Enmigrado en Hispanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Enmigrado en Hispanio ĉiam ekzistis, sed ekde la 1990-aj jaroj, estis fenomeno de granda gravo demografia kaj ekonomia. Laŭ la oficiala censo de 2009, 12 % de la populacio de Hispanio estas de eksterlanda nacieco.
Eksterlanda populacio en Hispanio[1] | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jaro | Eksterlandanoj censitaj | % totalo | |||||||||||||||||
1981 | 198.042 | 0,52% | |||||||||||||||||
1986 | 241.971 | 0,63% | |||||||||||||||||
1991 | 360.655 | 0,91% | |||||||||||||||||
1996 | 542.314 | 1,37% | |||||||||||||||||
1998 | 637.085 | 1,60% | |||||||||||||||||
2000 | 923.879 | 2,28% | |||||||||||||||||
2001 | 1.370.657 | 3,33% | |||||||||||||||||
2002 | 1.977.946 | 4,73% | |||||||||||||||||
2003 | 2.664.168 | 6,24% | |||||||||||||||||
2004 | 3.034.326 | 7,02% | |||||||||||||||||
2005 | 3.730.610 | 8,46% | |||||||||||||||||
2006 | 4.144.166 | 9,27% | |||||||||||||||||
2007 | 4.519.554 | 10,0% | |||||||||||||||||
2008 | 5.220.600 | 11,3% | |||||||||||||||||
2009 | 5.598.691 | 12,0% | |||||||||||||||||
2010 | 5.708.940 | 12,2% | |||||||||||||||||
Dum la tuta 20-a jarcento, sed ĉefe dum la 1960-aj jaroj Hispanio estis lando de klara elmigrado, unue al Sudameriko kaj dum la dua duono de la jarcento al Okcidenta Eŭropo. Ĉe la demokratia transiro (1970-aj jaroj) la loĝantaro ekrestis kaj la populacio reprenis ekvilibron ĝis la 1990-aj jaroj kiam la fenomeno invertiĝis kaj la lando ekkomecis akcepti grandajn kvantojn de enmigrintoj de tre diversa deveno.
Aktuale la indico de enmigrado estas nur de 0,99 %, kaj okupas la 15-an rangon ene de la Eŭropa Unio.[2] Hispanio estas krome la naŭ alndo kun plej alta procentaĝo de enmigrintoj ene de tiu, sub landoj kiaj Luksemburgo, Irlando, Aŭstrio aŭ Germanio.[3]
Hispanio estas krome la deka lando de la mondo kiu plejaj enmigrantoj posedas en absoluta kvanto, malantaŭ Usono, Rusio, Germanio, Ukrainio, Francio, Kanado aŭ Britio.[4] Post kvin jaroj, la eksterlanda populacio kvarobliĝis, ĉar venis al la lando preskaŭ tri milionoj de novaj loĝantoj.