Notofago

From Wikipedia, the free encyclopedia

Notofago
Remove ads

La notofagoŝajnfago (Nothofagus), kelkfoje konata per la evitenda nomo suda fago estas genro kun proksimume 35 da specioj de arboj kaj arbedoj originaj de la mezvarma ĝis tropika Suda duonglobo, nome suda Sudameriko (Ĉilio, Argentino) kaj Aŭstralio (orienta & sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, Novzelando, Novgvineo kaj Novkaledonio). Freŝdate, fosilioj estis trovataj en Antarkto [1].

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Priskribo

Thumb
N. alpina: inaj floroj.
Thumb
N. alpina: virseksaj floroj.

La folioj estas segildentaj aŭ glatrandaj, ĉiamverdaj aŭ deciduaj. La frukto estas malgranda, platigita aŭ triangula nukso, enŝlosita en kupuloj kiuj entenas 2-7 nuksojn.

Notofagaj specioj estas uzataj kiel nutraĵoplantoj de la larvoj de noktpapilioj el la genro Aenetus inkluzive A. eximia kaj A. virescens (familio Hepialidae).

Multaj individuoj estas ekstreme maljunaj, kaj iam oni kredis ke iuj populacioj ne kapablis reproduktadon en nuntempaj cirkonstancoj sur la lokoj kie ili kreskadas, krom per radikaj ŝosoj (neseksa reproduktado), estante relikva arbaro el pli malvarma estinteco. Ekde tiam estas pruvita ke seksa reproduktado povas okazi , sed disvastiĝo en malvarmetaj, izolitaj alt-altitudaj medioj je mezvarmaj kaj tropikaj latitudoj konformas al teorio ke la specio pli abundis dum pli malvarmeta pasinteco [2].

Remove ads

Taksonomio

Thumb
Ŝosoj, folioj, kaj kupuloj de Nothofagus obliqua
Thumb
Nothofagus alpina
Thumb
Nothofagus fusca var. colensoi, folioj.
Thumb
Nothofagus cunninghamii
Thumb
Nothofagus antarctica, folioj

En la pasinteco la genro estis konsiderata troviĝi en la familio de la fagacoj, sed sciencaj esploradoj estas pruvintaj ke ĝi estas genetike diferenca, kaj nuntempe ĝi estas inkludata en sia propra familio, la Nothofagaceae aŭ notofagacoj.

La genro estas klasifikita laŭ la sekvantaj sekcioj [3] :

Sekcio Brassospora ( tipo Nothofagus brassii )
  • Nothofagus aequilateralis (Novkaledonio)
  • Nothofagus balansae (Novkaledonio)
  • Nothofagus baumanniae (Novkaledonio)
  • Nothofagus brassii (Novgvineo)
  • Nothofagus carrii (Novgvineo)
  • Nothofagus codonandra (Novkaledonio)
  • Nothofagus crenata (Novgvineo)
  • Nothofagus discoidea (Novkaledonio)
  • Nothofagus flaviramea (Novgvineo)
  • Nothofagus grandis (Novgineo
  • Nothofagus nuda (Novgvineo)
  • Nothofagus perryi (Novgvineo)
  • Nothofagus pseudoresinosa (Novgvineo)
  • Nothofagus pullei (Novgvineo)
  • Nothofagus resinosa (Novgvineo)
  • Nothofagus rubra (Novgvineo)
  • Nothofagus starkenborghii (Novgvineo)
  • Nothofagus stylosa (Novgvineo)
  • Nothofagus womersleyi (Novgvineo)
Sekcio Fuscospora (tipo Nothofagus fusca)
  • Nothofagus alessandri (Centra Ĉilio)
  • Nothofagus fusca (Novzelando)
  • Nothofagus gunnii (Aŭstralio : Tasmanio)
  • Nothofagus solandri (Novzelando)
  • Nothofagus truncata (Novzelando)
Sekcio Lophozonia (tipo Nothofagus menziesii)
  • Nothofagus alpina (=N. procera) (Centra Ĉilio/Argentino)
  • Nothofagus cunninghamii (Aŭstralio : Viktorio, Tasmanio)
  • Nothofagus glauca (Centra Ĉilio)
  • Nothofagus macrocarpa (Centra Ĉilio)
  • Nothofagus menziesii (Novzelando)
  • Nothofagus moorei (Aŭstralio : Novsudkimrio, Kvinslando)
  • Nothofagus obliqua (Ĉilio/Argentino)
Sekcio Nothofagus (tipo Nothofagus antarctica)
  • Nothofagus antarctica (Sudaj Argentino kaj Ĉilio)
  • Nothofagus betuloides (Sudaj Argentino kaj Ĉilio)
  • Nothofagus dombeyi (Centra Ĉilio kaj Anda Patagonio - Argentino)
  • Nothofagus nitida (Suda Ĉilio kaj verŝajne Argentino)
  • Nothofagus pumilio (Argentino/Ĉilio)
Remove ads

Disvastiĝo

Thumb
Arealo

La modelo de distribuo ĉirkaŭ la Pacifika Rando (angle : Pacific Rim) sugestas ke la disvastiĝo de la genro datiĝas de la epoko kiam Antarkto, Aŭstralio kaj Sudameriko estis ligitaj kiel kolektiva teramaso nomata Gondvano [4].

En Sudameriko la norda genrolimito situas apud Nacia Parko La Campana kaj la Montoj de Vizcachas en la centra parto de Ĉilio.[5].

Referencoj

Bibliografio

Vidu Ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads