Dinastio Tang

ĉina ŝtato (618–907 p.K.) From Wikipedia, the free encyclopedia

Dinastio Tang
Remove ads

La dinastio TangTanga Dinastio (ĉine: 唐朝, pinjine: táng cháo}) fondiĝis en la jaro 618 kaj pereis en 907. Ĝi sekvis la dinastion Sui kaj anstataŭis la epokon de la kvin dinastioj kaj dek regnoj. Ĝi estis interrompita de la dinastio Zhou de Wu Zetian de 690 ĝis 705.

Rapidaj faktoj Dinastiaj rilatoj ...
Pliaj informoj History of China Historio de Ĉinio ...

La dinastio Tang dividiĝas en du periodojn, la antaŭan kaj la postan, kun la An-Shi-tumulto kiel limo. La antaŭa periodo estis prospera, la posta, forvelkanta.

Remove ads

Historio

Thumb
Teritorio de la dinastio Tang ĉirkaŭ la jaro 663

Fondiĝo

La dinastio Tang estis fondita de Li Yuan, duonturko, kiu konkeris en la jaro 617, kiam okazis multaj ribeloj, la urbon Chang'an. Sekve de tio la imperiestro Sui Yangdi de la dinastio Sui estis strangolita de siaj konsilistoj. La generalo Li Yuan transprenis kiel imperiestro la nomon Tang Gaozu. Oni taksis lin nedecideman reganton, ĉiam en la ombro de sia filo Li Shimin. Li fine demisiis en la jaro 626.

Poste lia filo Li Shimin, sukcesis kiel imperiestro Taizong, venki la orientajn turkojn en la jaroj 626/630, kio ebligis al la dinastio Tang disvastiĝi laŭ la silkovojo kaj malfermis Ĉinujon al eksterlando. Multaj fremdaj komercistoj kaj militistoj alvenis en la landon kaj influis la tiaman urban kulturon. Multaj ĉinaj nobeloj ekzemple tiam ludis poloon, irandevenan ludon kaj sur hejmaj aĵoj troviĝis iranaj, hindaj aŭ turkaj ornamaĵoj. Oni emis publikigi mokajn desegnaĵojn pri eksterlandanoj, virinoj ne portis vualon kaj eĉ portis virajn vestaĵojn eksterdome. La princo Li Chengqian (mortis en 645) kondukis kiel ĥano de la turkoj.

Post sia imperiestriĝo, Taizong ege diligentis por prosperigi la landon; tiel ke la dinastio Tang fariĝis la senpredecence prospera en la ĉina feŭda socio kaj antaŭiris en la mondo politike, ekonomie, kulture kaj simile. Poste aperis alia prospera periodo dum la regado de la imperiestro Xuanzong; tamen ĝuste en tiu periodo aperis tumulto lanĉita de An Lushan kaj Shi Siming kaj pro tio la dinastio iris al dekadenco.

La ĉefurbo de Ĉinujo en la Tang-epoko iĝis Chang'an (nuntempe Ŝjiano, ĉirkaŭ 1 miliono da loĝantoj); sed alia ĉefa urbo estis Luoyang.

La administracio de la Tang-dinastio organiziĝis jene:

  • La imperiestra kancelario (men-hsia-sheng): ĝi subtenis la imperiestron ĉe aŭdiencoj kaj ceremonioj, kaj kolektis raportojn por li.
  • La imperiestra sekretariejo (chung-shu-sheng): ĝi prilaboris la dekretojn de la imperiestro kaj kontrolis kune kun la imperiestra kanceliero la politikon.
  • La ŝtata kancelario (shang-shu-sheng): ĝi dividiĝis je la klasikaj ses ministerioj por oficistoj, financoj, ritoj, milito, justico kaj publikaj laboroj kaj estis estrata de du prezidantoj.
  • La ŝtatkonsilio: al ĝi apartenis kutime la estroj de la ŝtata kancelario.
  • Aldonaj oficejoj kun limigitaj funkcioj, inter kiuj la cenzurejo (yü-shih-t'ai) havis apartan gravecon, ĉar ĝi kontrolis la oficistojn rilate al politiko kaj moralo.

La oficistaro estis dividita je naŭ rangoklasoj, sendepende de la efektive ekzekutata funkcio. Taizong renovigis ankaŭ la ekzamensistemon por oficistoj (historio, konfuceaj klasikistoj, liriko kaj administraciaj aferoj; maksimume dek procentoj de la kandidatoj sukcesis) por havigi al si pli efikajn oficistaron. Praktike tamen mono kaj deveno determinis, kiu iĝis oficisto, tiel ke la plej altaj postenoj daŭre estis rezervataj al la nobelaro.

Punleĝoj estis simpligitaj kaj mildigitaj, la lerneja sistemo subvenciita. La leĝkodekso de la dinastio Tang, la Tanglü-shuyi, estas konservata entute. Ĝi estis tre vasta (pli ol 500 paragrafoj en 12 ĉapitroj) kaj rimarkindas sentrua logiko. Estis taksata kaj la graveco aŭ la eco de la punota ago kaj la socia pozicio de la viktimo. Aldone al la punleĝaro estiĝis unuaj skizoj de oficistara leĝo.

Fine de sia vivo la imperiestro Taizon (mortis en 649) ekmilitis kontraŭ Koreujo, kio fine izoligis lin de sia registaro. En la jaro 651 registriĝis la unua araba senditaro de la kalifo Uthman ibn Affan, en 643 alvenis al la kortego eĉ senditaro de la bizanca imperio. Aliaj militoj kontraŭ la turkoj estis ja sukcesaj, sed ili ne estis daŭraj.

Dekadenco

En la lasta periodo de la dinastio Tang, pro ĥaosa politiko, ribelis kamparanoj. Unu el la gvidantoj de la ribeloj, Zhu Wen, fondis la regnon Posta Liang, la unuan regnon de la kvin dinastioj.

Remove ads

Ekonomio

Thumb
Orumita arĝenta kruĉo de Tang periodo, kun la formo de ledosakoj de nordaj nomadoj[1] ornamita pere de ĉevalo dancante kun vinpokalo en sia buŝo, ĉar la ĉevaloj de la imperiestro Ksuanzong estis trejnitaj por fari tion.[1]

Pere de terkomerco laŭlonge de la Silka Vojo kaj markomerco per ŝipo tramare, la ŝtato Tang kapablis akiri kaj ekhavi multajn novajn teknologiojn, kulturajn praktikojn, rarajn luksaĵojn, kaj tiutempajn varojn. El Eŭropo, Mezoriento, Centra kaj Suda Azio, la Tang dinastio kapablis akiro novajn ideojn en modo, novaj tipoj de ceramiko, kaj plibonigis arĝento-fandajn teknikojn.[2] La Tang ĉinoj ankaŭ laŭgrade adoptis eksterlandajn konceptojn de taburetoj kaj seĝoj por sidiĝi, dum la antaŭaj ĉinoj ĉiam sidiĝis sur matracoj metitaj surgrunde.[3] Popoloj de Mezoriento sopiris kaj aĉetis pogrande ĉinajn varojn kiel silkaĵoj, lakaĵoj, kaj porcelanaĵoj.[4] Kantoj, dancoj, kaj muzikaj instrumentoj el eksterlandaj regionoj iĝis popularaj en Ĉinio dum la Tang dinastio.[5][6] Inter tiuj muzikaj instrumentoj estis hobojoj, flutoj, kaj malgrandaj lakitaj drumoj el Kuĉa en la Tarim-baseno, kaj perkutinstrumentoj el Barato kiel cimbaloj.[5] En la kortego estis naŭ muzikaj ensembloj (etende el sep en la Sui dinastio) kiuj ludis eklektikan azian muzikon.[7]

Thumb
Monero de la Tang dinastio nome Kai Yuan Tong Bao (開元通寳), por la unua fojo stampita en 621 en Ĉang'an, modelo por la japana monero de la 8-a jarcento nome Wadōkaichin.

Estis granda interagado kun Hindio, kerno por la budhisma sciaro, kun famaj vojaĝantoj kiel Xuanzang (mortinta en 664) kiu vizitis la sudazian ŝtaton. Post 17-jara longa veturado, Xuanzang sukcesis reporti valorajn sanskritajn tekstojn kiuj estis tradukitaj en ĉinan lingvon. Estis ankaŭ Tjurk–ĉina vortaro disponebla por gravaj saĝuloj kaj studentoj, dum tjurkaj popolkantoj havigis inspiron por kelka ĉina poezio.[8][9] En la interno de Ĉinio, komercon faciligis la Granda Kanalo kaj la racia plibonigo fare de la Tang registaro de la pli granda kanalsistemo kiu malpliigis la kostojn de transportado de grano kaj de aliaj varoj.[10] La ŝtato ankaŭ administris vojaron de ĉirkaŭ 32 100 km de poŝta servo ĉu ĉevale ĉu boate.[11]

Silka Vojo

Thumb
Trikolora statueto de la Tang dinastio sancai de muzikistoj de Sogdio rajdantaj sur Baktria kamelo, 723 n.e., Xi'an

Kvankam la Silka Vojo el Ĉinio ĝis Eŭropo kaj la Okcidenta mondo estis dekomence malfermita dum la regado de la imperiestro Wu (141–87 a.n.e.) nome dum la dinastioHan, ĝi estis remalfermita fare de la Tang regantoj en 639 kiam Hou Junji (mortinta en 643) konkeris la Okcidentan Ĉinion, kaj ĝi restis malfermita dum preskaŭ kvar jardekoj. Ĝi estis fermita post la Tibetanoj kaptis ĝin en 678, sed en 699, dum la periodo de la imperiestrino Wu, la Silka Vojo remalfermiĝis kiam la Tang regantoj rekonkeris la Kvar Garnizonojn de Anksi origine instalitaj en 640,[12] denove konektante Ĉinion rekte al Okcidento pere de la surtera komerco.[13]

La Tang dinastio rekaptis la ŝlosilan vojon laŭ la valo de Gilgit el Tibeto en 722, perdis ĝin al la Tibetanoj en 737, kaj regajnis ĝin sub la estro de la Gogurje-Korea Generalo Gao Xianzhi.[14] Kiam la ribelo de An Luŝan finiĝis en 763, la Tang Imperio retiris siajn trupojn el siaj okcidentaj teritorioj, kio ebligis, ke la Tibeta Imperio klare fortranĉis la rektan kontakton de Ĉinio kun la Silka Vojo.[15] Interna ribelo en 848 renversis la Tibetajn regantojn, kaj la Tang Imperio regajnis la nordokcidentajn guberniojn el Tibeto en 851. Tiuj teritorioj enhavis ŝlosilajn herbejajn areojn kaj paŝtejojn ege taŭgajn por la bredado de ĉevaloj, kion la Tang dinastio despere bezonis.[15][16]

Spite al la fakto ke multaj eksterlandaj eŭropaj veturantoj venis en Ĉinion por loĝi kaj komerci, multaj vojaĝantoj, ĉefe religiaj monaĥoj kaj alispecaj misiistoj, registris la akrajn prienmigrajn leĝojn de Ĉinio. Kiel la monaĥo Xuanzang kaj multaj aliaj monaĥaj veturantoj atestis, estis multaj registaraj limpasejoj laŭlonge de la Silka Vojo, kiuj ekzamenis la veturpermesilojn en la Tang Imperion. Krome, bandireco estis alia grava problemo laŭlonge de la limpasejoj kaj ĉe la oazaj urboj, kaj tial Xuanzang ankaŭ registris, ke lia grupo de vojaĝantoj estis atakita de banditoj en multaj okazoj.[4]

La Silka Vojo ankaŭ influis arton de la Tang periodo. Ĉevaloj iĝis grava simbolo de prospero kaj povo same kiel instrumento de militistaj kaj diplomataj politikoj. Ili reprezentis la forton kaj de la diversaj facetoj de la ŝtato kaj de la komerco, transporto kaj komunikado, tiukadre ankaŭ kun kameloj. Ĉevaloj estis adoritaj kiel parenco de drako.[17]

Marhavenoj kaj markomerco

Thumb
Kontrakto el la Tang dinastio trovita en la Astana Tombejo en Turfan kiu registras la aĉeton de sklavo 15-jaraĝa kontraŭ ses rulaĵoj de pura silko kaj kvin ĉinaj moneroj.

Ĉinaj senditoj estis navigintaj tra la Hinda Oceano al ŝtatoj de Barato eble ekde la 2-a jarcento a.n.e.,[18][19] kvankam estis dum la epoko de la Tang dinastio kiam forta ĉina marapero povis troviĝi en la Persa Golfo kaj en la Ruĝa Maro, en Persio, Mezopotamio (navigante laŭ la rivero Eŭfrato en teritorioj de nuntempa Irako), Arabio, Egiptio en Mezoriento kaj Aksumo (Etiopio), kaj Somalio en la Korno de Afriko.[20] Aliflanke, el la sama propra Kurajŝa tribo de Muhammad, Sa'd ibn Abi-Ŭakkas navigis al Ĉinio kaj tradicie oni atribuas al li la enkondukon de Islamo en Ĉinion kaj la fondon de la moskeo Huaiŝeng en Kantono, nome unua moskeo en Ĉinio, dum la regado de la imperiestro Gaozong.[21][22]

Dum la Tang dinastio, miloj da eksterlandaj komercistoj venis kaj loĝis en nombraj ĉinaj urboj por negocadi kun ĉinoj, kiel Persoj, Araboj, Hinduaj Hindianoj, Malajoj, Bengaloj, Sinhaloj, Kmeroj, Ĉamoj, Judoj kaj Nestorianaj kristanoj el Mezoriento, inter multaj aliaj.[23][24] En 748, la Budhisma monaĥo Jian Ĵen priskribis Kantonon kiel aktiva komerca kaj negoca centro, kien multaj grandaj kaj impresaj eksterlandaj ŝipoj venis haveniĝi. Li skribis, ke "multaj grandaj ŝipoj venis el Borneo, Persio, Kunglun (Indonezio/Javo) ... kun ... spicoj, perloj, kaj jado amasigitaj alte en montoj",[25][26] kiel estas verkita en la Ĝue Jue Ŝu (Perditaj registroj de la Ŝtato Jue). Rilatoj kun Araboj estis ofte polemikigaj: Kiam la imperia registaro estis klopodante por subpremadi la Anluŝanan ribelon, arabaj kaj persaj piratoj bruligis kaj rabadis Kantonon la 30an de Oktobro, 758. [15] La Tang registaro reagis fermante la havenon de Kantono dum ĉirkaŭ kvin jardekoj; tiel, eksterlandaj ŝipoj venis al haveno de Hanojo anstataŭe.[27] Tamen, kiam la haveno remalfermiĝis, ĝi plue kreskiĝis kaj prosperis. En 851 la araba komercisto Sulaiman al-Tajir observis la fabrikadon de ĉina porcelano en Kantono kaj admiris ĝian travidebaln bonkvaliton.[28] Li havigis ankaŭ priskribon de la kantonaj varoj, grenstokejoj, loka registara administrado, kelkaj el ties skribitaj registroj, traktado de veturantoj, kun la uzado de ceramiko, rizo, vino kaj teo.[29] La estado de eksterlandanoj finiĝis pro la Kantona masakro grandparte kiel revenĝo pro la atako de 758, sed nun farita de la ĉina ribelulo Huang Ĉao en 878, kiu intence amasmurdis milojn de eksterlandanoj de ĉiaj etnecoj kaj naciecoj.[30][31][32] La ribelo de Huang estis finfine subpremata en 884.

Ŝipoj el aliaj orientaziaj ŝtatoj kiel Silla, Balhae kaj la tiama provinco Hizen de Japanio partoprenis ĉiuj en la komerco tra la Flava Maro, kie ĉefe Silla el Koreio hegemoniis.[33] Post Silla kaj Japanio remalfermis kaj renovigis malamikecojn fine de la 7-a jarcento, plimulto de japanaj markomercistoj elektis navigi el Nagasaki en direkto al la enfluejoj de la riveroj Huai, Jangzio, kaj eĉ tiom sude kiom ĝis la Golfeto de Hangĝoŭo por eviti koreajn ŝipoj en la Flava Maro.[33][34] Por renavigi al Japanio en 838, la japana ambasado en Ĉinio demarŝis per naŭ ŝipoj kaj ses dek koreaj maristoj el la koreaj distriktoj de la urboj Ĉuĵu kaj Lianŝui laŭlonge de la rivero Huai.[35] Oni scias ankaŭ, ke ĉinaj komercŝipoj veturis al Japanio naviginte el variaj havenoj laŭlonge de la marbordoj de la provincoj Ĝeĝjango kaj Fuĝjano.[36]

Ĉinoj engaĝiĝis en grandskala produktado por transmara eksportado almenaŭ ĉirkaŭ la epoko Tang. Tio estis konfirmita per la malkovro de la Belitung-vrako, nome araba daŭo vrakita kaj konservita en sedimentoj en la Gaspara Markolo proksime al la insulo Belitung, kiu enhavis 63 000 pecojn de Tang ceramiko, arĝento kaj oro (inter kiuj bovlo el Ĉangŝa kun skribaĵo inkludanta daton: "16a tago de la sepa monato de la dia jaro de la regado de Baoli", aŭ 826, ĉirkaŭkonfirmita pere de radiokarbona datado de stelanizo (Illicium verum) en la vrako).[37] Startinte en 785, ĉinoj ekvenis regule al Sufala en la orientafrika marbordo por eviti la arabajn perantojn,[38] kaj variaj tiutempaj ĉinaj fontoj havigas detalajn priskribojn de la komerco en Afriko. La funkciulo kaj geografo Jia Dan (730–805) skribis pri du oftaj markomercaj vojoj siatempaj: unu el la marbordo de la Bohaj-maro en direkto al Koreio kaj alia el Kantono tra Malako en direkto al la Nikobaroj, Srilanko kaj Hindio, la orientaj kaj nordaj bordoj de la Araba Maro al la rivero Eŭfrato.[39] En 863 la ĉina aŭtoro Duan Ĉengŝi (mortinta en 863) havigis detalhavan priskribon de sklavkomerco, eburkomerco, kaj ambra komerco en lando nomita Bobali, kion historiistoj supozas Berbera en Somalio.[40] En Fustat (malnova Kairo), Egiptio, la famo de ĉina ceramiko tie kondukis al enorma peto de ĉinaj varoj; tiukadre ĉinoj ofte veturis tien (tio pluis en postaj periodoj kiel ekzemple dum la Fatimida Egiptio).[41][42] El tius tempoperiodo, la araba komercisto Ŝulama iam verkis pri sia admirado por la ĉinaj marnavigantaj ĵonkoj, sed notis, ke iliaj karenoj estis tro profundaj por permesi al ili eniri en la riveron Eŭfrato, kio devigis ilin transigi pasaĝerojn kaj varojn en malgrandajn boatojn.[43] Ŝulama notis ankaŭ, ke ĉinaj ŝipoj estis ofte tre grandaj, kun kapacitoj de ĝis 600–700 pasaĝeroj.[39][43]

Remove ads

Kulturo

Thumb
Kamelrajdanto (ceramikaĵo el la dinastio Tang)

La dinastioj Sui kaj Tang alprenis relative malferman politikon eksteran, estis oftaj la ekonomiaj kaj kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Literaturo ege prosperis en la dinastio Tang, en kiu vivis sinsekve tre eminentaj poetoj, kiel Chen Ziang en la komenca periodo, Li Bai kaj Du Fu en la prospera periodo,[44] Bai Juyi kaj Yuan Zhen en la meza periodo kaj Li Shangyi kaj Du Mu en la malfrua periodo; aperis ankaŭ eminentaj kaligrafoj kiel Yan Zhenqing kaj pentristoj kiel Yan Liben, Wu Daozi kaj Wang Wei.

En la scienc-teknika flanko, el la ĉinaj kvar gravaj inventoj, du, tio estas, presarto kaj pulvo estis inventitaj en tiu periodo.

Kaiĝuan Za Bao, Kaiyuan Za Bao, Kaiĝuan Ĉao BaoKaiyuan Chao Bao, nome Bulteno de la Kortego,[45] estis oficiala publikaĵo kiu unue aperis en la 8a jarcento, dum la epoko Kaiĝuan de la Dinastio Tang. Ĝi estis priskribita kiel la unua revuo aŭ oficiala gazeto de Ĉinio,[46] kaj ankaŭ kiel la unua magazino de la mondo.[47]

Literaturo

Laŭlum, en sia artikolo "Ĉina klasika beletro en Esperanto" disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo kaj dediĉas laŭdajn paragrafojn al la literaturo de tiu dinastio.[48] Por Laŭlum en tiu dinastio la klasika ĉina poezio ĉeniris sian oran epokon. Oni kolektis milojn da tiamajn poemojn. La plej elstaraj poetoj estis Li Bai (701-762), heredanto de la romantikeco de Qu Yuan, kaj Du Fu (712-770), heredanto de la realismo de la "Libro de poezio" de Konfuceo.

Li Bai, konata ankaŭ kiel "Li Tai-po", suferis malfacilan vivon, iĝis ebriulo kaj tiel multaj liaj poemoj rilatas al drinkado. Ĉiuokaze li verkis pli ol 900 poemojn, en kiuj li rakontis legendojn, mitojn kaj priskribis hiperbolojn, imagojn kaj fantaziaĵojn. Kalocsay tradukis lian poemon "Sola dum drinko sub la Luno", kies titolo jam sugestas la enhavon. Per tiu verko kaj aliaj similaj, oni konsideras Li Bai kreinto de la poezia formo soneto.[49]

Du Fu, kvankam amiko de Li Bai, montris tute alian stilon, nome esprimanta melankolion kaj realismon. Li verkis pli ol 1400 poemojn, en kiuj li priskribis la malriĉecon de la popolo kaj la diboĉadon kaj kruelon de la superuloj. Ekzemplo estas lia "Pedelo de Shihao-Vilaĝo", kiu priskribas la ploron de malriĉa laboristo kiu perdis siajn filojn kaj devas zorgi pri la restinta familio.[50]

Bai Juyi (772-846) estis realisma poeto, kiu esprimis siam empation kun la laborista klaso. La poemo "Maljuna lignokarbisto" jam montras el titolo la ĉefajn trajtojn de la enhavo, nome oni detalas la suferon de la peniga laboro, plus la maljusteco fare de la burokratoj je la servo de la regantoj. Li verkis pli ol 170 satirojn, kiuj kritikas ekzemple la maljustecojn de impostoj kaj la subpremadon de virinoj ekzemple en "Bivo". En "Eterna bedaŭro" la diboĉado de imperiestro Li Longji kaj imperiestrino Yang Yuhuan okazigis la ribelon de An Lushan kaj Shi Siming. Entute Bai Juyi verkis pli ol 3000 poemojn, kiujn laŭdire li legis al maljunulinoj por certigi, ke ili estas kompreneblaj.[51]

Aliaj elstaraj poetoj estis Meng Haoran kaj Wang Wei (idiliaj pejzaĝoj), Gao Shi kaj Cen Shen (pri landlimaj gardistoj) kaj Wen Tingyun kaj imperiestro Li Yu (937-978), kiuj uzis novan poezitipon nome "ci"-oj, tio estas laŭmelodiaj versaĵoj, kiuj estu kantataj laŭ precizaj melodioj, kun fiksaj longeco, ritmo kaj rimo. Li Yu montras luksemon kaj bedaŭron pro malforteco de la suda regno kaj sia propra mallibereco. Granda parto de la verkaro de la menciitaj poetoj estis tradukita esperanten.[52]

Pri prozo, pro la prospero de komerco, metilaboro kaj urboj aperis multaj klasikaj ĉinaj noveloj kiuj rakontas ĉiutagajn vivojn, kolektitajn en "Taiping Guangji", kaj aliaj kuriozajn okazaĵojn kaj intrigojn.[53]

Remove ads

Regantoj de la dinastio Tang

Thumb
Tang Taizong, imperiestro de 626 ĝis 649

La ĉinaj nomoj skribitas laŭ la literumado "pinyin", por vidi kiel prononci ilin vidu: Hanyu Pinyin)

Por la nomoj de Tang regantoj la ĉinaj metas: "Tang" + templonono, ekzemple la plej gloran Tang imperiestron Tai Zong oni nomu Tang Tai Zong; Por la ĉinaj familia nomo kaj persona, aŭ donita nomo, vidu en Ĉinaj personaj nomoj.

Pliaj informoj Templonomo, Familia nomo kaj persona nomo ...
Remove ads

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads