Dupunkto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La dupunkto estas marko de interpunkcio, skribata per du vertikalaj punktoj. Dupunktoj estas uzataj por:
- anonci citaĵon – Zamenhof diris: «Sed homoj kun homoj»
- klarigi konsekvencon – Mi estas malsana: mi ne laboros hodiaŭ
- klarigi kaŭzon – Mi ne laboros hodiaŭ: mi estas malsana
- fari liston – Mi aĉetis manĝaĵojn: panon, viandon kaj legomojn.
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Ankaŭ oni uzas dupunkton en la skribado de horoj, minutoj kaj sekundoj. Oni apartigas la horojn, la minutojn kaj la sekundojn per dupunkto, ekzemple: 10:15 indikas deka horo kaj dek kvin.