Rumia

urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Rumia
Remove ads

Rumia - germane Rahmel, kaŝube Rëmiô - estas urbo en Pomeria provinco de nuntempa Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Wejherowo. Urborajtoj de la jaro 1954. Rumia kun Wejherowo kaj Reda apartenas al la Malgranda Kaŝuba Triurbo. Dum la jaroj 1975 - 1998 la urbo apartenis al la Gdanska Vojevodio, poste al la Pomeria Vojevodio. La 30-an de junio 2012 estis pli ol 47 mil da loĝantoj - do Rumia evidente estas la plej granda urbo en Pollando kiu ne estas la sidejo de la distrikto.

Thumb
La preĝejo en Janowo (legu: Janovo) dum la konstruado en la jaro 2002
Rapidaj faktoj urba komunumo • urbeto ...
Thumb
La Rondo-placo de la Prezidento de Pollando Lech Kaczyński (legu: Leĥ Kaĉinjski) en Rumia.
Remove ads

Prahistorio

En la loka setlejo (esplorfosadejo) oni trovas ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (600-400 jaroj a.K.). La frua ferepoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La nomo ferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero.

Historio

Dum la jaroj 1223 - 1224 – estas la unua mencio en ne precize datita dokumento, en kiu pomeria princo Świętopełk (legu: Ŝvjentopeŭk) kiel donacon donis la vilaĝon Rumina al cisterciana abatejo de Oliwa (Oliva) apud Gdansko. La abatejo posedis ĝin ĝis la jaro 1772.

En la jaro 1309 la Ordeno de germanaj kavaliroj okupas la Pomerion kaj Rumia. Post la dua Pac-Traktato de Toruno en la jaro 1466 la grandparte germanlingva Reĝa Prusio kun Gdansko kaj Rumia venas al Pollando, sed post la unua dispartigo de Pollando, t.e. en la jaro 1772 venas al reĝlando Prusio.

En la jaro 1870 – fervojo en Rumia.

Post la Unua Mondmilito kaj post la Traktato de Versajlo Germanio perdis multajn teritoriojn por siaj najbaroj - la plej multon akiris Pollando kiu aperis denove sur la mapo de Eŭropo post la dispartigoj de Pollando. La 10-an de februaro 1920 jaro – enmarŝis al Rumia la Pola Armeo de generalo Haller kaj Rumia estis en Dua Pola Respubliko.

Post la komenco de la Dua Mondmilito en aŭtuno 1939 dum la defend-bataloj mortis 2000 polaj soldatoj. Ĝis la 13-27 de marto 1945 estis la germana defendo de la Monto Markowca, kie la germana armeo konstruis fortreson. En la bataloj de 1945 inter germanaj, polaj kaj sovetiaj soldatoj mortis pli ol 8000 soldatoj.

En la jaro 1954urborajtoj – la urbon Rumia oni kreis el la vilaĝoj: Rumia, Zagórze (legu: Zaguĵe), Biała Rzeka (legu: Bjaŭa Ĵeka), Szmelta (legu: Ŝmelta) kaj Janowo (legu: Janovo). La 1-an de januaro 2001 – oni decidis aneksi en la limojn de la urbo la vilaĝon Kazimierz (legu: Kazjimjeĵ) el la Komunumo Kosakowo (legu: Kosakovo) (la decido post kelkaj monatoj tamen estis nuligita).

En la jaro 2004 – la solenaĵoj de la 50-jara datrevono de la urborajtoj de Rumia.

Remove ads

La honoraj civitanoj

  • Robert Korzeniowski (legu: Koĵenjovski) – pola atletikisto, marŝisto, plurfoja olimpika majstro kaj plurfoja majstro de la mondo kaj de Eŭropo. La unua vetbatalanto en la historio de la monda marŝado, kiu akiris medalojn en tri laŭvicaj olimpiaj ludoj, kaj ankaŭ la unua, kiu gajnis rivaladon je 20 kaj 50 km dum la sama olimpiko. Li estas kvarfoja olimpika majstro (1996; 2000 – dufoje; 2004) (vidu la apudan foton).
  • Katarzyna (Joanna) Kurowska (legu: Kataĵina Kurovska) - aktorino (vidu la apudan foton).
  • Zygmunt Malczewski (legu: Zigmunt Malĉevski).
  • Henryk Skorowski (legu: Henriko Skorovski).
  • Edmund Wittbrodt (legu: Vitbrod) (de la 1998) - Ministro pri Edukado en la Pola Registaro de Jerzy Buzek, senatano, rektoro de la Gdanska Teknika Universitato, la prezidanto de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (vidu la apudan foton).

La famaj rumianoj

  • Joanna Kurowska (legu: Kurovska) - aktorino (vidu la supran foton).
  • Stanisław Ormiński (legu: Stanislao Orminjski) - pastro, profesoro, muzikisto kaj komponisto (vidu sube la monumenton starigitan en Rumia omaĝe al li).
  • Hipolit Roszczynialski (legu: Roŝĉinjalski) - vokto de la Komunumo Rumia-Zagórze (legu: Rumja-Zaguĵe), batalis kiel profesia pola soldato dum la Pola-bolŝevika milito en kiu estis avancita ĝis subleŭtenanto kaj distingita per la ordeno Virtuti Militari. Post la milito avancita al la rotestro de la 18-a Regimento de Ulanoj en Grudziądz (legu: Grudzjondz). La 11-an de novembro 1939 mortigita fare de germanoj en Piaśnica (legu: Pjaŝnjica) en la amas-pafmortado kiu pro la simileco al masakro de Katyn estas nomata la Pomeria Katyn.
  • Henryk Skorowski (legu: Henriko Skorovski) - pastro, prof. d-ro habil., rektoro de Varsovia Universitato de la kardinalo Stefan Wyszyński (legu: Viŝinjski).
  • Erika Steinbach (legu: Ŝtajnbaĥ) - la parlamentanino de Germana Federacia Konferenco (Bundestag), (n. 25-an de julio 1943 en Rumia) estas germana politikistino (en CDU, ekde 1974). Ŝi estas membro de la germana parlamento ekde 1990 kaj prezidantino de Asocio de la forpelitaj germanoj (Bund der Vertriebenen) ekde 1998 (vidu la apudan foton).

Pro ŝia akra batalo por la forpelitaj germanoj, ŝi estas pli konata en Pollando ol en Germanio. Pola fotomuntaĵo de gazeto Wprost prezentis ŝin kiel SS-anon rajdantan sur kanceliero Gerhard Schröder.

  • Edmund Wittbrodt (legu: Vitbrod) - Ministro pri Edukado en la Pola Registaro de Jerzy Buzek (legu: Jeĵi Buzek), senatano, rektoro de la Gdanska Teknika Universitato, la prezidanto de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (vidu la supran foton).
Remove ads

Partnerurboj

Esperanto

En la urbo loĝas senatano, prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (legu: Vitbrod) - la prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton. En apuda urbo Gdynia loĝas esperantisto Kazimierz Krzyżak (legu: Kĵiĵak), la ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL), kawan1@interia.pl, www.ede.esperanto.info.pl

Thumb
La Rondo-placo de Eŭropa Unio
Thumb
La strato Pomorska
Thumb
La monumento de pastro Stanisław Ormiński, la fama rumiano
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads