Potchefstroom

From Wikipedia, the free encyclopedia

Potchefstroom
Remove ads

Potchefstroom estas grandurbo en Sudafriko, en Nordokcidenta Provinco. Ĝi estas grava universitata urbo.

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Potchefstroom situas sur altebenaĵo laŭ la dekstra bordo de rivero Mooi en la meza-norda parto de la lando. Klerksdorp troviĝas 45, Vanderbijlpark 71, Soweto 91, Krugersdorp 95, Johanesburgo 114, Pretorio 159, Bloemfontein 283, Durbano 518, Port Elizabeth 819, Kaburbo 1155 km.

Historio

Potchefstroom estis fondita en 1838 fare de buroj. Baldaŭe ĝi estis ĉefurbo de sendependa ŝtato Transvalo havanta la loknomon Rives-Dorp. Dum la brita-bura milito la britoj konstruis deportejon por virinoj, infanoj kaj maljunaj viroj. En 1905 la universitato ekfunkciis. Nuntempe estas kampanjo nomi la urbegon Tlokwe. Ekde 2007 nomo de la municipo estas "Tlokwe Municipo".

Ekonomio

Potchefstroom estas grava industria urbo, kie oni okupiĝas pri ŝtaloj, nutraĵprilaboroj kaj kemiaĵoj.

Trafiko

Potchefstroom situas laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Johanesburgo-Kimberley (Sud-Afriko).

Klimato

Thumb
Malnova poŝtoficejo de Potchefstroom
Thumb
Reformita preĝejo de Potchefstroom
Thumb
Muzeo en Potchefstroom
Thumb
Mapo de Sud-Afriko, kie Potchefstroom estas trovebla meze (iomete norde)

Potchefstroom havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 10-22 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 624 mm. La pluvo januare kulminas kaj julie malkulminas.

Vidindaĵoj

Famuloj

Vidu ankaŭ

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads