Wang Chongfang

ĉina Esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Wang Chongfang
Remove ads

WANG Chongfang, ĉine 王崇芳 (naskiĝis en 1936, forpasis la 26-an de majo 2025[1]), estis ĉina emerita mezlerneja instruisto de la angla el la urbo Zhenjiang (provinco Jiangsu), Esperanto-tradukisto kaj la plej grava ĉina Esperanto-vortaristo.

Thumb
Wang Chongfang subskribas sian vortaron (2007).
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Wang studis la ĉinan lingvon en supera lernejo kaj fariĝis anglalingva mezlerneja instruisto. Li krome lernis la rusan, francan kaj japanan lingvojn, kaj iomete sciis la latinan.

Remove ads

Esperanta agado

Kiel 17-jarulo Wang aŭtodidakte eklernis Esperanton meze de la 1950-aj jaroj kaj baldaŭ komencis korespondadon kun eksterlandanoj. Unuaj malgrandaj verketoj de li aperis en eksterlandaj gazetoj[2]. Jam frue li notis "utilajn vortojn kaj vivajn, pitoreskajn esprimojn", renkontitajn dum sia abunda legado, sur privata sliparo kaj klasis kaj aranĝis ilin laŭorde kiel suplemento de Plena Vortaro de Esperanto poste de Plena Ilustrita Vortaro (PIV). En la 1980-jaroj Wang estis invitita partopreni en la kompilado kaj kontrolado de Esperanto-Ĉina Vortaro (EĈV) sub la ĉefkompilado de Zhang Hongfan, traduko de la vorto-trezoro de PIV al la ĉina, aperinta en 1987 (1035 p.).

En la 1980-jaroj Wang estis invitita partopreni en la kompilado kaj kontrolado de Esperanto-Ĉina Vortaro (EĈV) sub la ĉefkompilado de Zhang Hongfan, traduko de la vorto-trezoro de PIV al la ĉina, aperinta en 1987 (1035 p.).

Samtempe li ekagis kiel tradukisto el la ĉina kaj angla al Esperanto: En 1989 aperis la biografio "Profilo de Zhou Enlai" (el la angla), 1994 "Ĉina ceramiko" kaj 1996 "Analektoj de Konfuceo" (ambaŭ el la ĉina), krome la romano "Kamelo Ŝjangzi".

Li estis granda libroamanto kaj posedis grandan kolekton de Esperantaj kaj fakaj libroj.

Remove ads

Ĉina Esperanto-Vortaro (2007)

De 1993 Wang kompilis la ĝis nun plej ampleksan vortaron ĉina-esperantan (ĈEV), komence sur slipoj, poste per komputilo. Ĝi eldoniĝis fine de 2007 de Ĉina Esperanto-Eldonejo en kunlaborado kun Esperanta Asocio de Guangdong-provinco kaj Esperanta Asocio de Jiangsu-provinco en eldonkvanto de 2.000 ekzempleroj. Kun preskaŭ 100.000 artikoloj sur 1246 paĝoj ĝi estas - kun la granda vortaro germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause aperinta samjare ("Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", 2007) - unu el la plej grandaj vortaroj de la tipo etnolingvo-Esperanto iam ajn aperinta.

Remove ads

Granda Vortaro Esperanto-Ĉina (2015)

En 2015, Wang publikigis Grandan Vortaron Esperanto-Ĉinan ĉe la Fremdlingva Eldonejo. La vortaro konsistas el 1563 paĝoj.[3] La vortaro, kune kun Ĉina Esperanto-Vortaro, estas nun disponebla interrete.[4]

Verkoj

Thumb
Granda Vortaro Ĉina-Esperanta
  • 2015: Granda Vortaro Esperanto-Ĉina. Pekino: Fremdlingva Eldonejo, 2015, 1563 paĝoj. ISBN 9787119093420.[5]
  • 2007: Granda Vortaro Ĉina-Esperanta - omaĝe al la centjara jubileo de enĉinujiĝo de esperanto. Kompilita de Wang Chongfang. [S.l.]: Ĉina Esperanto-Eld. 2007, 1246 paĝoj. ISBN 978-988-97558-1-2
  • 1993: Homonimoj kaj displitigo de plursignifaj vortoj. En: Studoj pri Esperanto. Pekino 1993, pp. 200-207.
Remove ads

Tradukoj

  • 1996: Kong, Qiu. Analektoj de Konfuceo / el la ĉina trad. Wang Chongfang. 1-a eld. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld. 1996, 113 p. ISBN 7-5052-0289-8
  • 1994: Zhao, Hongsheng: Ĉina ceramiko / verkita de Zhao Hongsheng. Trad. de Wang Chongfang. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld. 1994, 223 p. kun multaj ilustraĵoj (el la ĉina) ISBN 7-5052-0087-9 -
  • 1989: Fang, Percy Jucheng. Profilo de Zhou Enlai. Esperantigita de Wang Chongfang. 1-a eld. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld. 1989, 253, 38 p. (el la angla) ISBN 7-5052-0038-0
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads