Modra

urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia

Modramap
Remove ads

Modra hungare Modor, germane Modern estas urbo en Slovakio.

Thumb
Urbopordego de Modra
Eble vi serĉas: Modrá.
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Remove ads

Situo

Modra situas en Malgrandaj Karpatoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bratislava-Trnava. La ĉefurbo troviĝas 22 km.

Historio

La kampoj komence apartenis al Bratislava burgo. La unua mencio devenis el 1158, kiam hungara reĝo Géza la 2-a donacis la lokon al episkopo de Nitra. La komunumo detruiĝis fare de tataroj en 1241. Mateo Csák havis la tutan regionon inter 1300-1321. Tiutempe la loĝantaro jam okupiĝis pri vinkulturo. En 1361 la komunumo urbiĝis, en 1569 iĝis ankaŭ kampurbo ricevinte ĝin de Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio). La urbo estis luterana episkopejo inter 1741 kaj 1934. La katolika lernejo iĝis luterana en 1594. En 1605 Stefano Bocskai okupis la urbon. En 1607 ricevis altan rangon libera reĝa urbo de Rudolfo la 2-a. Konstruado de la fortikaĵo finiĝis en 1646, tamen la turkoj detruis la urbon en 1663. Okazis incendioj en 1705 kaj 1729. En 1674 la katolika paroĥo kaj lernejo refondiĝis. En la 19-a j.c. granda parto de la fortikaĵo malkonstruiĝis.

En 1910 loĝis en la urbo 5009 da homoj (4124 slovakoj kaj 347 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), kie estis urbo kun konsilantrajto. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. La urbo ankaŭ nun famas pri vinkulturo.

Remove ads

Vidindaĵoj

Servoj

Famuloj

Esperanto

En somero de 2008 kaj 2009 okazis en Modra-Harmónia Somera Esperanto-Studado, grandskala Esperanto-renkontiĝo por lernantoj de Esperanto, organizita de lernu![1].

Ekde 2010, ĉiujn duan jaron, fine de oktobro aŭ novembre, okazas en Modra-Harmónia Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.

Partneraj urboj

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads