Parlamenta baloto en Germanio 2009

From Wikipedia, the free encyclopedia

Parlamenta baloto en Germanio 2009
Remove ads

La 27-an de septembro 2009 en Germanio okazis baloto por la nacia parlamento Bundestag. Komenciĝis ties 17-a parlamenta periodo. Entute rajtis voĉdoni 62,2 milionoj da germaniaj ŝtatanoj de pli ol 17 jaroj, 30 milionoj da viroj kaj 32,2 milionoj da virinoj.

Thumb
la anoj de la parlamento Bundestag en la plenkunsidejo

Rezulte la konservativaj partioj Christlich Demokratische Union Deutschlands ("Kristandemokratia unio de Germanio", ne en Bavario) kaj Christlich-Soziale Union in Bayern ("Kristane socia unio en Bavario", nur en Bavario) kun la liberala Freie Demokratische Partei ("Liberala demokratia partio") atingis stabilan plimulton, kaj Angela Merkel restas federacia kanceliero de Germanio. Malgajnis la Sozialdemokratische Partei Deutschlands ("Socialdemokratia partio de Germanio"), kiu perdas sian parton en la registaro kaj iĝas opozicia partio.

Remove ads

Kandidatiĝantaj politikaj partioj

En la baloto kandidatiĝis entute 27 politikaj partioj laŭ listoj en la 16 federaciaj landoj. Iuj partioj kandidatiĝis en ĉiuj federaciaj landoj, aliaj nur en kelkaj aŭ nur en unu.

Rajtis kandidatiĝi partioj, kiuj

  • ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en la Bundestag (SPD, CDU, FDP, Linke, Verduloj, CSU),
  • ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en almenaŭ unu el la 16 landaj parlamentoj (supre nomitaj partioj kaj NPD, DVU)
  • aŭ kiuj per la federacia balota komisiono Bundeswahlausschuss oficiale reklariĝis partoprenrajtaj partioj (supre nomitaj partioj kaj pliaj 19, vidu la suban liston).

Ĝis la 23-a de julio 2009 la partioj rajtis prezenti siajn kandidatiĝojn, kaj akceptiĝis entute 27 partioj. La kiel politika partio akceptita grupiĝo Demokratische Volkspartei Deutschlands (Demokratia Popola Partio de Germanio, DVD) ne prezentis ajnan landan kandidatiĝan liston, kaj la prezentitaj landaj listoj de la partio Freie Union (Libera Unio, FU) ĉiuj malakceptiĝis.

Remove ads

Partiaj kandidatoj por la posteno de la federacia kanceliero

La unuopaj partioj nomumis po unu kandidaton por la posteno de la federacia kanceliero, la ĉefministro de la post la baloto de la novaj parlamentantoj elektenda registaro - tiu kandidato konsideriĝas la ĉefa reprezentanto de sia partio en la baloto. Realisman ŝancon vere iĝi federacia kanceliero laŭ la spertoj de la pasintaj jardekoj tamen fakte nur havas la gvidaj kandidatoj de la du plej grandaj partioj. Kiel unua partio la socialdemokratia SPD la 7-an de septembro 2008 nomumis la kancelieran kandidaton Frank-Walter Steinmeier, nuna federacia ministro pri eksteraj rilatoj. Angela Merkel, la nuna kancelierino, denove kandidatas por tiu posteno nome de la konservativismaj partioj CDU kaj CSU), kaj Guido Westerwelle estas la pinta balota kandidato de la liberala partio FDP. En la ekologia partio Verduloj nomumiĝis la frakciaj gvidantoj Renate Künast kaj Jürgen Trittin. En la maldekstrisma partio Die Linke la partiestro Lothar Bisky jam en 2005 deklaris ne plu kandidatiĝi en la parlamentaj balotoj de 2009. La frakciaj prezidantoj Gregor Gysi kaj Oskar Lafontaine decidis kune gvidi sian partion en la baloto kaj konfirmiĝis en partia kongreso en junio 2009.

Remove ads

Listoj laŭ federaciaj landoj

  •  SPD – Sozialdemokratische Partei Deutschlands ("Socialdemokratia partio de Germanio", 16 landaj listoj)
  •  CDU – Christlich Demokratische Union Deutschlands ("Kristandemokratia unio de Germanio", 15 landaj listoj, ne en Bavario, kie kandidatas la alianca partio CSU)
  •  FDP – Freie Demokratische Partei ("Liberala demokratia partio", 16 landaj listoj)
  •  DIE LINKE. – Die Linke ("La maldekstro", 16 landaj listoj)
  •  GRÜNE – Bündnis 90/Die Grünen ("Alianco 90/La Verduloj", 16 landaj listoj)
  •  CSU – Christlich-Soziale Union in Bayern ("Kristane socia unio en Bavario", landa listo nur en Bavario)
  •  NPD – Nationaldemokratische Partei Deutschlands ("Naci[ism]e demokratia partio de Germanio", dekstrisma, 16 landaj listoj)
  •  DVU – Deutsche Volksunion ("Germania popola unio", dekstrisma, 12 landaj listoj)
  •  MLPD – Marxistisch-Leninistische Partei Deutschlands ("Marksisme leninisma partio de Germanio", maldekstrisma, 16 landaj listoj)
  •  PIRATEN – Piratenpartei Deutschland ("Piratopartio Germanio", 15 landaj listoj, ne en Saksio)
  •  REP – Die Republikaner ("La respublikanoj", dekstrisma, 11 landaj listoj)
  •  ödp – Ökologisch-Demokratische Partei ("Ekologie demokratia partio", 8 landaj listoj)
  •  BüSo – Bürgerrechtsbewegung Solidarität ("Movado 'Solidareco' por civitanaj rajtoj", 7 landaj listoj)
  •  Die Tierschutzpartei – Mensch Umwelt Tierschutz ("La bestoprotekta partio - homo medio bestoprotekto", 6 landaj listoj)
  •  RRP – Rentnerinnen- und Rentner-Partei ("Partio de gepensiuloj", 5 landaj listoj)
  •  FAMILIE – Familien-Partei Deutschlands ("Porfamilia partio de Germanio", 4 landaj listoj)
  •  PBC – Partei Bibeltreuer Christen ("Partio de kristanoj fidelaj al la biblio", 4 landaj listoj)
  •  DIE VIOLETTEN – Die Violetten – für spirituelle Politik ("La violkoloraj – por spirituala politiko", 3 landaj listoj)
  •  RENTNER – Rentner-Partei-Deutschland ("Partio de pensiuloj en Germanio", 3 landaj listoj)
  •  PSG – Partei für Soziale Gleichheit, Sektion der Vierten Internationale ("Partio por socia egaleco, sekcio de la Kvara Internacio", maldekstrisma, landaj listoj en Berlino kaj Nordrejn-Vestfalio)
  •  Volksabstimmung – Ab jetzt… Bündnis für Deutschland, für Demokratie durch Volksabstimmung ("Plebiscito - ekde nun ... ligo por Germanio, por demokratio per plebiscito[j]", landaj listoj en Baden-Virtembergo kaj Nordrejn-Vestfalio)
  •  CM – Christliche Mitte – für ein Deutschland nach Gottes Geboten ("Kristana mezo – por Germanio laŭ diaj reguloj", landa listo nur en Bavario)
  •  BP – Bayernpartei ("Bavaria partio", landa listo nur en Bavario)
  •  DKP – Deutsche Kommunistische Partei ("Germania komunista partio", landa listo nur en Berlino)
  •  AdM – Allianz der Mitte ("Alianco de la mezo", landa listo nur en Baden-Virtembergo)
  •  FWD – Freie Wähler Deutschland ("liberaj voĉdonantoj [en] Germanio", landa listo nur en Brandenburgio)
  •  ZENTRUM – Deutsche Zentrumspartei – plej malnova partio de Germanio, fondita en 1870 ("Germania centra partio", kristandemokratia, landa listo nur en Nordrejn-Vestfalio)
  • Thumb
    rektaj parlamentaj lokoj laŭ balotodistriktoj: nigre CDU, malhelblue CSU (en Bavario), malhelruĝe SPD, violkolore La Maldekstro (ekskluzive en partoj de la eksa ŝtato GDR), aldone verde la Verduloj (unu distrikto centre de Berlino) - Hamburgo kaj Berlino pligrandigite
    Remove ads

    Rezulto de la baloto

    Pliaj informoj Partio, Listaj voĉoj ...

    * lokoj (nomataj Überhangmandate, "pliaj parlamentaj seĝoj") matematike aldonitaj laŭ la proporcia balotsistemo

    Remove ads

    Antaŭbalotaj prognozoj

    Pliaj informoj instituto, dato ...
    Remove ads

    Nombro de parlamentanoj post la baloto

    Dum la 17-a balota periodo la germana parlamento havas 598 deputitojn. Ŝanĝon de la balota leĝo la 3-an de julio 2009 malakceptis la parlamento per voĉoj de la konservativismaj (CDU/CSU), socialdemokrataj (SPD) kaj liberalismaj (FDP) deputitoj.

    Organizado

    Dato

    La 4-an de januaro 2009 la federacia prezidento de Germanio fiksis, ke la baloto okazu la 27-an de septembro 2009.

    Laŭ paragrafo 39 de la germania konstitucio la baloto devas okazi plej frue 46, plej malfrue 48 monatojn post la ekfunkcio de la antaŭa parlamenta periodo. La 16-a periodo de la parlamento Bundestag komenciĝis la 18-an de oktobro 2005, do la baloto rajtis okazi inter la 19-a de aŭgusto kaj 18-a de oktobro 2009. Laŭ paragrafo 16 de la leĝo pri federaciaj balotoj (Bundeswahlgesetz), krome klaras, ke la baloto okazu dimanĉe aŭ dum ŝtata festotago. Samtage okazos balotoj por la landaj parlamentoj en Ŝlesvigo-Holstinio kaj Brandenburgio.

    Ŝanĝoj de balotaj distriktoj

    Per leĝo de la 17-a de marto 2008 nove difiniĝis la limoj de 31 balotaj distriktoj. La federaciaj landoj Saksio-Anhalto kaj Saksio poe perdas unu balotan distrikton, dum la landoj Malsupra Saksio kaj Baden-Virtembergo gajnas po unu.

    Balotaj observantoj de la OSKE

    Unuafoje teamo de 12 observantoj de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) inter la mezo de septembro kaj komenco de oktobro kontrolas la baloton.

    Remove ads

    Eksteraj ligiloj

    Remove ads

    Referencoj

    Vidu ankaŭ

    Loading related searches...

    Wikiwand - on

    Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

    Remove ads