Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj
Remove ads

La nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de norda Hindoĉinujo, partoj de Vjetnamujo, Laoso, Tajujo, Birmo, kaj de la ĉina provinco de Junano. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "nord-hindoĉinaj subtropikaj humidaj arbaroj". Ĝi ankaŭ estas unu el la 33 tersupraĵaj ekoregionoj de la hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo difinita fare de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Rapidaj faktoj ekoregiono, artefarita teritoria unuo, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] ...
Thumb
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.
Remove ads

Priskribo

Thumb
Nacia Parko Hoang Lin, Vjetnamujo.

La nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj okupas la altaĵarojn de norda Hindoĉinujo, kaj etendiĝas ekde nordorienta Vjetnamujo, kie ili kovras la supran parton de la akvokolekta areo de la Ruĝa Rivero kaj la norda Anamo Montaro, tra norda Laoso kaj la plej norda Tajujo kaj sudorienta Junano ĝis Ŝan Altebenaĵo en orienta Birmo.

La nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj estas transiro inter la tropikaj arbaroj de Hindoĉinujo kaj la subtropikaj kaj mezvarmaj arbaroj de Ĉinujo kaj de Tibeta Altebenaĵo.

La ekoregiono estas tre vasta kaj kovras 437 000 kvadratajn kilometrojn.

Remove ads

Flaŭro

La malvarmetaj vintraj temperaturoj kaj grandaj altecoj ĉe la bordero de la Tropikoj favorigas montaran plantaron kun eksplicita himalaja komponanto. Iuj de la gravaj arbaj taksonoj apartenas al familioj kiel teacoj (Schima spp.), Magnoliaceae (Michelia spp., Magnolia spp.), kaj fagacoj (Quercus spp., Castanopsis spp., Lithocarpus spp.). Maldensaj pinarbaroj ĉeestas en pli altaj situacioj, kaj makuloj de tropika arbaro kreskas en la malsekej valoj. Montaraj deciduaj arbaroj estas speciale bone disvolvitaj en la Ŝan Altaĵaroj de norda Birmo.

Remove ads

Faŭno

Thumb
Protektenda mondvast-konata specio el la ekoregiono : la ruĝa pando

Pli ol 183 mamulaj specioj estas konataj el la ekoregiono, de kiuj 4 estas endemiaj kaj 5 kvazaŭ endemiaj.

La birda faŭno estas tre riĉa, 707 specioj, kaj inkluzivas la gvardan trogonon (Harpactes wardi). Inter la birdoj troviĝas la kvazaŭ endemia Jabouilleia danjoui. Tiu ekoregiono ankaŭ subtenas plurajn fazanajn speciojn kaj buceredojn kiuj bezonas sendifektajn, maturajn arbarojn, kie la homa influo malĉeestas.

Stato de naturkonservado

Bibliografio

  • angle Wikramanayake, Eric; Dinerstein, Eric; Loucks, Colby J.; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment, Island Press, Washington, DC.

Vidu ankaŭ


Pliaj informoj Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads