Norbert Conradi

hungara piarista monaĥo, instruisto, latinlingva poeto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Norbert Conradi [konrAdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plia persona nomo Conradi Ignác Norbert estis hungara piarista monaĥo, instruisto, latinlingva poeto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Conrath kaj Conrad.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Norbert Conradi[1][2] naskiĝis la  20-an de junio 1718 (nun 1718-06-20) en Pest (urbo), li mortis la 28-an de aŭgusto 1785 en Nitro.

Remove ads

Biografio

Norbert Conradi dum lernado en 1733 aliĝis al la piaristoj, la novicadaj jaroj okazis en Kecskemét, Máramarossziget kaj Nagykároly. Post siaj studoj li instruis en Kecskemét kaj en sia naskiĝurbo. En 1744 li studis teologion en Romo, jaron poste li pastriĝis. Inter 1744-1746 li estis delegitano Bukareŝto. Hejmenveninta li instruis en piaristaj gimnazioj de Pest (1748 kaj 1753), Nitro (1749 kaj 1752), Vieno (1750). Ekde 1757 li instruis teologion laŭvice en Debrecen, Vác, Veszprém (urbo) kaj Pest, krome li estis gimnaziestro kaj monaĥejestro, eĉ li havis piaristajn postenojn. Tiutempe li estis signifa latinlingva poeto.

Remove ads

Elektitaj kontribuoj

  • Elektitaj poemoj de Janus Pannonius (eldonisto, 1754)
  • Oratio de laudibus exc… dni Martini Biró Episcopi Veszprimiensis... (1762)
  • P. Vincentius Talenti a S. Philippo Nerio: Vito et rerum gestarum compendium Josephi Calasanctii a Matre Dei. Posonii (traduko el la itala, 1769)
  • Kolektitaj poemoj (manuskripto, 1792)

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads