Magomet Isajev
sovetia kaj rusia lingvosciencisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Magomet (foje ankaŭ Mahomet) Izmajloviĉ Isajev [isajef] (ruse Магомет Измайлович Исаев; osete Isati Izmaili furt Mæxæmæt; naskiĝis la 5-an de marto 1928 en Lesken, Nord-Oseta ASSR, RSFSR, Sovetunio — mortis la 20-an de junio 2011 en Moskvo, Rusio) estis sovetia kaj rusia esperantisto, profesoro pri lingvoscienco.

Remove ads
Biografio
Li naskiĝis la 5-an de marto 1928 en Lesken al oseta patrino kaj laka patro.
Scienca agado
Li estis fakulo pri iranaj lingvoj kaj sociolingvistiko, aŭtoro de multaj libroj pri tiuj fakoj. Li estis membro de la Rusia Akademio de Naturaj Sciencoj.
En 1951 Magomet Isajev finis Leningradan Ŝtatan Universitaton, instruis en Moskva Ŝtata Universitato, Moskva Ŝtata Lingva Universitato, Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj.
Kiel iranisto, Magomet Isajev multe kontribuis al la esplorado de la digora dialekto de la oseta lingvo. Kiel sociolingvisto, li multe laboris pri esploroj de la lingva situacio en la multlingva Sovetunio.
Remove ads
Esperanto-agado
Li esperantistiĝis en 1956. Li gvidis interlingvistikan grupon en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo. De 1979 ĝis 1989 li estis (la unua kaj la lasta) prezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Li estis kunaŭtoro de Esperanto-lernolibro kaj aŭtoro de informa libro pri Esperanto. Krome li estis redaktoro de du interlingvistikaj artikolaroj. Li estis scienca gvidanto de doktorigaj interlingvistikaj disertacioj de Dina Lukjanec kaj Boris Kolker.
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |
Verkoj
- E. A. Bokarev i interlingvistika; Problema iskusstvennogo jazyka meĵdunarodnogo obŝĉenija (1976)
- Problemy interlingvistiki (1976)
- Pri la lingvo de l' estonteco (1977)
- Язык Эсперанто (Lingvo Esperanto) (1981)
- Учебник языка Эсперанто (Lernolibro de lingvo Esperanto) (1984, kun Z. V. Semjonova)
- Pri bazaj metodologiaj problemoj de interlingvistiko (1986)
- Problemy meĵdudnarodnogo vspomogatel'nogo jazyka (1991)
- La problemo de artefarita lingvo por la internacia komunikado;
Remove ads
Eksteraj ligiloj
![]() |
Trovu « Magomet Isajev » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Dankletero de la Rusia Registaro al Isajev pro lia granda kontribuo al disvolvigo de filologia scienco (2003)[rompita ligilo]
- Problemy interlingvistiki lingvistika libro (Red. Isajev) en la rusa en la katalogo de UEA
- Problemy meždunarodnogo vspomogatel'nogo jazyka lingvistika libro (Red. Isajev) en la rusa en la katalogo de UEA
- Referaĵo de disertacio de Boris Kolker
- On the Language of the Future
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads