Transporto en Parizo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La sistemo de transporto en Parizo kongruas kun la grandeco de la aglomeraĵo de Parizo kaj kun ĝia rolo kiel ĉefurbo de Francio.
Flughavenoj
La Flughaveno de Paris-Le Bourget (en franca Aéroport de Paris - Le Bourget) (kodo IATA: LBG, kodo ICAO: LFPB) estas flughaveno en Le Bourget kaj Dugny, 12 km nord-nordoriente (NNE) de Parizo. Ĝi estas nuntempe uzata nur por ĝenerala aviado (aviado de negoco) same kiel por aeraj ekspozicioj.
La Flughaveno Parizo-Orly estas internacia flughaveno. Ĝi situas proksime de Parizo, apud la urbo Orly. Ĝi estas uzata precipe por flugoj al Francio, Eŭropo, Magrebo, Mezoriento kaj transmaraj teritorioj de Francio.
Flughaveno Paris-Charles-de-Gaulle (IATA-kodo : CDG) lokiĝas norde de Parizo. Ĝi estas la unua flughaveno de la lando. Ĝia nomo devenas de la Franca generalo Charles de Gaulle.
Remove ads
Publika transporto

La reto de publika transporto en Parizo estas aparte evoluinta. La metroo, kiu provizas 20% de Parizaj transiroj (ĉu interne de Parizo aŭ inter Parizo kaj la antaŭurboj), igante ĝin post piedirado la dua plej grava maniero de transiro, estas ties plej emblema reprezentanto. Dum la lastaj jardekoj, la kresko de la oferto enfokusigis plibonigi la priservon de la antaŭurboj per, inter aliaj, la kreo de la Reto Ekspresa Regiona (RER). Hodiaŭ Île-de-France mobilités (antaŭe STIF), kiu provizas kunordigon kaj financadon por publika transporto en Francilio, investas en la kreado de tram-reto kaj en starigo de koridoroj por bus-linioj.
¹La ekspluatado de linioj A kaj B estas partigita inter SNCF kaj RATP.
Metroo

Trajno (RER)

Trajno (Transilien)

Tramo

Buso
Reto de aŭtobusoj

Nokta buso

Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads