Ruruo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ruruo
Remove ads

Ruruo (Ninox novaeseelandiae) estas arbara birdo el Aotearoa (Nov-Zelando), aktiva vespere kaj nokte. Ĝi estas nomita tiel pro sia karakteriza birdkanto. La birdoj apartenas al la ordo Strigoformaj familio Strigedoj, same kiel kutima Gufo; ili havas brunkolorajn plumojn kun multaj makuloj. La dieto de ruruoj konsistas de diversaj insektoj, inkluzive papilioj kaj vetaoj. Angloparolantoj ofte titolas la birdon MoreporkBoobook.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Taksonomio

Thumb
Ruruo

La ruruo estis formale priskribita en 1788 de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun la aliaj strigoj en la genro Strix kaj stampis la duvortan nomon Strix novaeseelandiae.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur la "New Zeeland owl" el Rio Reĝino Karloto kiun priskribis en 1781 la angla ornitologo John Latham en sia plurvoluma A General Synopsis of Birds. Latham akiris sian informon el Johann Reinhold Forster kiu akompanis James Cook en lia dua vojaĝo al la Pacifika Oceano.[2][3] La ruruo estas nun unu el 37 strigoj metitaj en la genron Ninox, kiun enkondukis en 1837 la angla natursciencisto Brian Houghton Hodgson.[4][5] "Morepork" (Ruruo) estis deklarita oficiala nomo fare de la Internacia Ornitologia Komitato.[5]

Oni agnoskis jenajn tri subspeciojn:[5]

  • N. n. novaeseelandiae (Gmelin, JF, 1788) – Norda kaj Suda Insuloj de Nov-Zelando kaj Rakiura Insulo
  • N. n. undulata (Latham, 1801) – Norfolka bubuko, Norfolkinsulo (oriento de Aŭstralio)
  • N. n. albaria Ramsay, EP, 1888 – bubuko de Lord Howe, Insulo Lord Howe (oriento de Aŭstralio) mortinta

Kaj Gerlof Fokko Mees kaj Ernst Mayr konsideris la taksonomion de la bubuko kiel ege malfacila,[6] el kiuj ĉi-lasta rimarkis en 1943, ke ĝi estas "unu el la plej malfacilaj problemoj, kiujn mi iam ajn renkontis".[7] En sia libro de 1968, Nightwatchmen of the Bush and Plain (Noktgardistoj de la Arbusto kaj Ebenaĵo), la aŭstralia natursciencisto David Fleay observis, ke la bubukoj el Tasmanio pli similis tiujn de Nov-Zelando ol tiujn el kontinenta Aŭstralio, kvankam li sekvis Mees-on traktante ilin kiel unuopan specion.[8]

Ekzamenante kaj morfologiajn kaj genetikajn (citokromo b) karakterizaĵojn, Michael Wink kaj kolegoj konkludis, ke la aŭstralia bubuko estas aparta de la ruruo, same kiel la Tasmania bubuko, kiu estis levita al specio-statuso kiel Ninox leucopsis.[9] En 2022, la Internacia Ornitologia Kongreso reklasifikis la Tasmanian bubukon kaj la ruruon kiel apartajn speciojn.[10][11]

Remove ads

Aspekto

Thumb
Ruruo en Novzelando

La ruruo estas 26 ĝis 29 cm longa, kaj la ino iomete pli granda ol la masklo. Inoj estas iomete pli pezaj, 170–216 g kompare kun la masklo, kiu pezas 140–156 g.[12] La ​​ruruo havas ĝenerale malhelbrunan kapon kaj suprajn partojn, kun palbrunaj makuloj sur la kapo kaj kolo kaj blankaj markoj sur la cetero de la supraj partoj, kun palflavblanka supercilio (brovo), malhelbrunaj orelkovriloj kaj flavbrunaj vangoj.[13] La okuloj estas flavaj ĝis orflavaj.[14] La plumoj de la mentono kaj gorĝo estas flavecbrunaj kun malhelbrunaj ŝaftoj. La plumoj de la subaj partoj estas plejparte malhelbrunaj kun flavecbrunaj kaj blankaj makuloj kaj strioj, kun la pli grandaj markoj sur la ventro, kiuj igas ĝin aspekti pli pala ĝenerale. La supra vosto estas malhelbruna kun pli helbrunaj strioj.[13] La vaksaĵo kaj beko estas palblugrizaj kun nigra tranĉrando. La piedoj estas oranĝaj aŭ flavaj kun nigretaj ungegoj.[14]

Junaj ruruoj ne atingas plenkreskan plumaron ĝis sia tria aŭ kvara jaro.[13] La pintoj de la plumoj de junaj idoj estas blankaj kaj lanugaj, restaĵoj de la lanugo de la nestidoj. Ĉi tiuj eluziĝas kun la tempo, restante plej longe sur la kapo. La plumoj de la kapo, kolo kaj subaj partoj estas pli lanugaj ĝenerale. Ilia plumaro estas pli malhela kaj pli grizecbruna ĝenerale ol tiu de plenkreskuloj.[15]

Remove ads

Kutimaro

Ili kutime videblas solaj, en paroj, aŭ en malgrandaj familigrupoj de plenkreska paro kaj ĝis tri idoj.

Marĉaj cirkuoj povus eble predi junajn ruruojn.[13]

Dumtage, ruruoj dormas en ripozejoj. Kvankam plejparte noktemaj, ili estas kelkfoje aktivaj ĉe tagiĝo kaj krepusko. La ĉefaj ĉastempoj estas vesperoj kaj matenoj, kun mallongaj ekoj de aktiveco dum la nokto. En mallumaj noktoj, ili ofte ripozas dum la mezaj horoj, kaj precipe se la vetero estas malbona, povas ĉasi tage anstataŭe.

Referencoj

Plia legado

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads