Sejno
rivero en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sejno aŭ malpli ofte Sekvano (france Seine) estas granda rivero en norda Francio kaj komerca akvovojo de tiu lando. Ĝi ankaŭ altiras turistojn, precipe en la urbo Parizo.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sejno (fiŝkaptado) kaj Seine (departemento). |
La laŭsejnaj promenejoj en Parizo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Aliaj gravaj urboj apudaj estas Rouen kaj Troyes.
Sejno fontas sur la altebenaĵo Langres en ties parto de la departemento Côte-d'Or. Ĝi enfluas maron ĉe Havro.
Remove ads
Flankaj riveroj (alfluantoj)
| Maniko | ||
| Risle, 140 km, | ||
| Eure, 225 km | ||
| Andelle, 54 km | ||
| Epte, 100 km | ||
| Oise, 302 km | ||
| Marno, 525 km | ||
| Essonne, 90 km | ||
| Loing, 166 km | ||
| Yonne, 293 km | ||
| Aube, 248 km | ||
| Fonto | ||
La supra skemo montras la gravajn alfluantojn. Risle enfluas la estuaron de Sejno.
El la historio
Oni supozas, ke la nomo de tiu rivero (Sequano) estis donita de popoloj, kiuj loĝis antaŭ la Gaŭloj, ĉar tiuj ne konis la sonon [kw], el kiu ili faris [p] antaŭ sia veno en la landon.
Ĝis 1968 ekzistis franca departemento nomata Sejno, kiu havis la numeron 75. Pro la amasiĝo de loĝantoj ĉirkaŭ Parizo (en ties "krono") ĝi estis dividita en kvar novajn departementojn:
- Hauts-de-Seine (92)
- Paris (75)
- Seine-Saint-Denis (93)
- Val-de-Marne (94)
Remove ads
Komparu kun
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


