Donecka provinco

provinco (область, oblast') de Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia

Donecka provinco
Remove ads

Donecka provinco (ukraine Донецька область, Donecka oblast) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Fine de 2018 en la provinco vivis 4 200 461 loĝantoj sur areo de 26 517 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 158 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Historiaj regionoj ...

Ĝiaj plej grandaj urboj estas krom la administra centro Donecko (Донецьк), la urboj Baĥmuto (Бахмут), Druĵkivka (Дружківка), Horlivka (Горлівка), Jasinuvata (Ясинувата), Jenakijevo (Єнакієве), Kostjantinivka (Костянтинівка), Kramatorsko (Краматорськ), Pokrovsk (Покровськ), Makijivka (Макіївка), Mariupolo (Маріуполь) kaj Slovjansko (Слов'янськ).

La provinco limas okcidente kun Zaporiĵa provinco kaj Dnipropetrovska provinco, nord-okcidente kun Ĥarkiva provinco, oriente kun Luhanska provinco kaj sud-oriente kun Rostova provinco.

En la provinco aktivas uzurpa Popola Respubliko de Donecko. La 11-an de majo 2014 okazis referendumo pri sendependeco en la regionoj de orienta Ukrainio, nome Donecko kaj Luganska provinco. La rezulto estis absolute majoritata por sendependeco, kvankam postaj deklaroj de novaj estroj kliniĝis al peto por aliĝo al Rusio.

Remove ads

Demografio

Nacieca konsisto de la provinco en 2001:

Remove ads

Kronologio de la kunteksto

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads