Evangelisches Ratsgymnasium (tradukite: Evangelia Konsilantargimnazio) estas tradiciriĉa humanisma gimnazio en la centro de Erfurto, Germanujo. Krom Edith-Stein-lernejo ĝi estas la dua gimnazio ĉi-urbe en posedo eklezia.
La evangelia gimnazio en la turingia ĉefurbo fonditis, kontraŭ ĉefepiskopa protesto, en 1561 en la eksa aŭgustena klostro - ĝuste tie, kie Marteno Lutero estis fariĝinta monaĥo. Kiel unua lernejestro vokiĝis Paul Dumerich. Alia influa instiginto de la lernejofondo estis Matthäus Dresser. Ĝis la fondiĝo de la jezuita mezlernejo, krom infanoj el protestantaj familioj oni allasis ankaŭ katolikojn. Kiam en 1664 la urbo Erfurto perdis sian aŭtonomion al la Majencanoj, la urba konsilantaro tamen povis konservi sian influon sur la kontinue evangelia lernejo.
Post la fermo de la Universitato de Erfurto (1816) la Konsilantargimnazio iĝis ŝajne la plej altkvalita kleriginstitucio en la tuta urbo! En la jaro 1820 la prusa registaro nuligis la tian gimnazion, enkondukante samtempe sesklasan novhumanisman tipon surbaze de la Humboldta instruadkoncepto. La Reĝa Gimnazio malfermiĝis en la strateto Eichenstraße por esti translokota mallongan tempon poste en la konstruaĵon de la iama jezuita kolegio. Proprietulo restis la urbo Erfurto, supera publika instanco estis sole la reĝa registaro.
Ekde 1844 oni ekaranĝis gimnastikadon praktikotan sub libera ĉielo; komence antaŭ la Schmidtstedter-pordego kaj poste, pro la fervojkonstruadoj, antaŭ la Andreo-pordego. Multe pli malfrue tereno situanta okcidente de la lerneja korto akiriĝis kaj transformiĝis en decan gimnastikejon. En 1868 fariĝis naŭ klasoj kaj eĉ paralelaj por solvi la problemon de pligrandiĝinta nombro da lernantoj. La lingvoj estis instruataj laŭ jena ordo: la latina, la franca, la malnovgreka, la hebrea - la laste menciita kompreneble nur por la aspirontoj al teologio. La lerneja vivo dokumentiĝis kun klarigantaj statistikoj en ĉiujare publikigota jarraporto.
La urbo Erfurto konstruigis por la konsiderinde plimultiĝintaj aĝogrupoj mezlernejon tute novan en la Schiller-strato (videalvide al la preĝejo Sankta Tomaso), kiu solene inaŭguritis la 3-an de julio 1896. Tiam, krom la lernejestro, en la mezgrada lernejo agis plenumante oficon dekok instruistoj plus kelkaj helpuloj. La 396 lernantoj dividiĝis en protestantoj (70%), katolikoj (je kvinono) kaj judoj (je dekono).
Post la unua mondmilito oni ŝanĝis la malnovan nomon por "Ŝtata Humanisma Gimnazio Erfurta", en 1938 por "Ŝtata Langemarck-Gimnazio". Sub soveta administracio fariĝis ankoraŭ nomŝanĝo je "Thomas-Müntzer-Gimnazio", antaŭ ol oni definitive fermis ĝin en 1950.
Post la germana reunuiĝo, asocio de eksaj lernantoj kaj favorantoj sub la gvidado de Werner Seydlitz klopodis ĉe la urbo pri la reinstalo. Post kiam la urbaj aŭtoritatuloj la neceson de proponita tradicia humanisma gimnazio laŭte neis, oni akiris la fidon kaj la subtenantan respondecon de la Erfurta Evangelia Ekleziaro (Kirchenkreis Erfurt). Meze en la urbocentro apud la kirko de la Predikantoj cediĝis fare de la urbestraro taŭgega loko; solena remalfermo faritis per diservo en la 29-a de aŭgusto 1992 kaj en 1998 la turingia ministro pri instruado aprobis la lernejon oficiale. La sekvontan jaron, apud la fame konata katedralo, malfermiĝis moderna gimnastikhalo nomita Domsporthalle (Katedralsporthalo). Ekde 2003 iama hotelo, kiu poste estis la "Ejo de la germana-soveta amikeco", aldoniĝis al la lernejkomplekso ĉe la rivereto Breitstrom. Finiĝis la aŭtunon de la jaro 2010a ampleksaj renovigoj de la malnova kompleksoparto kaj de la lerneja korto tiamaniere, ke nun ekbrilas la tuta instruadejo!
La 1-an de januaro 2011 ekresponsis pri la gimnazio la "Evangelia lernejfondaĵo en Meza Germanio", filio de Evangelia lernejfondaĵo (EKD).
La 9-an de decembro 2011 la lerneja komunumo festis solene la 450-an datrevenon fondiĝan.
La esencaj instruadpunktoj de la evangelia gimnazio estas precipe religia kaj humanisma. Sed oni dediĉas grandan atenton ankaŭ al la muziko, la artoj, la sporto kaj la natursciencoj en por tiu celo bone kaj moderne ekipitaj fakĉambroj. La lernantoj povas partopreni edifajn preĝadojn, diservojn kaj diversajn religiajn eventojn en la paso de la liturgia jaro. Notinda estu plue ke la (ekskluzive) protestanta religia instruado estas deviga por ĉiu konfesia kaj senkonfesia lernant(in)o. Ne eblas substitui ĝin per etika instruado! Deviga estas ankaŭ staĝo sociala-karitata dum la deka klasŝtupo.
Ĉiuj eklernas la lingvojn latinan kaj anglan jam dum la kvina klaso, elektinte la latinan respektive la anglan unuagrada lingvo kun pli multe da lecionoj ĉiusemajne. Dum la 9-a klaso la lernantoj decidas lerni alternative la helenan aŭ la francan. Nedevige oni povis suplemente ellerni aliajn lingvojn. Pliperfektiĝrondoj faklingvaj estis ekz. pri la porkomerca angla kaj pri la franca por turismaĵoj. Por gepatroj scivolemaj oni ofertis pliperfektiĝon en la latina.
Eklezia membreco de la lernantoj ne postuliĝu kiel premiso. Estas pagenda regula lerneja kotizo diferencigata laŭ la gepatraj salajroj kaj eventuale laŭ la nombro de la gefratoj frekventintaj aŭ frekventantaj la saman lernejon. Dum la lerneja jaro 2023/24 zorgas 44 instruistoj pri ĉ. 620 lernantoj .
Ĝemellernejo troviĝas en Budapeŝto, la Deák-placa gimnazio evangelia, kien fariĝas ĉiujare sukcesa interŝanĝprogramo. La longdaŭra kaj fruktodona partnereco kun katolika gimnazio en Diĵono bedaŭrinde ekde 2011 ne plu funkcias.
Ekde aŭtuno 2024 oni planas startigi klason kun la hispana lingvo apud la angla.
komunaj edifaj preĝadoj je la komenco de ĉiu semajno kaj diservoj
realigo de modernaj pedagogiaj principoj
amaso da nedevigaj posttagmezaj okupoj: ĥora kantado, teatrotrupoj, bandoj, potfarado kaj ceramikaĵoj, artoj, fiziko, fremdlingvoj, sporto, Kompanio k.l.r. por artopropagando (ARTemis) kaj lerneja gazetaro (Spicker)
al la anoj de la klasŝtupoj 5+6 dono de helpo fari la hejmtaskojn; aranĝoj "lernantoj helpas lernantojn"; projekto "ellerni la lernadon"
dusemajna staĝo sociala-karitata dum la 10-a klasŝtupo en malsanulejoj respektive maljunulejoj, ĉe subtenaj organizoj, en infanĝardenoj ktp.
garantiita kursoferto en ĉiuj fakoj - ankaŭ natursciencaj - laŭ la turingia horartabulo
instruadi laŭ kristanaj valoroj
kuraĝe disvolvigi la unuopulecon de la junuloj
malkovri kaj utiligi la kreadan forton
fortigi la konscion pri sociala respondecemo
akceli la tolereman inklinon por malsamopiniantoj
evoluigi iom post iom kapablecojn spiritajn korpajn socialajn
instigi al dumviva ŝato de la belartoj
travivigi proprajn kaj fremdajn tradiciojn
perfektigi natursciencan kaj ekonomian pensmanierojn en konekso kun sociala respektive ekologia engaĝiĝo
De la 6-a ĝis la 9-a de julio 2014 la gimnazio gastigis la 91-an Germanan Esperanto-Kongreson. Inter 2009 kaj 2018 okazis ankaŭ lingvokursoj en la Lingvo Internacia ĉe la gimnazio; tiu ĉi tradicio repreniĝis en aŭtuno 2020 (ĝis somero 2024). Je la komenco de la 20-a jarcento instruis tie ĉi la planlingvisto Ernst Beermann.
Naskiĝintoj 1555-1700
Johannes Cuno (1555–1598), pedagogo, paroĥestro kaj dramverkisto
Michael Altenburg (1584–1640), rektoro, kantoro kaj paroĥestro en Erfurto
Liborius Capsius (1589–1654), muzikisto, profesoro kaj rektoro de la erfurta altlernejo
Barczyk, Volker: Publikationen zum Erfurter Ratsgymnasium. in: Förderverein des Ev. Ratsgymnasiums Erfurt: Jahrbuch 1999, Erfurt 1999, und Kurze Übersicht der Geschichte des Evangelischen Ratsgymnasiums 1820-1896 in: Förderverein des Ev. Ratsgymnasiums Erfurt: Jahrbuch 2000, Erfurt 2000
Eifler, Gerald: Zur Geschichte des Erfurter Gymnasiums 1911-1950, hrg. von der Vereinigung ehem. Schüler und Freunde des humanistischen Gymnasiums zu Erfurt, FS-Druck Bonn 1965
Königliches Gymnasium zu Erfurt. Jahresberichte des Königlichen Gymnasiums zu Erfurt 1854-1913, Gerhardt & Schreiber, bzw. Bartholomäus, Erfurt, 1854-1914
Weiß, Ulman: Das Erfurter Evangelische Ratsgymnasium 1561-1820, Erfurt 1999, und Aus der Geschichte des Erfurter Ratsgymnasiums in: Thüringer Tageblatt, November 1991
Michael Friese / Karl Heinemeyer / Michael Ludscheidt (Eld.): 450 Jahre Ratsgymnasium Erfurt 1561–2011 (Festlibro), Eldonejo Evangelische Verlagsanstalt, Lepsiko 2011, ISBN 978-3-374-02867-2