Martin Kojc
slovena parapsikologo, verkisto kaj hipnotisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Martin Kojc (14-a de septembro 1901 , Središče ob Dravi — la 18-an de marto 1978 , Maribor) estis slovena parapsikologo, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, publikigisto, poeto kaj hipnotisto,
Remove ads
Vivkuro
Kojc ĉeestis lernejon en Središče ob Dravi kaj Ptuj. Li ĉeestis gimnazion en Maribor kaj finis ĝin en 1918.
Ĝis la ekesto de nazismo en Germanio, li restadis tri jarojn en Berlino[1] kie li donis konsultojn en praktika vivokonsilado en Berlino, Germanio, kie interalie Marlene Dietrich konsultis lin[1].
En 1940 li revenis al Slovenio kie li havis konsultejon pri praktika vivkonsulado en Ljubljana kie la gazetaro multe raportis pri li.[2]
En la periodo inter dudekaj kaj kvardekaj jaroj de la 20-a jarcento li verkis multe pri la temo praktika vivokonsilado.
Li ankaŭ dediĉis sian tempon al la studo de filozofio, mondreligioj, psikologio, hipnoto kaj magnetismo[3]. Li estis la unua slovena hipnotisto.
Remove ads
Martin Kojc kaj Esperanto
Martin Kojc estis ankaŭ esperantisto[4][5], sed li verkis ĉefe en la germana kaj slovena lingvoj.[6]
Plurajn liajn librojn estis eldonitaj en aliaj lingvoj, precipe en la germana, nederlanda kaj la rusa, sed lia unua kaj plej vaste legata libro Das Lehrbuch des Lebens (1935), aperis ankaŭ en Esperanto sub la titolo "La libro de la vivo"[4] en traduko de Julia C. Isbrücker(-Dirksen), eldonita de Internacia Esperanto-Instituto en 1970.
Remove ads
Verkaro
(germana) Das Lehrbuch des Lebens (lernolibro de la vivo) : la plej fama kaj konata libro, originale verkita en la germana, 1935 Tradukoj aperis en plurajn lingvojn : slovena (Učbenik življenja), nederlanda, japana kaj Esperanto.(La libro de la vivo).
(slovena) Svet jutri (mondo morgaŭ), 1956
(slovena) Samozdravljenje nervoznih težav (nervaj problemoj mem-resanigaj), 1992
(slovena) Pot k sreči (la vojo al feliĉo), 2001
(germana) Der Weg zum Glück (la vojo al feliĉo) (eld. 1938), (eld. 1967), (eld. 2002, Ljubljana)
(slovena) Razsvetljeni človek (klera homo), 2005
Bibliografio
(slovena) Helena Srnec (2018), Martin kojc most k spoznanju (Martin Kojc, ponto al la memkono), Kud Prasila, ISBN 978-961-94477-0-3
(slovena) A. Žerjav, Martinu Kojcu v spomin (en memoro de Martin Kojc), Večer, n-ro 76 (1/4/1978), p. 4.
(slovena) J.R, La libro de la Vivo, Štajerski Tednik, n-ro 28 (25/71974), p. 9.
(slovena) Osebnosti: veliki slovenski biografski leksikon (personecoj : granda slovena biografia leksikono), Ljubljana, 2008, p. 496
Remove ads
Eksteraj ligiloj
(slovena) Simpozio pri Martin Kojc (20 +21 sept. 2018, Ormož), Kud Prasila
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads