La 19-a de januaro estas la 19-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 346 tagoj restas (347 en superjaroj).
Je la 19-a de januaro okazis, interalie:
- Romia Imperio:
- 973: Benedikto la 6-a iĝis papo
- 982: Adalberto el Prago estis elektita dua episkopo de Prago en Levý Hradec (mezbohemia regiono)
- 1343: Hereda milito de Bretonio: angla kaj franca reĝoj, Eduardo la 3-a kaj Filipo la 6-a, en Vannes subskribis armisticon
- 1354: Pola reĝo Kazimiro la 3-a donis urborajtojn al Rzeszów
- 1390: Grandprinco de Grandprinclando Litovio Vytautas renovigis sian aliancon kun la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1419: Centjara milito: angloj konkeris Ruenon kaj tiamaniere transprenis kontrolon super la tuta Normandio
- 1511: Francoj konkeris italan urbon Mirandola
- 1546: Pola reĝo Sigismondo la 2-a okazigis en la Arbaro de Białowieża ĉasadon, en kiu partoprenis lia edzino
- 1625: Papo Urbano la 8-a akceptis dum aŭdienco la polan reĝidon Ladislao la 4-a
- 1628: Germana-romia reĝo Ferdinando la 2-a anoncis detronigon de 2 dukoj de Meklenburgio, kiuj sekrete apogis danan reĝon dum la tridekjara milito
- 1764: Brita radikala politikisto John Wilkes estis forpelita de Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando pro misfamigo
- 1795: Batava Respubliko fondiĝis
- 1806: Britio komencis okupadon de la Kabo de Bona Espero
- 1815: Oni eltombigis gilotinitan reĝon Ludoviko la 16-a kaj lin entombigis kune kun lia edzino Marie-Antoinette, eltombigitan unu tagon pli frue, en Baziliko de Saint-Denis
- 1817: Argentina generalo José de San Martín kun sia armeo trairis Andojn
- 1829: Korektita eldono de Faŭsto aperis ankoraŭ dum la vivo de Johann Wolfgang von Goethe
- 1853: Romo: premiero de la opero La trobadoro de la itala komponisto Giuseppe Verdi
- 1863: Ludwik Mierosławski iĝis unua diktatoro de la pola Januara Ribelo direktita kontraŭ Rusa Imperio
- 1871: Francia-Prusia Milito:
- 1885: Sudano: venko de britaj trupoj super la trupoj de Muhammad Ahmad apud Nilo
- 1899: Angl-Egipta Sudano: Sudano iĝis brita-egipta kunposedaĵo
- 1905: Unua alpa skiado estis organizita de Mathias Zdarsky apud Lilienfeld en Malsupra Aŭstrio
- 1909: Germanaj kolonioj: en Germana Sudokcidenta Afriko por 12 lernantoj fondiĝis liceo en Vindhuko
- Unua mondmilito:
- 1919: Mihály Károlyi iĝis prezidento de la unua Hungara Popola Respubliko
- 1920: Dua Pola Respubliko: Bydgoszcz estis aligita al Pollando; Pola Sejmo voĉdonis pri pola civitaneco
- 1920: Usona Senato voĉdonis kontraŭ aliĝo al la Ligo de Nacioj
- 1924: En Kopenhago fondiĝis Internacia Kanuada Federacio
- 1928: Dispono de la prezidanto de Pollando Ignacy Mościcki pri ŝtata administracio aperis – la polan teritorion oni disdividis laŭ 16 vojevodioj kaj 227 distriktoj
- 1934: Usona inĝeniero Laurens Hammond patentigis Hammond-orgenon
- 1938: Usona kompanio "General Motors" kiel unua en la mondo komencis amasan produktadon de dizelmotoro
- 1938: Hispana Enlanda Milito: ĉirkaŭ 700 personoj pereis en atako de frankista aviadilaro kontraŭ Barcelono kaj Valencio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio, deklaris, ke Hitler kaj Göring ordonis totalan ekonomian ekspluaton de Pollando por bezonoj de la germana militekonomio; Intelektulkampanjo de Krakovo: SS murdis en koncentrejo Sachsenhausen polan profesoron Ignacy Chrzanowski de Jagelona Universitato; Aŭstralio: 16-a Infanteria Bataliono fornavigis en ŝipkaravano de Sidnejo - post kunligo kun la karavano de nov-zelanda 4-a Infanteria Bataliono direktiĝis al Suezo; Parlamento de Francio voĉdonis pri forigo de komunistaj membroj
- 1941: Barrow in Furness (graflando Kumbrio): solena surakviĝo de brita submarŝipo kaj ties bapto kiel la pola "Sokół" (Falko); la greka Triton (Y-5) sinkigis la italan submarŝipon Neghelli en Otranto; Mediteraneo: dum atako de la germana 10-a Aviada Korpuso al haveno La-Valeto aviadila ŝipo "Illustrious" ricevis pluajn trafojn; Orientafrika Fronto: barata armeo rekonkeris Kassala; Berghof: dutaga renkontiĝo de Adolf Hitler kun Benito Mussolini komenciĝis
- 1942: Germana polico pafmortigis en Lodza geto d-ron Ulrich Izrael Schultz pro rezisto al policano; el germana ekstermejo Chełmno (distrikto Koło) fuĝis du malliberigitoj Szlama Ber Winer kaj Mordechaj Podchlebnik, kiuj kiel la unuaj raportis pri la genocidejo; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Łuków likvidis agenton de Gestapo - oni trovis ĉe li liston de kelkdeko de konspirantoj el Kurów kaj Dębica; Japana armeo konkeris Sandakan, ĉefurbon de la brita Norda Borneo
- 1943: Operaco Reinhardt: germanaj policoj pafmortigis en Kobyle 40 judojn kaj 2 polojn, en Radom 10 virojn, en distrikto Kraśnicki 9 polojn pro helpo al fuĝintaj sovetaj militkaptitoj; Batal-Asocio de Junuloj fondiĝis - komunisma organizaĵo kies celo estis armita batalo kaj edukado; Nordafrika Fronto: en Tripolio avangardo de brita 8-a armeo atingis Homs; greka destrojero detruis italan korveton marborde de Tunizio
- 1944: Germana polico pafmortigis en Varsovio 33 polojn kaj en Dąbrowa nad Czarną 20 ostaĝojn, alveturigitajn de Tomaszów Mazowiecki; unuo de Pola Enlanda Armeo atakis malliberejon en Lida liberigante pli ol 70 malliberulojn; ukrainoj bruligis en Zasmyki (proksime al Zaslavo) 38 domojn kaj murdis 6 polojn; 17 polaj profesoroj estantaj en Usono protestis kontraŭ ŝanĝo de la pola-soveta landlimo
- 1945: Częstochowa: lasta komandanto de Pola Enlanda Armeo generalo Leopold Okulicki, antaŭvidanta sovetan okupadon, malfondis la armeon por ne doni pretekston al reprezalioj fare de NKVD; por daŭrigi batalon kontraŭ la dua soveta okupado de Pollando kreiĝis konspira organizaĵo NIE (Ne), kies ĉefkomandato iĝis brigada generalo Leopold Okulicki kaj stabestro August Emil Fieldorf; en Varsovio okazis armea parado; Ruĝa Armeo liberigis Kutno, Kruszwica, Krakovo, Pabianice, Gostynin, Łęczyca, Opoczno kaj direktiĝis al Lodzo, kie de la Lodza geto ĝi savis 877 judojn; germanoj likvidis filion de Aŭŝvico en Goleszów (distrikto Cieszyński); Ĉeĥoslovakio: armeoj de 4-a Ukraina Fronto liberigis Prešov kaj Košice; Okcidenta Fronto: en Luksemburgo usona 5-a Infanteria Divizio okupis Diekirch
- 1946: Kongreso de Pola Popola Partio komencita - la plej granda grupiĝo, kiu decidis en postjalta Pollando politike konkuri kun komunistoj instaliĝantaj helpe de Sovetunio
- 1947: Unua postmilita balotado al Sejmo, falsigita pro alveno de soveta delegitaro gvidata de Aron Palkin, specialiĝinta pri falsigado de skribaj dokumentoj - tuj poste malfondiĝis Landa Nacia Konsilio uzurpinta parlamenton
- 1956: Sudano aliĝis al la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1963: Unua televida prezentiĝo de la brita rokgrupo The Beatles
- 1966: Indira Gandhi iĝis ĉefministrino de Barato
- 1969: Mortis studento Jan Palach, ĉeĥa studento, kiu tri tagojn pli frue sinbruliĝis proteste de la invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion
- 1971: Politika Buroo de la Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio decidis pri rekonstruo de la Reĝa Kastelo de Varsovio, eksplodigita de germanaj okupantoj
- 1975: Palestinaj teroristoj pripafis sur pariza aviadilejo Orly israelan pasaĝeran aviadilon - 20 personoj vundiĝis
- 1977: Kairo: 79 personoj pereis kaj multaj vundiĝis sur placo Tahrir en masakro farita de sekuraj servoj kontraŭ manifestaciantoj, kiuj protestis pro ekonomia politiko de prezidento Anvar Sadat
- 1977: Sur Miamon en Florido kaj Bahamoj unuafoje en la historio falis neĝo
- 1978: En germana Emden oni finis produktadon de Volkswagen Tipo 1 en Eŭropo
- 1982: En animzorga letero direktita al generalo Wojciech Jaruzelski polaj episkopoj apelaciis pri nuligo de la milita stato en Pollando, ĉeso de perforto, reveno al civitanaj privilegioj kaj liberigo de enprizonigitoj
- 1983: En Bolivio estis arestita germana militkrimulo Klaus Barbie, konata kiel "buĉisto de Liono"
- 1983: Mortis Ham la ĉimpanzo, la unua homedo, kiu iris kosmon
- 1983: Apple enmerkatigis turnopunktan personan komputilon Lisa kun grafika uzantinterfaco
- 1986: Hispanio agnoskis ŝtaton Israel
- 1989: Prezidento de Francio Francois Mitterrand invitis 12 bulgarajn disidentojn al neformala matenmanĝo en la ambasado en Sofio
- 1990: Nigra Januaro en Bakuo: masakro de azeriaj civiluloj fare de Ruĝa Armeo, 131-170 personoj pereis, pli ol 700 vundiĝis
- 1993: Ĉeĥio kaj Slovakio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1995: Unua rusa-ĉeĉena milito: rusia armeo konkeris prezidentan palacon en Grozno
- 1997: Jaser Arafat alvenis al Hebron unuafoje post pli ol 30 jaroj, kie 60 000 palestinanoj festas transprenon de la okupita urbo
- 1999: En Pollando ekfunkciis Instituto pri Nacia Memoro, kiu okupiĝas pri ĵuĝprocesa punado de naziaj kaj komunistaj krimoj
- 2005: Gvineo: En Konakrio okazis sensukcesa atenco kontraŭ prezidento Lansana Conté
- 2006: Usona kosmosondilo New Horizons estis sukcese elpafita direkte al Plutono, kiun ĝi atingis post 9 jaroj
- 2007: Istanbulo: mortigo de armena ĵurnalisto Hrant Dink - publike kritikanta la armenan genocidon en Turkio
- 2009: Pollando: laŭdire, Nifo grundiĝis en vilaĝo Jarnołtówek, apud Głuchołazy
- 2009: Moskvo: post gazetara konferenco estis pafmortigita konata rusa advokato, defendanto de homrajtoj Stanislav Markelov kaj akompananta lin ĵurnalistino Anastasija Baburova
- 2010: Rusio: Nord-Kaŭkazia federacia distrikto kreiĝis kun la ĉefurbo Pjatigorsk
- 2015: Papo Francisko fondis Eritrean katolikan eklezion apartigante ĝin de la Etiopa katolika eklezio
- 2017: Adama Barrow iĝis prezidento de Gambio
- 2019: Andry Rajoelina iĝis prezidento de Madagaskaro
- 2019: Italio: Matero fariĝis Eŭropa Kultura Ĉefurbo
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 330-a tago de rusa agreso al Ukrainio: matenaj donitaĵoj de ukraina stabo pri perdoj de Rusia Armeo en Ukrainio: ĉ. 118 530 soldatoj, 3 136 tankoj, 6 235 kirasitaj veturiloj, 2 122 artileriaj sistemoj, 442 raketelpafaĵoj, 220 kontraŭaviadaj sistemoj, 287 aviadiloj, 277 helikopteroj, 1 882 senpilotaj aviadiloj, 749 krozmisiloj
- Mondreago: nova militista helpo de Usono por Ukrainio valoros 2,6 mld da dolaroj; Estonio transdonos al Ukrainio armean helpon de 113 mln da eŭroj, Danio sendos 19 memmovajn haŭbizkanonojn Caesar, Latvio transdonos kelkdekon de kontraŭaviadaj kanonoj L-70 kaj du helikopterojn Mi-8; Eŭropa Parlamento apogis rezolucion pri kreo de tribunalo, kiu prijuĝus militkrimojn de Rusio; Irano ne agnoskas anekson de Krimeo kaj Donbason fare de Rusio; prezidento de Serbio nomis mensogo amaskomunikilajn priskribojn de si kiel marioneto de Putin kaj subsktrekis, ke Krimeo kaj Donbaso estas ukrainaj teritorioj
- 840: Miĥaelo la 3-a, bizanca imperiestro (m. 867)
- 1544: Francisko la 2-a, reĝo de Francio (m. 1560)
- 1684: Josef Anton Pfaffinger, aŭstra skulptisto (m. 1758)
- 1731: Johann Joachim Christoph Bode, germana eldonisto kaj tradukisto (m. 1793)
- 1736: James Watt, skota inventisto de vapormaŝino (m. 1819)
- 1737: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, franca verkisto (m. 1814)
- 1754: Augustin de Lestrange, franca pastro kaj trapisto (m. 1827)
- 1798: Auguste Comte, franca filozofo, kreinto de sociologio kaj pozitivismo (m. 1857)
- 1807: Robert E. Lee, generalo de Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko (m. 1870)
- 1808: Lysander Spooner, usona filozofo kaj verkisto (m. 1887)
- 1809: Edgar Allan Poe, usona verkisto (m. 1849)
- 1838: Antal Beke, hungara kanoniko kaj historiisto (m. 1913)
- 1839: Paul Cézanne, franca pentristo (m. 1906)
- 1851: Jacobus Kapteyn, nederlanda astronomo (m. 1922)
- 1868: Gustav Meyrink, aŭstra verkisto kaj tradukisto (m. 1932)
- 1874: Georges Avril, franca verkisto kaj ĵurnalisto, direktoro de la Gazeta Komisiono de Internacia Centra Komitato, redaktoro de "Nia Gazeto" (m. 1952)
- 1879: Boris Savinkov, rusa socia revoluciisto, membro de Socialista Revolucia Partio, kontraŭulo de cara kaj soveta sistemoj (m. 1925)
- 1889: Sophie Taeuber-Arp, svisa dadaisma artisto, pentristino, skulptistino kaj dancistino (m. 1943)
- 1892: Ólafur Thors, ĉefministro de Islando (m. 1964)
- 1892: Maria Leitner, hungara verkistino kaj ĵurnalistino germanlingva, komunistino (m. 1942)
- 1896: Richard Harder, germana klasika filologo (m. 1957)
- 1897: Károly Kerényi, hungara klasika filologo, fondinto de modernaj studoj pri helena mitologio, kunkreinto de la Instituto de Carl Gustav Jung (m. 1973)
- 1901: Janina Kotarbińska, pola filozofino, logikistino (n. 1997)
- 1903: Stanisław Radkiewicz, pola generalo kaj politikisto respondeca pri komunista reĝimo, stalinista krimulo (m. 1987)
- 1905: Josef Vytiska, aŭstraj arkitektoj
- 1912: Leonid Kantoroviĉ, soveta matematikisto kaj ekonomikisto, laŭreato de Nobel-Premio pri ekonomiko (m. 1986)
- 1912: Cornelia Wilhelmina Maria Baltussen, nederlanda flegistino, prizorginta la polan Unuan Aŭtonomecan Paraŝutistan Brigadon (m. 2005)
- 1914: István Barabás, rumania hungara pentristo (m. 2007)
- 1919: Joan Brossa, kataluna poeto, dramaturgo, grafikisto, skulptisto (m. 1989)
- 1919: Giulio Andreotti, ĉefministro de Italio (m. 2013)
- 1919: Miklós Mészöly, hungara verkisto kaj poeto (m. 2001)
- 1920: Javier Pérez de Cuéllar, perua diplomato kaj politikisto, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉefministro de Peruo (m. 2020)
- 1921: Patricia Highsmith, usona verkistino (m. 1995)
- 1922: Jerzy Kawalerowicz, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (m. 2007)
- 1923: Markus Wolf, germana komunisto, gvidanto de spionorganizo de GDR (m. 2006)
- 1930: Lajos Bács, rumania hungara komponisto, dirigento (m. 2015)
- 1931: Roland Lindblom, sveda esperantisto, fondinto de pluraj Esperanto-kluboj, kunfondinto kaj vicprezidanto de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, kunorganizanto de UK 1980 kaj UK 2003, komitatano de UEA kaj estrarano de UEA, Honora Membro de UEA (m. 2016)
- 1931: Tippi Hedren, usona aktorino
- 1933: Guntram A. Plangg, aŭstra romanisto
- 1933: Friedrich Koja, aŭstra juristo kaj ekonomikisto
- 1937: Zbigniew Jóźwik, pola naturisto, polaristo, grafikisto kaj bibliofilo
- 1942: Nara Leão, brazila kantistino (m. 1989)
- 1943: Janis Joplin, usona blusa kantistino (m. 1970)
- 1945: Ferenc Hitter, rumania hungara redaktoro, lokhistoriisto
- 1945: József Tőzsér, rumania hungara libroeldonisto kaj librovendisto (m. 2013)
- 1946: Dolly Parton, usona kontrea kantistino kaj aktorino
- 1946: Miklós Török, hungara ĵurnalisto, verkisto, elmigrinta al Germanio
- 1957: Mária Petrás, hungara grafikistino, ceramikistino, kantistino
- 1966: Stefan Edberg, sveda tenisisto
- 1971: Rachel Luttrell, kanada aktorino
- 1976: Sebestyén András Vetró Bodoni, rumania hungara grafikisto, pentristo
- 1979: Tibor Cári, hungara komponisto kaj pianisto
- 1980: Jenson Button, brita aŭtosportisto
- 1983: Justyna Kowalczyk, pola skikuristino
- 1992: Shawn Johnson, usona gimnastikistino
- 1995: Laura van den Bruel, flandra kantistino
- 1095: Sankta Wulfstan, anglosaksa episkopo, sanktulo (n. ĉirkaŭ 1008)
- 1302: Al-Hakim la 1-a, abasida kalifo de Kairo
- 1471: Antonio Beccadelli, itala humanisto, poeto, diplomato, kanonika juristo, kronikisto kaj historiisto (n. 1394)
- 1526: Izabela de Aŭstrio, arkidukino de Aŭstrio, reĝino de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. 1501)
- 1547: Henry Howard (grafo de Surrey), angla poeto (n. ĉirkaŭ 1517)
- 1557: Jacques Cartier, franca esploristo de Kanado (n. 1491)
- 1565: Diego Laínez, hispana teologo kaj jezuito (n. 1512)
- 1576: Hans Sachs, germana ŝufaristo, majstrokantisto kaj poeto (n. 1494)
- 1617: Fausto Veranzio, kroata episkopo, diplomato, universala klerulo kaj inventisto (n. 1551)
- 1636: Marcus Gheeraerts la malpliaĝa, flandra-brita pentristo (n. 1561)
- 1729: William Congreve, angla dramisto kaj poeto (n. 1670)
- 1735: Alexander Mack, germana protestantisma pietisto (n. 1679)
- 1748: Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana duko (n. 1688)
- 1804: Pál Kray, hungara nobelo, aŭstra oficiro (n. 1735)
- 1830: Wenzel Matiegka, ĉeĥa komponisto kaj gitaristo (n. 1773)
- 1837: Samuel Gottlieb Vogel, germana kuracisto, patro de la germanaj banurboj (n. 1750)
- 1851: Esteban Echeverría, argentina poeto (n. 1805)
- 1864: József Torma, hungara historiisto (n. 1801)
- 1865: Pierre-Joseph Proudhon, franca politikisto, ĵurnalisto, patro de anarkiismo (n. 1809)
- 1869: Karl von Reichenbach, germana kemiisto, geologo, filozofo (n. 1788)
- 1874: August Heinrich Hoffmann von Fallersleben, germana poeto, germanisto, aŭtoro de la nacia himno (n. 1798)
- 1878: Ede Szigligeti, hungara dramverkisto, reĝisoro, aktoro (n. 1814)
- 1881: Herkules Dembowski, itala astronomo (n. 1812)
- 1881: Auguste Mariette, franca historiisto, arkeologo kaj egiptologo, fondinto de la Egipta muzeo en Kairo (n. 1821)
- 1890: Carl Niebergall, germana kuracisto, pioniro de bankuracado (n. 1811)
- 1906: Bartolomé Mitre, prezidento de Argentino, militestro kaj verkisto (n. 1821)
- 1922: Jákó Ávéd, hungara instruisto, ĵurnalisto, redaktoro (n. 1843)
- 1937: Alberto de Oliveira, brazila poeto (n. 1857)
- 1938: Branislav Nuŝiĉ, serba verkisto, oficisto kaj ĵurnalisto (n. 1864)
- 1949: Johannes Biereye, germana pedagogo kaj historiisto (n. 1860)
- 1967: Kazimierz Funk, pola biokemiisto, malkovrinto de tiamino, kreinto de la scienco pri vitaminoj, kuracisto de malsanuloj pri avitaminozo (n. 1884)
- 1969: Jan Palach, ĉeĥa studento, kiu membruliĝis proteste al invado en Ĉeĥoslovakion (n. 1948)
- 1974: Franz Nabl, aŭstra verkisto (n. 1883)
- 1975: Stepan Ivanoviĉ Kretov, soveta militista aviadisto (n. 1919)
- 1977: Lothar Zitzmann, germana pentristo kaj profesoro
- 1982: Elis Regina, brazila kantistino (n. 1945)
- 1986: Jón Helgason, islanda verkisto, poeto, tradukisto, enestanta en "La Tradukisto" (n. 1899)
- 1989: Stefan Niedzielak, pola prelato, kuriero de Pola Subtera Ŝtato, militpastro de Pola Enlanda Armeo, partoprenanta ribelon de Varsovio (n. 1914)
- 1990: Oŝo, barata guruo (n. 1931)
- 1990: Herbert Wehner, germana politikisto (n. 1906)
- 1996: Erich Spitz, ĉeĥa-germana lingvisto, lernolibro-verkisto, esperantisto (n. 1920)
- 1997: Bulcsu Bertha, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1935)
- 2000: Hedy Lamarr, aŭstra-usona aktorino kaj inventistino (n. 1914)
- 2000: Bettino Craxi, ĉefministro de Italio (n. 1934)
- 2002: Franz Innerhofer, aŭstra verkisto (n. 1944)
- 2003: Aldo de' Giorgi, itala Esperanto-verkisto kaj librotenisto, juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA, literatura redaktoro de "Heroldo de Esperanto", redaktisto de la itala revuo "L'Esperanto", honora membro de UEA (n. 1924)
- 2007: Hrant Dink, armena-turka ĵurnalisto publike kritikanta armenan genocidon, murdita (n. 1954)
- 2009: Stanislav Markelov, rusia advokato, defendanto de homaj rajtoj, murdita (n. 1974)
- 2009: Anastasija Baburova, rusia ĵurnalistino de "Novaja Gazeta", maldekstra aktivulino, murdita (n. 1983)
- 2013: Taiho Koki, japana sumoa luktisto (n. 1940)
- 2016: Ettore Scola, itala film-reĝisoro kaj scenaristo (n. 1931)
- 2019: Barthélémy Kotchy, eburborda politikisto kaj verkisto (n. 1934)
- 2021: Morice Benin, franca kantisto (n. 1947)
- 2022: Hardy Krüger, germana aktoro (n. 1928)
- 2022: Gaspard Ulliel, franca aktoro (n. 1984)
- 2023: David Crosby, usona gitaristo kaj kantisto, membro de The Byrds kaj Crosby, Stills, Nash & Young (n. 1941)
La 19-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):