karneco de la Difilo, en la sintezo de la johana evangelio kie Logos estas saĝo de Dio en ĉiu estaĵo kaj pere de kiu ĉio estis farita. Kaj la Patroj de la Eklezio engaĝiĝas kompari sian kredon kun la postuloj de la racio. La modelo de tiu postulo, ankaŭ se ne eksplicite citata, jam naskiĝis el la greka filozofio. Oni vidu tion en Eŭtifrono de Platono: Sokrato petas al Eŭtifrono kio estas sankta kaj kiam agaĵo rajtas diriĝi sankta. Eŭtifrono respondas ke sankta estas tio kio plaĉas al la dioj. Sokrato pluinsistas kaj rimarkigas ke al la dioj plaĉas diversaĵoj kaj kontraŭaĵoj, kaj fine antaŭmetas la decidan demandon: "La Sankta sanktas ĉar ŝatata de la dioj aŭ ŝatatas de la dioj ĉar sankta?" En la unua kazo la dioj estas arbitraj, en la dua ili estas ligitaj al la vero kaj bono.
Ĉi tie Platono eliras el la Misterecaj religioj de mitoj obskuraj kaj senraciaj, kaj reirigas al la Arkeo (principo-normo) de pitagoranoj kaj al la Nous de Anaksagoro.
Jam en la Malnova Testamento montriĝas tiu bezono igante Jahveismon la religio de la Patroj, kies Dio estas malplektita el la spaco kaj tempo: religio kiu obeas implicitan normon de racieco ĉar Dio estas “Tiu kiu vere estas”. Tia racieco estas naskita kaj naskiĝinta en Dio mem kiu estas Logoso, do origino de la vero. Estas kiel diri ke tio kio ne estas racia ne povas esti el Dio (se religio perforte sin trudas... ne povas esti vera). Arkivigite je 2006-06-07 per la retarkivo Wayback Machine
Remove ads
Rilatoj inter filozofio kaj teologio
Problemo de la rilatoj inter filozofio kaj teologio, kaj de iliaj eblaj demarkacioj, evidentiĝis unuafoje per la anonco de la kristana revelacio.[4] La rilatoj de la filozofio kun la kredo estis, fakte, kribrita ĉe la lumo de forte kritika konscio fare de iuj Patroj de la Eklezio (ekzemple Sankta Ireneo aŭ Tertuliano), kiuj alertigis pri la riskoj de herezo al kiuj ĝi povas altiri la kredantojn, kiel jam skribis Sankta Paŭlo.[5]
Kredo kaj filozofio en mezepokaj filozofoj
Sekve la kristana teologio surprenis la veston de filozofio, aŭ de provo pensi la diaĵon ankaŭ per la iloj de la racio, ne propre por fortigila kredon, sed nur por ĝin defendi el la kritikoj kontraŭ ĝi. Filozofio “servistino de la kredo” estas la koncepto en tiuj unuaj konstruemaj rilatoj inter filozofio kaj religio, ekzemple en Klemento de Aleksandrio,[6] kaj en la tuta mezepoka kulturo ekde Alberto la Granda: «ad theologiam omnes aliae scientiae ancillantur» (teologion ĉiuj sciencoj servas),[7] ĝis sankta Tomaso de Akvino,[8] kaj sankta Bonaventura.
Tomaso de Akvino donas novan sistemadon al la filozofio startante el la identigo aristotela kun la metafiziko: filozofio estas elstarigita al rango de la plej noblaj sciencoj de la homo, kaj al ĝi estas antaŭ ĉio komisiita la tasko ricevi kaj kompreni la praeambula fidei (antaŭparoloj de la kredo): laŭ Tomaso filozofio ebligas alveni al iuj fundamentaj veroj, kiaj la racia konebleco de la ekzisto de Dio, kiel okazis ekzemple al Aristotelo kiu, kvankam ignora pri la kristana revelacio. Tiuj atingoj de la racio helpas ke la inteligento povu leviĝi al la revelaciitaj veroj.
Tiuj veroj estos en la klerisma epoko konfuzitaj kun la kapablo “pruvi” per la racio la fundamentojn de la kredo.
Laŭ la tuta mezepoko filozofio daŭrigas tiel marŝi paralele kun evoluigo de la religia pensado, malgraŭ ke iuj aŭtoroj, Vilhelmo de Ockham ekzemple, markis la distancon de la kredo el la racio: tio ĉi tro foras el la diaj misteroj por ilin prilumi.
Moderna epoko
Ĉe la Renesanco venkas du tendencoj: unuflanke troviĝas Marsilio Ficino kiu etendas la koncepton de kristana filozofio ankaŭ al aŭtoroj de epoko nekristanaj kiel Platono; li opinias ke, kvankam religio kaj filozofio estas senmanke historia konstruo, tamen kie la revelaciita vero aspiru al sia propra leĝigo metahistoria (nome transcenda) filozofio estas philosophia perennis, ĉiamdaŭra remeditado pri siaj reguloj kaj siaj konceptoj: pro tio estiĝas eterna “pia filozofio” mala al la ateistaj kaj materiistaj fluoj, kiuj trairas la jarcentojn kaj kulminas kun la ĉeestiĝo de kristanismo. Aliflanke venkas la tendenco plejinsiste direktiĝanta al la homo kaj al la naturo, iniciatinte tiun procedon de malproksimiĝo de la filozofia penso el religio, kiu karakterizas la modernan epokon. Telesio lanĉis principon laŭ kiu la naturo esplorendas “laŭ siaj propraj principoj”, reproponante tiel la vizion tipe aristotelan de “racio imanenta en la ĉiuj organismoj. Iuj, kiel Campanella, adaptis la kristanan teologion al koncepto tipa de naturalismo, kie tamen restas fortaj trajtoj de la novplatonimo kaj aŭgustenismo. Sed okazas kun Galileo Galilei la komenciĝo de la aplikado de scienca metodo, en kiu venkas la rezigno esplori la kvalitajn esencojn de la naturo, favore al aliro al ĝi tute kvanta kaj matematika..[9]
Dum Galileo enirigis la separadon inter la religia aŭtoritato kaj tiu de la scienca medio, sed ĉiam en orbito de reciproka aŭtonomio kaj paca kunvivado (li kristane interpretis Biblion “ĝi instruas kiel iri al la Ĉielo, ne kiel estas aranĝita la ĉielo”), kun la enmetiĝo de deismo naskiĝis nova religieco eligita el kristanismo, kiu baziĝante sur la racio komplete forallasas ĉiun pozitivan revelacion kaj eklezian influon. Kun Klerismo kaj aparte kun Kantio, tiu aŭtonomio de la racio akiras vidpunkton tiom radikan, ne nur en la scienca praktiko sed ankaŭ en la sfero plej priteoriaj de la “pura racio”, ke ĝi translimis en la fama eldiro de Nietzsche “Dio estas morta”: per tio tiu ĉi esprimis la rifuzon ne nur pri la akcepto de kiu ajn kosma ordo, sed ankaŭ la rifuzon de valoroj absolutaj mem.
El tia perspektivo fontis la sinteno negative difinita "sciencista",[10] laŭ kiu la scienca scio estas metenda fundamento de ĉiu scio en kiu ajn studkampo, ankaŭ politika kaj etika, kaj kiun la kristana filozofio engaĝiĝis ĉiam kontraŭstari.
Remove ads
Kristana filozofio nunepoka
Plurfoje laŭ jarcentoj elstaruloj de la kristana filozofiado, kiel jam Tomaso de Akvino aŭ ankaŭ oficialaj sanktaseĝaj dokumentoj, haltiĝis sur la rilatoj inter kredo kaj racio, por marki la katolikan vidpunkton, kaj sur la rezultoj de tiuj rilatoj; ĵusa encikliko promulgita de papo Johano Paŭlo la 2-a Fides et Ratio (Kredo kaj Racio), kaj plej ĵusa parolado de Benedikto la 16-a en la universitato de Regensburgo de 12a de septembro 2006 kaj ankaŭ en “Veritas in Caritate” (Vero en la amo), reproponis la tiupunktan doktrinon de la Katolika Eklezio.
“Kredo kaj Racio” prezentas la spiriton de la homo kiel kondiĉitan de du altiroj, kredo kaj racio. Se mankas unu el du, oni ne povas ekflugi al la esploro pri la vero. Neniu kredo povas esti akceptita se antaŭe ĝi ne estas “pensita” de la intelekto. Dio revelaciiĝas al la inteligento, ofertas inteligeblan eksplikon pri sia amo. La amo de Dio estas la objekto de la Revelacio kaj tial komunikita al la homo kiun ĝin konos per sia racieco..[11].
La problemo de la rilatoj inter kredo kaj racio estas analizitaj ankaŭ, inter aliaj, de la filozofio de la Febla penso kaj de la Analiza filozofio: laŭ ili la racio havas precipan taskon alfronti kritikan dekonstruon de siaj antaŭkondiĉoj kaj meĥanismoj, por retrovi sian aŭtonomion, kaj sendependon el ĉiuj ideologioj kaj aŭtoritatoj, inkluzive de tiu de la kredo.
Foje oni diskutas ĉu ebla kristana filozofio konsiderinte ke la racio devas procedi per siaj fortoj kaj ne akcepti, se ne post motivigo, antaŭkondiĉojn. Sub tiu lumo certe kristana filozofio ne eblas, sed la homa racio povas ricevi de la teologio instigon kaj verojn plilarĝigantajn la menson al la perspektivoj de la rezonado. Ĉiam tamen la Racio rajtas kaj devas kredi nur post la trovo de la pruvoj kiuj rajtigas la kredagon.
Remove ads
Kristana filozofio laŭ protestantaj teologioj
Notoj kaj referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads