Einar Lönnberg
From Wikipedia, the free encyclopedia
Axel Johann Einar LÖNNBERG (24an Decembro 1865 - 21an Novembro 1942) estis sveda zoologo kaj konservadisto. Lönnberg naskiĝis en Stokholmo. Li estis estro de la Privertebrula Departemento de Naturhistoriska Riksmuseet (Sveda Naturhistoria Muzeo) el 1904 al 1933.
Einar Lönnberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Einar Lönnberg | |||||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1865 (1865-12-24) en Norrköping's Östra Eneby parish | ||||
Morto | 21-an de novembro 1942 (1942-11-21) (76-jaraĝa) en Engelbrekt | ||||
Tombo | tombejo de Solna vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Carl Lönnberg vd | ||||
Patrino | Mathilda Lönnberg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | zoologo • ornitologo • natursciencisto • iĥtiologo • verkisto de nefikcio • entomologo • botanikisto vd | ||||
Laborkampo | zoologio • plantoscienco • naturprotekto • nacia parko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1891 li doktoriĝis en la Universitato de Upsalo, pasante la venontajn 20 jarojn kiel inspektisto en la servo pri fiŝkaptejoj. Dum tiu tempo li faris sciencajn veturojn al Florido (1892–93) kaj al la Kaspia Maro (1899). En 1904 li iĝis estro de la departemento pri vertebruloj ĉe la Naturhistoriska Riksmuseet en Stokholmo. En 1910-11 li partoprenis en ekspedicio al Orienta Afriko. El 1925 al 1942 li funkciis kiel prefekto de la Kristineberg Marina Forskningsstation (Kristineberg Marzoologia Stacio).
Pri liaj zoologiaj reserĉado, liaj ĉefaj fokusoj temas pri mamuloj, birdoj kaj fiŝoj, sed li faris ankaŭ gravajn kontribuojn en siaj studoj pri reptiloj kaj amfibioj. Li estis dunoma aŭtoritato de nombraj taksonoj, kaj havas kelkajn speciojn nomitaj laŭ li.[1]
En 1904 li fondis la influan gazeton de biologio - Fauna och Flora. Kiel konservadisto li laboris por leĝoj protektantaj akvobirdojn kaj boacojn. En 1922 li iĝis honora membro de British Ornithologists' Union.