Manusa bubuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Manusa bubuko (Ninox meeki), konata ankaŭ kiel Manusinsula bubuko, Manusa akcipitrostrigo aŭ Manusinsula akcipitrostrigo, estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Ninox. Ĝi estas endemio de la insulo Manuso, en la Insuloj Admiralitato norde de Nov-Gvineo. Ĝi estas malgranda strigo. Ĝi havas senmarkan brunan vizaĝdiskon, ruĝecbrunajn kronon kaj dorson, striecajn blankajn flugilplumojn kaj voston, kaj blankecajn subajn partojn kun ruĝecbruna strieco. Ĝia krio estas ripetata grumblado, kiel tiu de rano.[1]
Ĝi vivas ĉefe en arbaroj, sed aperas ankaŭ en arboj proksime al homoj, kaj foje okupas riverbordajn vivejojn. Ĝi estas sufiĉe ofta tra sia limigita teritorio. Ĝi estas unu el du specioj de strigoj en Manusa Insulo.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


