Saturn (raketo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La familion Saturn de raketoj evoluigis kaj uzis Usono dum la jaroj 1957 ĝis 1973, por lanĉi pezajn ŝarĝojn en terorbiton kaj preteren. La raketoj estis uzataj kiel lanĉiloj en la projekto Apollo. La du plej gravaj anoj de la familio estis la Saturn-1B (angle Saturn IB) kaj la Saturn-5 (angle Saturn V).
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri tipo de raketo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Saturno. |

Remove ads
Fruaj planoj
En 1957 germana/usona raketinĝeniero Wernher Von Braun evoluigis la originan desegnon de Saturn, proponante al la usona Department of Defense la necesecon evoluigi pezan puŝraketon, kun puŝforto de ĉirkaŭ 6,7 MN. Tia puŝraketo kapablus alsendi 10-20 t da kargo en teran orbiton, aŭ 3-6 t aliloken en la sunsistemo.
Oni konsideris du metodojn: la unua, uzante multoblajn motorojn por atingi la 6,7 MN celon; la dua, uzante unuopan motoron de forto ege pli granda ol iu ĝis tiam kontemplita. La teamo de Von Braun esploris ambaŭ metodojn.
Von Braun proponis desegnon de ok ŝtupoj de militraketo Redstone faskoforme ĉirkaŭ unuopa raketo Jupiter, uzante motorojn S-3D jam uzataj en Thor kaj Jupiter militraketoj. La firmao Rocketdyne gajnis la kontrakton plifortigi la motorojn de 670 al 880 kN puŝforto. La nova motoro nomiĝis H-1.
Samtempe, Rocketdyne desegnis unuopan motoron, kiu atingus la saman puŝforton kiel la faska desegno, uzante unu solan motoron, kaj nomis ĝin F-1.
En 1959, Von Braun proponis ŝanĝi la nomon de la puŝraketo al "Saturn" (t.e. unu paŝo preter Jupitero). Samtempe, oni decidis ke tia peza lanĉilo ne estis utila por militaj celoj, pro tio la projekto iris al NASA.
Remove ads
Projekto Apollo
En 1961 usona prezidento John F. Kennedy prezentis sian faman parolon antaŭ la Usona Kongreso, en kiu li skizis la celon, samjardeke veturigi homojn al la luno kaj reveturigi ilin. Tiu ĉi celo donis novan urĝecon al la projekto Saturn. Oni konsideris multajn malsamajn metodojn por atingi la lunon, inter ili la ok proponoj de la Komitato Silverstein. En 1963, la propono Saturn C-5 (malfrue nomita Saturn V aŭ Saturn-5) estis elektita kiel la plej celkonforma por plenumi la celon. Tamen, la tri etapoj tiame nur ekzistis papere, kaj plejeble la luna kosmoŝipo pretiĝus longtempe antaŭ la puŝraketo. Pro tio, NASA decidis ankaŭ daŭri evoluigante la raketon C-1 (malfrue Saturn I aŭ Saturn-1) kiel provilo, ĉar ĝia malsupra etapo uzis jam ekzistantan teknologion, kaj ĝia supra etapo estis jam evoluiĝante.
Finfine, la anoj de la raketofamilio Saturn, kiuj estis lanĉitaj estis:
- Saturn-1: dek raketoj por provi la ŝtupojn S-1 kaj S-4.
- Saturn-1B: plibonigita versio de Saturn-1, kun pli forta unua ŝtupo (S-1B), uzante la S-4B del Saturn-5 kiel dua ŝtupo. Ĉi tiuj raketoj portis la unuajn homportantajn Apollo-flugojn en orbiton, kaj pli malfrue, estis puŝraketoj por Skylab kaj projekto Apollo-Sojuz.
- Saturn-5: La "lunraketo" kiu pelis Apollo-astronaŭtoj al la luno. Ĝi ankaŭ metis kosmostacion Skylab en orbiton.
Remove ads
Teknikaj datumoj
Altoj donitaj kun/sen kosmoŝipo Apollo. Ŝarĝoj validas por malalta tera orbito. Fontoj: NASA, teknikaj datumoj el
Flugoj
Remove ads
Bildaro
Eksteraj ligiloj
- http://history.nasa.gov/SP-4206/sp4206.htm
- http://history.nasa.gov/MHR-5/contents.htm Arkivigite je 2011-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads