Paul Heyse
germana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Paul Johann Ludwig von Heyse (* 15-a de marto 1830 en Berlino, † 2-a de aprilo 1914 en Munkeno) estis germana verkisto kaj tradukisto.
En Berlino kaj Bonn li studis klasikan kaj latinidan filologion kaj arthistorion kaj renkontiĝis i.a. kun la verkistoj Theodor Fontane kaj Joseph von Eichendorff. Grandan influon al lia verkado havis vojaĝo tra Italio dum 1852/53; post ĝi li ekloĝis en Munkeno, kie li fondis la literaturan asocion Krokodil kaj amikiĝis kun Gottfried Keller kaj Theodor Storm.
Dum sia tuta vivo Heyse verkis pli ol 150 novelojn, pli ol 20 teatraĵojn kaj kelkajn romanojn, krome li tradukis el la itala lingvo. En la jaro 1910 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo pro "sia perfekta kaj idealisma arto, kiu speguliĝas en longa kaj laŭdinda agado en la fako de poezio, dramo, romano kaj mondkonataj noveloj. " Heyse elpensis la terminon Butzenscheibenlyrik.
Remove ads
Famaj verkoj
- Novellen (1855, plej fama: L'arrabiata)
- Vier neue Novellen (1858)
- Italienisches Liederbuch (kantoj tradukitaj el la itala, 1860)
- Neue Novellen (1862)
- Meraner Novellen (1864)
- Kinder der Welt (romano, 1873)
- Im Paradiese (romano, 1875)
- Skizzenbuch (poemoj, 1877)
- Troubadour-Novellen (1882)
- Gegen den Strom (romano, 1907)
Jeno aperis en Esperanto
Edziĝa festo en "Capri" : novelo / de Paul Heyse. Esp. trad. de Ludwig Emil Meier. Kun ilustr. de Fritz Bergen. - Stuttgart: Franckh'sche Verlagsbuchhandlung, [1906]. - 59 p. : ilustr.
Originalo: Hochzeit auf Capri
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads